"Oni ŝajne ekuzis la urduan kiel nomon de lingvo kiam la populara formo kiu nomiĝis "Hindi/Hindvi" evoluiĝis en malnaivan lingvon kun literatura potencialo." Tiel argumentas Mehr Afshan Farooqi [faruki] en lastatempa anglalingva eseo "The 'Hindi' of the 'Urdu'".

Li opinias, ke la etimologio de la vorto 'urdu', kiu signifas en la turka 'armean tendaron', "kotigas la lenson de la historiografio", ĉar tiu etimologio naskis la miton, ke la lingvo efektive naskiĝis en tiuj tendaroj de la turkaj invadintoj en norda Barato. Male, li argumentas, ke jam ekzistis variaĵoj kiuj nomiĝis, diverse, 'hindi, hindvi, dehlvi, guĝri, rekhta kaj dakhani' depende de la regiono de la lando kie ili disvastiĝis, kaj estis tiuj ĉi variaĵoj el kiu evoluiĝis tio kion oni nun nomas la urdua.

Sed, li diras, ke "la emocia kaj pasia diskurso malliberigita en la nomo de historia esplorado pri la originoj de la hindia kaj la urdua malhelpas racian debaton pri tiu temo."