Věra Ludíková - teksto de la poemo   Je jaro / Estas printempo

Ĉeĥa kulturo en Esperanto

  • Photos| Docs

Klakante supre al "Docs" vi trovas elŝuteblajn tekstojn kaj aŭskulteblajn sonregistraĵojn!

Jaroslav Hašek - Brava soldato Ŝvejk (dorspaĝo)

Jaroslav Hašek - Brava soldato Ŝvejk

22 Jan 2011 2 2147
Jaroslav Hašek (1883-1823) - Aventuroj de la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito. El la ĉeĥa tradukis Vladimír Váňa. Eld. KAVA-PECH, Dobřichovice 2004. 711 p. 21 cm, bindita, ilustrita de Josef Lada. ISBN 8085853760 Serio Oriento-Okcidento n-ro 38. Mendebla ĉe la eldoninto: http://www.kava-pech.cz/book-svejke-esperanto.html aŭ ĉe UEA http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=7300 recenzo de Sten Johansson: http://www.liberafolio.org/2005/aperis/shvejkrecenzo

Max Kašparů - Kristnaskaj demandoj kaj paradoksoj

16 Jan 2011 1556
Nur 20paĝa, sed enhave ŝtopita kaj inspira libreto de konata ĉeĥa psikiatro, verkisto kaj esperantisto Max Kašparů (vidu http://eo.wikipedia.org/wiki/Max_Ka%C5%A1par%C5%AF ). El la ĉeĥa tradukis Marek Blahuš. Eldonis KAVA-PECH (eldonejo de Petr Chrdle) en 2010. ISBN 978-80-87169-19-3

Foglar - La knaboj de la Kastora rivero

15 Jan 2011 1 1529
Jaroslav Foglar (1907-1999) ( http://eo.wikipedia.org/wiki/Jaroslav_Foglar ) "La knaboj de la Kastora rivero". Porinfana (porjunula) aventura romano. El la ĉeĥa originalo "Chlapci od Bobří řeky" tradukis Dieter Berndt. Okaze de la 81-a UK en Prago eldonis Skolta E-Ligo kaj E-klubo de Theodor Kilian en Třebíč (Ĉeĥio) en 1996. 175 p. ISBN 80-900189-8-X

Karel Čapek - Rakontoj

11 Jan 2011 2 1175
La cifereca formo de la libro troviĝas ĉi-tie: www.ipernity.com/doc/181031/11208198/in/album/220092

Karel Čapek - Libro de apokrifoj

11 Jan 2011 1 745
Cifereca formo de la libro troviĝas ĉi-tie: www.ipernity.com/doc/181031/11208200/in/album/220092

František Kožík - Lumo en tenebroj

11 Jan 2011 1143
Biografia romano pri Johano Amoso Komenio

4a eksp P.Rak Desegnita humuro2

1-a ekspozicio (2008/2009) - panelo pri Ĉeĥa liter…

František Omelka - la libro "La Granda Admiralo"

19 Aug 2019 670
Okaze de la naskiĝdatreveno (la 19.an de aŭgusto) ni rememorigas ĉeĥan instruiston, verkiston de beletro precipe por geknaboj kaj bonan esperantiston František OMELKA (1904-1960) eo.wikipedia.org/wiki/František_Omelka Aventura facillingva romano (precipe por junularo) pri la unua ekspedicio ĉirkaŭ la Tero, do pri la portugala navigisto Fernão de Magalhães (https://eo.wikipedia.org/wiki/Fernão_de_Magalhães) estis eldonita unue ĉeĥlingve en 1946, sekve (postmorte, dank al lia edzino, en 1976 - vidu www.databazeknih.cz/knihy/velky-admiral-5454) . La libron la aŭtoro ankaŭ tradukis mem al Esperanto kaj en 2010 ĝin ciferecigis Miroslav Malovec. La libro nun estas senpage disponebla (laŭ la permeso de lia filino) en la projekto Gutenberg - en html aŭ poŝlegilaj formatoj.: www.gutenberg.org/ebooks/51069 En PDF formato ĝi elŝuteblas por ĉiuj senpage registriĝintaj Ipernitianoj ankaŭ en www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/49013016 En 2011 la romano aperis ankaŭ paperforme: www.amazon.com/Granda-Admiralo-F-Omelka/dp/1523792833 (surfote temas pri la dekstra librokovrilo)

Antonín Dvořák - Largo

28 Oct 2020 475
Antonín Dvořák (1841-1904) eo.wikipedia.org/wiki/Antonín_Dvořák La dua movimento el la 9-a Simfonio nomata Novmonda e-minor op. 95 (1893) kun originala teksto en Esperanto verkita de Jiří Kořínek (1906-1988), kantas Miroslav Smyčka (1926-2017) eo.wikipedia.org/wiki/Miroslav_Smyčka pianludas Ladislav Tříska registrite en la Sudbohemia Teatro en České Budějovice en 2009, aperis samjare en la KD "Melodia Regalo" eldonita de Ĉeĥa Esperanto-Asocio pretigis Pavla Dvořáková 28.10.2020 okaze de la ŝtata festo de Ĉeĥio

65 items in total