Keyword: PIV

Especially used by:  
Photos | Documents | Articles The most recent | The most popular
    
  • ePIV 2012 fine konsultebla sen antaŭa registriĝo

    De 2012 PIV 2005 estas rete konsultebla je vortaro.net . Ĝis antaŭ mallonge tamen necesis unufoja registriĝo kaj ĉiama antaŭa ensalutado per pasvorto. Tiuj kondiĉoj nun forfalis, ĉiu de nun povas tuj konsulti ePIV ...

  • ePIV fine konsultebla en la reto

    Post iom longa prokrasto, reta versio de PIV fine estas senkoste legebla en interneto. La nuna provizora beta-versio estas tre laŭdinda, tamen lasas ankoraŭ multajn eblojn por estontaj plibonigoj teknikaj kaj enhavaj ...

  • BONEGA NOVAĴO !!! ... EKFUNKCIAS LA RETA VERSIO DE P.I.V. !!!

    Mi ĵus ricevis tiun bonegan novaĵon de "Edukado.net" : edukado.net/novajhoj?id=230 Ankaŭ aperis artikolo en "Libera Folio" : www.liberafolio.org/2012/reta-piv-fine-aperos

  • Najtingalo kaj azenoj

    Desespero klarigis al ni , ke nia unua son-imitaĵo tin-tin-tin ("La Ombro" de Andersen en Dua Libro 1888, § 17) estas rus-devena. Kion pri aliaj onomatopeoj en Andersen-tradukoj? ...

  • Via ideala ePIV – kiel ĝi aspektos?

    La elektronika PIV eluzos la potencialon de moderna komputoriko, estos havebla en lnterreto, por poŝtelefonoj kaj eble kiel eksterrete instalebla programo. ePIV havos forumon por ĉiu unuopa vorto, kiu ebligos diskuton pri diversaj terminoj. Kaj krome? Kion vi atendas de ĝi? Kion kapablas via ideala ePIV?

  • PIV - ĉu enretigota?

    Libera Folio raportas pri planoj publikigi PIV 2005 en Internet-datumbazo por ebligi facilajn k onsultadon, k orektadon kaj k ompletigadon - la kutima 3K-programo do.

  • Revizio de PIV - komentoj de Rüdiger Eichholz

    Rüdiger Eichholz (1922-2000) estis direktoro de la Sekcio pri Fakaj Vortaroj de la Akademio de Esperanto, aŭtoro de Slipara Vortaro (SV), Esperanta Bildvortaro (EB), Plena Perkomputora Termino-Kolekto (PP) kaj unu el la plej laboremaj kaj gravaj Esperanto-terminaristoj. En 1995 li apartenis al la reviziantoj de PIV 1970. Liajn impresojn li publikigis en Terminara Cirkulero de la 12-a de februaro 1995. Ĉar daŭre aktuala ni publikigas la malfacile akireblan tekston tie ĉi.

  • Post 32 jaroj: Nova PIV praktikas spagaton

    En 2002 Bernhard Pabst recenzis la samjaran eldonon de Plena Ilustrita Vortaro (PIV 2002). La teksto aperis presite en Esperanto aktuell , la periodaĵo de Germana Esperanto-Asocio. Ĉar ĝi estas iom malfacile akirebla mi redonas ĝin tie ĉi. Intertempe aperis jam la eldono 2005 de PIV.

  • PIV - la granda kuirlibro

    Sinjoro Claus C. Günkel estis la revizianto de la kulinaraj terminoj kaj krome de la trivialaj kaj vulgaraj vortoj por PIV 2002. En 1996 li iom raportis pri sia laboro kaj spertoj, intertempe jam forgesitaj kaj pro tio aktuale remarĉitaj kiel bifsteko de maljuna bovino. Ĉu ĉiu generacio devas mem bruligi la buŝon?

  • La ĉina PIV survoje

    Sinjoro Wang Chongfang , la aŭtoro de la fama vortarego ĉina-esperanta, nuntempe laboras pri la alidirekta esperanta-ĉina. Jen specimeneto de la malneto por doni al vi unuan impreson kaj antaŭĝojon. Jam vi povas kolekti superlativojn el la vorto-kampo „bonega, epoko-fara, grandioza“ ktp.