Bernardo's articles with the keyword: Esperanto

  • Via ideala ePIV – kiel ĝi aspektos?

    - 18 Aug 2010
    La elektronika PIV eluzos la potencialon de moderna komputoriko, estos havebla en lnterreto, por poŝtelefonoj kaj eble kiel eksterrete instalebla programo. ePIV havos forumon por ĉiu unuopa vorto, kiu ebligos diskuton pri diversaj terminoj. Kaj krome? Kion vi atendas de ĝi? Kion kapablas via ideala ePIV?

  • PIV - ĉu enretigota?

    - 16 Aug 2010
    Libera Folio raportas pri planoj publikigi PIV 2005 en Internet-datumbazo por ebligi facilajn k onsultadon, k orektadon kaj k ompletigadon - la kutima 3K-programo do.

  • Iltis 40-jara - putoro daŭre vigla

    - 14 Aug 2010
    Unu el la plej aktivaj Esperanto-eldonejoj estas "Iltis". De 1968 aperis sennombraj libroj kaj broŝuroj en kaj pri Esperanto sub tiu nomo. Motoro estas Reinhard Haupenthal , la nuntempa eldonistino lia edzino Irmi Haupenthal .

  • Berlin: Esperanto lernen mit Lena

    - 14 Aug 2010
    Die Ipernity-Sprache von mehr als 2500 Leuten ist Esperanto - von Brasilen bis in die Mongolei und Japan. Kein Wunder: Es dürfte kaum eine andere Sprache geben, die man so schnell lernen kann. Die Volkshochschule (VHS) Berlin-Lichtenberg bietet einen Kurs ab 9. Sept. 2010 an.

  • Somero? SEFT!

    - 01 Aug 2010
    Varmas en Berlino, ni do iras al la lagoj. Ĉ. 100 km aŭ 90 aŭto-minutojn norde okazas Somera Esperanta Familia Tendaro ( SEFT ). Unu el la plej tradicia, intima, senstreĉa, freneza, amuza, bela, varma, somera, porinfana, agrabla Esperanto-renkontiĝo. Nepre partoprenu foje - se via dorso eltenas...

  • La plej granda jura terminaro de Esperanto

    - 14 May 2010
    ... restis plej parte neeldonita. Temas pri la tajposkripto de László Dubravszky (forpasis 94-jara, la 30-an de oktobro 1999 en Budapeŝto).

  • Unu el la plej gravaj Esperanto-kolektoj ...

    - 24 Apr 2010
    ... en aprilo 2010 denove malfermis la pordojn: Hispana Esperanto-Muzeo en Sant Pau d'Ordal apud Barcelono (Katalunio). Tre ĝojiga novaĵo por la tuta lingvo-komunumo.

  • Biografio de Max Butin (1888-1960)

    - 21 Mar 2010
    Max Hubert Butin (1888-1960) aus Godesberg (heute zu Bonn) gehört zu den in Fachkreisen legendären Esperanto-Anhängern der ersten Stunde und gilt als der bis heute bedeutendste Bonner Esperantist. ...

  • Kio atendos nin en la verda infero?

    - 14 Mar 2010
    Malfacila lingvo Esperanto estas - kompreneble. Tiel malfacila, ke vi apenaŭ sukcesos "ellerni" ĝin, sed pekos dum via tuta vivo - escepte nur de malmultaj sanktuloj. Ni do havas bonan ŝancon revidi nin en la verda infero. Sed kio atendos nin tie? Kaj kiuj estas viaj plej oftaj lingvaj pekoj en lingvo malfacila?

  • Milana InKo

    - 04 Mar 2010
    "InKoj - Interlingvistikaj Kajeroj" nomiĝas nova senkosta ret-periodaĵo de la Universitato de Milano, redaktita de doktoroj Gobbe kaj Valore. Temo de n-ro 1 estas " Interlingvistiko kaj Filozofio de Artefaritaj Lingvoj ".

  • Kial estas viro en la Luno?

    - 07 Mar 2010
    Germanaj infanoj iam aŭ eble ankoraŭ vidas "viron en la Luno". Sed kiel li ekloĝis tie? Jen la klasika rakonteto de Ludwig Bechstein (1806-1860), tradukita de Rikardo Ŝulco (1906-1997) kaj publikigita en Vestfaliaj Flugfolioj n-ro 60 (6/1984).

  • Ĉu vi ŝatas manĝi baobabon?

    - 07 Mar 2010
    Bernhard Eich­korn , dum pli ol dek jaroj kunordiganto kaj motoro de la Rondo de Esper­antistaj Flaŭristoj (REF) , verkis tiun „recenzan eseon“ en 1996. Krom impreson pri la libro de Dazun „Sin nutri en la naturo“ la recenzo peras bonan komprenon pri la mankhava trans­skribo de botanikaj terminoj en PIV 1970.

  • Principoj de termino-elekto: la forstistaj spertoj

    - 27 Feb 2010
    La artikolo estas mal­longigita citaĵo el prelego de diplomita forstisto Ingwart Ullrich de 1995. Sinjoro Ullrich estis prezidanto de la Termin­ologia Komi­siono (TKI) de Internacia Forstista Rondo Esperant-lingva (IFRE) kaj disponas pri multjaraj spertoj sur terminologia kampo. Li prezentis pripensojn interesajn ankaŭ por terminologoj ekster la forst­scienca fako. Samtempe la teksto pe­ras bonan impreson pri la enhavo de la elstara „Lexicon silvestre“. La kompleta teksto estas publikigita en »Forstista Informilo« n-ro 32 de 1995-11-01, tiu ĉi mallongigita versio en Terminoteko 13 (1/1996), p. 4-7.

  • La nuna gvidantaro de UEA ne donas fidon

    - 29 Jan 2010
    "Sed mi sentas min devigita ankaŭ, reveninte hejmen, ŝanĝi mian testamenton. Milionulo mi ne estas, sed almenaŭ, du domoj estis antaŭviditaj por UEA. Bedaŭrinde la nuna gvidantaro de UEA ne donas .. fidon ..". ...

  • Agrable stulta: fola livero - "livera folio"

    - 07 Feb 2010
    " livera folio - liveras la plej freŝajn novaĵojn", la nova servo asertas en sia retejo kaj per Twitter. Kaj fakte la novaĵoj estas eksplodigaj kiel bombo: " Katalin Kovats anstataŭos Halle Berry kiel nova Bond-knabino ", ekzemple kaj " Novaj esperantaj monaŭtomatoj kun la voĉo de Humphrey Tonkin " plue.

  • De Kembriĝo ĝis Edinburgo - 20 jarojn por la Esperanta Biblio (1)

    - 23 Jan 2010
    La unuaj traduk-pecoj de Zamenhof el la Biblio aperis en "La Revuo" en 1907. Dum la samjara 3-a Universala Kongreso en Kembriĝo fondiĝis komitato por komplete traduki la Malnovan kaj Novan Testamenton (MT, NT). Kaj tamen daŭris ĝis la 18-a UK en Edinburgo 1926, ĝis kiam ĝi povis esti prezentita al la publiko. 20 jaroj da penado, kortuŝe resentebla en korespondaĵoj de la ĉefaj agantoj ...

  • Renkontiĝo en la Valo de la Suno

    - 11 Jan 2010
    Arizona Esperanto-Grupo ĵus fondiĝis la 29-an de decembro 2009 en Tempeo apud Fenikso. La unua renkontiĝo okazos venontan vendredon, la 15-an de januaro 2010 en Meso ( Mesa ).

  • Ĉu Zamenhof estis doktoro?

    - 08 Jan 2010
    "Doktoro" estas plursenca. Ĝi povas esti simpla sinonimo por "kuracisto" aŭ signifi "persono posedanta la plej altan universitatan diplomon: doktoro pri natursciencoj, pri sociaj sciencoj, pri juro, pri farmacio ..." (PIV 2005). Ĉu LLZ posedis tian diplomon aŭ ĉu li estis simpla "kuracisto Z."?

104 articles in total