Bernardo's articles with the keyword: Fundamento de Esperanto

  • Packapo kaj pachoro

    - 01 Nov 2011
    Antaŭ jaro ni jam miris pri tiuj du strangaj vortoj el §§ 2 kaj 4 de la Fundamenta Ekzercaro kaj iom klopodis diveni, kion ili probable signifas. Intertempe la enigmeto probable estas solvita ...

  • Elsarku ni erarojn

    - 02 Nov 2011
    Ĉu vi vintro-prepare jam sarkis vian ĝardenon? Ĉu vi jam elsarkis ĉiujn trud-herbojn kaj finis la laboron? Ĉu vi do elsarkis vian ĝardenon? - La - lingve ĝustaj - respondoj povas esti nur jes, jes, ne ! Jen kial ...

  • Aligatoro kaj agitatoro

    - 25 Sep 2011
    Nek aligator- nek agitator- aperas en la Fundamento de 1905, nek en la Universala Vortaro (1893), nek en la Ekzercaro (1898), nek en la kvin Gramatikoj aŭ la Antaŭparolo (1905). Kaj tamen ili estas Fundamentaj vortoj, ĉu? ...

  • La Fundamento ĉemane

    - 16 Jul 2011
    De tempo al tempo mi jam raportis pri la Apudmeta Inventaro de la Fundamenta Vorttrezoro (AI). Pro demandoj de kelkaj kolegoj jen la ekzemplo de man- kun klarigoj ...

  • ... ĉion per la dek fingroj de siaj manoj

    - 01 Jun 2011
    Ni jam vidis , ke en § 18 de la Dua Libro de 1888 enestas listeto de proverboj ("popoldiroj"). Io simila mankas en la Fundamento. Tamen la Ekzercaro jen kaj jen havas fiks-formajn frazojn, kiujn oni povas rigardi proverbojn, sentencojn aŭ aforismojn ...

  • Ĉiu "tial" havas sian "kial" - nia unua proverbaro

    - 03 Nov 2010
    Ni scias pri la Proverbaro Esperanta kaj ni ekkonis proverbon pri aglo kaj pasero en la Ekzercaro de nia Fundamento. Sed kiu estas nia unua proverbar(et)o?

  • Iom pri la pola en la Fundamento

    - 31 May 2011
    Mi petas vian helpon pri ortografiaj ŝanĝiĝoj en la polaj tradukoj de la Fundamento laŭ la modelo histori' - historya [UV] → historja [FE 10] → historia [nuna]. Jen eta listo de (eblaj) tiaj vortoj ...

  • Sana Esperanto

    - 28 May 2011
    Jam delonge mi volis iom rakonti pri la multaj medicin-rilataj vortoj en la Fundamento. Ja Zamenhof estis kuracisto, eĉ se sen akademia grado de "doktoro de medicino". Sed, ho ve, estas tro da vortoj por kutim-longa artikoleto en Ipernity. Do, almenaŭ ni parolu pri unu sola, tamen plur-role specifa vorto ...

  • Kata medicino de kuracisto Z.

    - 28 May 2011
    Kata- estas malnov-greka intensiga prefikso ( el- , fin- ), trovebla en multaj grek-latinaĵoj de la Fundamento (1905) aŭ ĉe Zamenhof: katafalko, katakombo, katalepsio, katalogo, kataplasmo ktp. Ni rigardu la medicin-rilatajn kata- vortojn. ...

  • Bonlingvismo atakas Vikipedion

    - 06 Jan 2011
    Marcos Cramer, administranto de Vikipedio, misuzas sian oficon por kontraŭbandi iun fantazian " bonlingvisman " varianton de Esperanto al la reta enciklopedio. Fiere kiel infano li prezentas al ni unu el siaj "atingaĵoj": Anstataŭigo de dualo per dunombro . Ŭaŭ!

  • Serpenta nesto

    - 28 Dec 2010
    Jam ni ekkonis unu probleman serpenton en la Universala Vortaro (UV) de 1893: vipero / vipuro . Sed estas plia. Ankaŭ kolubr ' estas plur-rilate stranga kaj mistera serpento.

  • Po - kien fekas la diablo unu fojon ...

    - 06 Nov 2010
    Michael atentigis pri misuzo de po en Vikipedio kaj ni iom ekdiskutis pri tiu "diabla vorto", kiu estas malfacila por multaj. Jen iom pri ĝia deveno.

  • Amik,o ven,is – iom pri nia pra-Ekzercaro

    - 02 Nov 2010
    Eble vi jam pensis, „ho, kiaj banalaj kaj infanecaj ekzemploj-frazoj troviĝas en la Ekzercaro“. Tiukaze vi devus koni nian pra-Ekzercaron, lingve pli kompleksan, sed pedagogie malpli rafinitan ...

  • Bone traktita

    - 29 Oct 2010
    Kiu estas la plej ofte tradukita vorto de la Fundamento? Eta helpo: Ĝi aperas en ne malpli ol sep [!] diversaj lokoj. Ĉu vi scias? Nu, bone, mi malkaŝos ...

  • Nia (preskaŭ) duobla Universala Vortaro

    - 08 Oct 2010
    La Fundamento de Esperanto (1905) havas diversajn vort-listojn: La Universala Vortaro (UV 1893) kaj tiuj ĉe la fino de la 42 lecionoj de la Ekzercaro (FE 1894 / 1898). Ni iom apudmetu ilin.

  • Patro nia kaj la bopatrino

    - 16 Oct 2010
    Eldono de nia Fundamento (1905), kiu apudmetas ĉiujn trafojn de ĉiu unuopa radiko el la Universala Vortaro (UV 1893), la Ekzercaro (FE 1898) kaj la kvin Gramatikoj (FG) ŝajne ne ekzistas . Jen mi skribis ĝin por unu sola radiko, nome por patr' . Eble vi same miros kiel mi mem.

  • Enuo je la patrujo? Ĝemu kaj sopiru!

    - 17 Oct 2010
    Kiam mi hieraŭ prezentis al vi la unuan artikolon pri patr' el mia planita " apudmeta eldono de la Fundamenta vort-trezoro " mi jam miris pri "enuo je la patrujo", trovebla en la kvin Gramatikoj en § 14. Spontanee mi pensis: Ĉu ne devus esti "sopiro je la patrujo"?

  • Kara Bernarĉjo!

    - 18 Oct 2010
    Bernarĉjo? Nu, malbon-stila, klare! Sed ĉu laŭ-Fundamenta? Laŭ la UV 1893 ni rajtas gardi nur la unuajn "1- 5 " literojn de vira antaŭnomo, ĉu ne? Kaj jen B-e-r-n-a-r / ĉj-o - 6 literoj! Tamen ...

83 articles in total