Articles by Reto
About...
*******************************
اسپرانتو؟
*******************************
اسپرانتو: زبان دوم برای همه
*******************************
اسپرانتو درایران
Reto
Archives
-
La 8a de julio de 1999 ...
- 08 Jul 2008La 8a julio de 1999 frumatene sekura armeo de islama respubliko irana svarmis al la studenta dormejo de la Tehrana universitato kaj fortege batadis la studentaron pro tio ke ili pasintnokte protestis al la ĉesigo de la reformema tagĵurnalo "SALAM"(Saluton). Oni batis blinde forte ĉiujn kaj tiel komenciĝis ribelo studenta kontraŭ la registaro. Eĉ multaj opinias ke la sekreta sekura armeo intence faris tiun krizon por devojigi la reformemon kiu paceme jam levis profundajn emojn por bazaj reformoj…
-
Ĉu vi spektis la filmserion "Perdita"?
- 03 Jul 2008Mia frato antaŭ du semajnoj donacis al mi DVD-kopiojn de la filmserio "perdita" (lost). Sen ajna antaŭa scio mi komencis spekti la filmserion kaj nun post 9 tagoj mi estas konvinkita ke la serio estas tre plaĉa kaj ne preterpasebla! Ĉu iu jam spektis ĝin? kion vi opinias pri la filmserio? Mi nun jam finis la 2an periodon de la filmserio(tio signifas ke mi jam spektis 46 partojn el 96 partoj!)
-
11 jara mallibereco por aktivulo de homaj rajtoj en irano
- 25 Jun 2008 - 3 commentsLa novaĵo estas simpla: Mohammad Sedig Kabudvand(محمد صدیق کبودوند) antaŭ kelkaj tagoj estis kulpita pro tio ke li fondis "organizaĵo de Homaj Rajtoj en Kurdistano". Ps: - Tiel estas la aferoj en Irano - Perfortantoj liberas kaj aktivuloj pri homaj rajtoj malliberas ... la novaĵo fonto
-
Seksskandalo en la regno de Dielektitoj!
- 16 Jun 2008 - 3 commentsEkde antaŭ hieraŭ en Zanĝan Universitato estas manifestacio pro seksperforto de la vicestro de la universitato. La studentaro forte pritestas pri la afero sed la sperto en islama respubliko pruvas ke ili vane protestas! Eble vi jam legis mian antaŭan noton pri simila afero de la Tehrana policestro , nu nun li estas libera kaj fiere daŭrigas sian vivon sen ajna ĝeno! Kio estas la kialo kaj kial neniu malnoblulo demisias en la sistemo? La respondo estas tre simpla: ĉar malnoblaro regas kaj…
-
Kiel oni ĝuis la feriadon!
- 10 Jun 2008 - 2 commentsDum la 5 taga feriado en Irano multaj homoj vojaĝis al la nordo de la lando. Jen filmeto kiel oni ĝuis la feriadon! vidu kaj jen foto kiel aspektis la ŝoseoj de la nordo:
-
Inflacio kiu pli kaj pli fortiĝas
- 10 Jun 2008 - 1 commentLa oficiala(cenzurita)kresko de la inflacio estas pli ol 30 procento! sed la vera estas multe pli ol la jam anoncita de la centra islama respublika irana banko. Dume la salajroj nur altiĝis je 8 procento! Ekde antaŭ monato eĉ en Tehrano po horoj ĉesiĝas la elektro ... La prezo de apartamentoj dum 2 jaroj pli ol 300 procentoj kreskis! Ĉu milito jam komenciĝis? Fakte jes, sen ajna bruo jam estas milito en irano, ne milito kun Usono sed milito por vivteni kontraŭ la infalcio kiu ĉiu tage pl…
-
En Tehrano dum 4 monatoj 100000 aŭtoj estis punitaj pro forĵetado de balalaĵo!
- 09 Jun 2008En Tehrano dum 4 monatoj 100000 aŭtoj estis punitaj pro forĵetado de balaaĵo. Tion raportas la estro de la komisiono pri la urba konsilio de Tehrano. Estas hontinda afero sed fakto ke irananoj ofte ĵetas balaaĵon surstrate kaj la polico nun decidis iel limigi la aferon punante la ne observantojn. PS: Se dum 4 monatoj 100000 personoj estis punitaj imagu kiom da homoj estis ne observantoj kiuj eskapis de la puno!
-
5 taga feriado en Irano
- 02 Jun 2008 - 1 commentEkde morgaŭ por 5 tagoj oni ferios en Irano! Ne estas io nacia festado (tamen io miksita afero) : La 3a de junio estas forpastago de Ĥomeini . La 4an de junio estas funebra tago por islama registaro. La 4a de junio estas ĵaŭdo kaj oni ne ĉeestos en siaj oficejoj. La 5a de junio estas vendredo kaj semajna feria tago! La 7a estas forpastago de la filino de la islama profeto Mohammedo (Db). Do 5 tagojn oni vole ne vole ferios. Ni profitos la okazon kaj vojaĝos…
-
70 procento de Irananoj ne kapablas legi La sanktan Koranon!
- 28 May 2008 - 4 commentsLaŭ la informo de pri Korana novaĵagentejo "IKNA" , pli ol 70 procento da Irananoj ne scipovas legi Koranon. Menciindas ke oni ekde bazlernejo devige kiel studobjekto lernas la Korano ĝis supera grado en la universitatoj. PS: E-lingva versio de La Nobla Korano estas surrete legebla: www.lernado.it/kurano/indekso.htm
-
internacia konkurso kiel kapti leporon!
- 26 May 2008 - 3 commentsEstis internacia konkurso inter la soldatoj de Usono, Rusio kaj Irano, kiom rapide ĉasi leporon. Oni dividas ĝangalon je tri pecoj kaj en ĉiu peco lasas blankan leporon. La konkurso komenciĝas. Usonanoj helpe de satelit-teknologio post kelkaj horoj kaptas la leporon. Rusoj per siaj tankoj "tranĉas" la ĝangalon kaj post unu semajno, dezertigante la ĝangalon kaptas la leporon. Sed Irananoj ... pasas semajno, semajnoj kaj fine post unu monato ili aperas kun nigra ursego. La nigra ursego a…
-
Kio estas via opinio pri la problemo de manĝaĵo?
- 24 May 2008 - 7 commentsOni demandas de Usonano: Kio estas via opinio pri la problemo de manĝaĵo? - kion signifas "problemo"? Oni demandas de Afrikano: Kio estas via opinio pri la problemo de manĝaĵo? - kion signifas "manĝaĵo"? Oni demandas de Iranano: Kio estas via opinio pri la problemo de manĝaĵo? - kio estas "opinio"?
-
DoDoDo klubo!
- 15 May 2008DoDoDo klubo! Hodiaŭ mi vidis reklamon pri DoDoDo klubo en Tehrano kiu eble kiel mi interesos vin! DoDoDo klubo estas: "klubo de Frenezuloj de Du Dameŝkaj Damoj" (هيات ديوانگان دو بانوي دمشق). Prave! La frenezuloj regas/liberas en nia lando
-
Tertremo kiu(/n) ni(/n) atendas ...
- 15 May 2008En Ĉinio okazis suferiga tertremo kiu dolorigas ĉies animon ... Ankoraŭ la homo estas tre malforta kontraŭ naturaj fenomenoj sed ne tro malforta. La okazinat katastrofo rememorigis min pri la tertremo kiu atendas Tehranon aŭ alidire Tehrano atendas ĝin! La fakuloj alarmas se okazos tertremo en Tehrano (kiun de antaŭ 50 jaroj oni atendas) almenaŭ 1/000/000 da homoj pereos ... . La registaro ankoraŭ ne sukcesis fari bazajn agadojn en tiu sfero.
-
Dankesprimo
- 26 Mar 2008 - 1 commentKorajn dankojn al ĉiuj geamikoj kiuj publike aŭ private sendis al mi mesaĝojn okaze Novruz-festo. Ne agrablan novjaran feston mia familio ĉi jare havis, ĉar antaŭ monato hazarde forpasis mia bofrato (la edzo de la fratino de mia edzino kun kiu mi estis en amikaj riltoj) kaj la tuta familio estis funebra. Tamen Novruzo estas Novruzo kaj ne eblas preterpasi ĝin. Mi skribis noton sed mi evitis publikigi ĝin ĉar estis iom ne malagrabla, eble sub influo de la okazintaĵo, do mi preferis silenti ... A…
-
Merkred-Festo
- 18 Mar 2008 - 2 commentsLa lasta mardo de la jaro (laŭ irana suna kalendaro) estas "merkred-festo". Oni kolektas lignaĵon kaj je la mallumiĝo bruligas ilin. Oni ĉirkaŭas la faritan fajron kaj ĝuadas saltante super la fajro. fajro estas simbolo de la vivo laŭ irana mitologio kaj tre kara estaĵo. Vere oni ne scias de kiam irananoj faras tiun ceremonio sed tio jam ne gravas, gravas tio ke oni jam ŝatas tion feston kaj estas oportuna okazo ĉirkaŭ la fajro ĝojkanti kaj danci! kompreneble oni ne forgesas gustumi ankaŭ nuksaĵ…
-
Pri parlamenta (s)elektado en irano
- 16 Mar 2008Mi intencis ion plumi pri senhonora parlamenta (s)elektado okazinta antaŭ hieraŭ en irano sed mia samlandano Beĉjo ĝuste skribis tion kion mi intencis skribi!
-
Kaj finfine persepolo!
- 12 Mar 2008 - 4 commentsAntaŭ semajne mi "sukcesis" spekti la faman filmon Persepolo (PERSPOLIS) far de Maĝan Satrapi مرجان ساتراپي Unu vorte la filmo estas ĉefverko! La filmo estas komuna historio de mia generacio Estas komprenata kiom furiozas la irana registaro pri la filmo sed fakte la filmo ne estas io politikaĵo kaj male laŭ mi estas persona sin rakonto. Ne irananoj ne kapablos kompreni kiom estas kuraĝa Marĝan Satrapi rakontante sian privatan vivo…
-
La policestro kiu mem estis malvirtra ...
- 11 Mar 2008 - 3 commentsDum la pasinta somero pli ol 100000 da virinoj en Tehrano estis avertitaj, priparolitaj, kaptitaj kaj arestitaj de islama polico rilate ilia hiĝabo ... |imagu lapolico surstrate "kaptas" vin kaj demandas pri via vestaĵo, pri ĝia koloro, mezuro, modelo, larĝeco, longeco ...| Kaj nun aperas io interesas novaĵo: La policestro de Tehrano estis pasintsemajne kaptita en iu hejmo kune kun 6 nudaj virinoj! kompreneble ne en la laŭ propagandita stilo kiun oni perforte volas de la ordinara irana popol…
Jump to top
RSS feed- Latest articles - Subscribe to the latest articles of Reto
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter