Aperis lastatempe bonega superrigardo (anglalingva) pri nova akto en Barato pri la rajtoj de indiĝenaj popoloj al siaj tradiciaj vivmanieroj, inkluzive la uzon de siaj terpecoj. Skizante la malfacilaĵojn realigi la akton, la verkinto de eseo Madhu RAMNATH prave atentigas nin al la jena lingva realaĵo:

Plejparto de la homoj en la centra barata indiĝena regiono -- Gond, Durwa, Khond, Konda Reddy, Dorla, ktp -- estas nealfabetaj, precipe pri juraj aferoj, kaj malfacile parolas la gubernian lingvon kiun oni altrudas al ili. Ili ĉiuj bezonus kompetentajn kaj sentemajn tradukistojn kiuj povas aŭskulti al ili kaj interpreti iliajn pretendojn kun simpatio kaj komprenemo; konsiderante, ke ni eĉ ne sukcesas trovi sufiĉe da instruistoj de elementaj lernejoj kiuj povas plenumi tiun ĉi ege bezonatan taskon, ja dubindas ĉu la ŝtato povas fari tiun ĉi defian taskon.

Ramnath efektive verkis jam en 2003 alian 'acidan' eseon pri la trista stato de la eduksistemo de la indiĝenaj popoloj. Se vi scipovas la anglan, legu lian "De-Schooling Bastar".