Tekniko

Miareve ePIV ne postrestu la teknikajn eblecojn de Reta Vortaro:

  1. Ĝi antaŭvidu la eblecon aldoni tradukojn al etnaj lingvoj.
  2. Ĝi havos bildojn kaj fotojn (ekzemple el Vikipedio)
  3. Oni povas serĉi laŭ (trunkitaj) kapvortoj kaj traserĉi la tutan tekston
  4. Oni povas salti de vorto al vorto klakante sur ligiloj (ekzemple por sekvi la referencojn „vd. ankaŭ“ kaj „kp.“)
  5. Oni povas eltiri vortgrupojn laŭ diversaj kriterioj, ekzemple laŭ fakoj.
  6. Oni povas eltiri ĉiujn kunmetaĵojn de iu radiko (la programo interne do ekkonas la radikojn)
  7. Oni povas aranĝi la kapvortojn laŭ inversigita ordo kaj tiel krei inversan vortaron.
  8. Mi volas vidi laŭeble tutan ekranon kun la vorto antaŭ tiu de mi serĉata kaj post ĝi, ne nur ricevi „unulinian“ respondon. Inspiro pri demando ofte venas per legado „ĉirkaŭ“ la kerna demando. Modelo povas esti la dana vortaro de Bick kaj Larsen, maloportuna ŝajnas al mi la ekrana vesto de la sveda de Vilborg.
  9. Pri la demando, ĉu ĝi ligu al Vikipedio, kiel faras ReVo, mi ne jam havas klaran opinion. Unuflanke estus bone havi ne nur leksikologiajn informojn, sed ankaŭ enciklopediajn, aliflanke Vikipedio estas simple tro malfidinda kaj ne protektita kontraŭ misuzo fare de lingvo-reformemuloj kiel la misa Marcos Cramer, kiu sisteme fuŝas artikolojn laŭ "bonlingvula" sekteco.

Aranĝo

Mi dubas, ĉu la tradicia aranĝo laŭ vort-nestoj estas oportuna (akv-, akvo, akva, akve, ktp. kaj nur poste kunmetaĵoj kun akv-). Eble pure alfabeta ordo estas pli helpa. Ĝi tamen kaŭzas longajn listojn ĉe – ekzemple - prefiksoj. Ekzemple geavoj, gebovoj, geknaboj starus kune kaj ne ĉe av-, bov- kaj knab-. Aliflanke forestas la ĉiama dubo, ĉu ekzemple admiral-ŝipostrat-ĝibo aperas je admiral- aŭ je ŝip-, je strat- aŭ je ĝib-, t.e. oni ne plu devas decidi, kiu estas la ĉefa elemento, sub kiu kunmetita vorto estas trovebla.

Ĉiukaze oni ne listu ĉiujn kunmetaĵojn de iu radiko sub tiu radiko kiel bedaŭrinde faras ReVo laŭ la modelo de Plena Vortaro de 1930. Bazo estu la nocio, ne la termino. La konstelacio "Akvisto" aperu do ne en la artikolo akv-, sed en aparta, memstara. Modelo tiu-aspekte do estu Vikipedio, ne ReVo.

Enhavo

En la unua ŝtupo probable estos pli aŭ malpli nur la nuna libroforma PIV, eble kun la notoj, kiujn la redakta teamo jam faris de post 2005. Ĉar plilarĝigo poste ne plu kaŭzas kromajn kostojn ePIV povus enhavi ankaŭ malofte uzatajn kaj tre fakajn vortojn. La limigo „tro speciala por enigo pro la kostoj“ de la libro-forma eldono ne ekzistas por la datumbazo. Sed se SAT volas presi la enhavon de la datumbazo de tempo al tempo por vendi kiel libro, eble estas saĝe marki relativan oftecon de vorto. Per tio oni povas poste produkti „malgrandan PIV“ kun nur la plej oftaj vortoj (PIV, kiu do fakte ne estas „plena“) kaj kompletan PIV kun ĉiuj vortoj, ankaŭ kun la tre teknikaj.

Tia aldona informo pri (proksimuma) ofteco ĝis nun tute mankas. La ekzistanta kategorio „Fundamenta vorto“ ne taŭgas kiel kerno de lernindaj vortoj (kelkajn Fundamentajn vortojn vi probable neniam bezonos en via vivo).

Kaj kompreneble, PIV devas baldaŭ denove atingi la jam multajn grandajn vortarojn transe de 50.000 vortoj (radikoj plus kunmetaĵoj), kiel Kondratjev, Krause, Minnaja, Wang k.a.

Kaj fine: Iam, iam, iam en fora futuro mi ŝatus havi etimologiajn indikojn en PIV.

Organizo de la vortara laboro

Tiu punkto eble estas la plej grava kaj centra. Mi tute konsentas, ke laŭ la planoj ĉiu ja povos proponi kaj komenti (tion oni jam nun povas faris sendante e-mesaĝon al la ĉefredaktoro Michel Duc Goninaz), sed ne rekte mem ŝanĝi. SAT nepre protektu ePIV kontraŭ modaj lingvo-reformemuloj kiel Renato Corsetti, Marcos Cramer k.a. kaj gardu klasikan Esperanton. Tio estas ĝia ĉefa valoro, kiu distingas ĝin kaj de ReVo kaj de Vikipedio.

Nu, jen miaj (aŭ kelkaj el miaj) revoj pri „ideala ePIV“. Kiujn revojn vi havas?