http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/04/cezar-papilioj-kaj-angeloj-rimpoemo-lau.html

Cezar

Papilio kaj knabo


(laŭ ĉinesko papilio)


En pluvo knabo dancis sub ĉiel',
kun ĝojo,
sen iu cel'
kaj granda
sentebri':
Homa anĝel'
sen pezo
ŝvebanta kiel vel'.

Fuĝinta papilio en la hel'
sur rando
de pajlĉapel'
ripozas
kun facil':
Besta anĝel'
post pluvo,
sen ŝirmo aŭ ombrel'.


PS: Fendieer (papilio) : ĉina fiksforma poemo el du samaj strofoj kun po 8 versoj de 10,34,334,36 silaboj, laŭ rimaranĝo a,xa,xxa,xa (x=senrima)