Klaus-Dieter Untch

"Mia paĉjo estas eksterlandano sen barbo"

En la erao de la paragrafoj por ordo kaj kontrolo por la prospero de la demokrata libero super la civilizitaj civitanoj, troviĝas interne de la Eŭropa Unio lando, kiu instigas tian bonkoran homon kiel min al tio enmeze de la pelmelo de burokrataj puberecaj fazoj, rezigni pri mia patreco aŭ naskigi anonime miajn estontecajn infanojn. En tia privilegiita lando mi pasigas ĝuste miajn plej feliĉajn jarojn, ne nur kiel muzikisto, sed antaŭ ĉio kiel familia patro. La avantaĝoj de mia profesio ebligas al mi ĉeokazajn koncertvojaĝojn ekstere de la gardantaj landolimoj. Tiujn vojaĝojn mi devas danki antaŭi ĉio al la fakto, ke mia bona famo tre antaŭiras al la rekomenca reputacio de mia elektita loĝlando Rumanio. Intertempe nia kvinjara filino Izabela tiom bone akordiĝis en la familian vivon, ke ŝi meritus ŝin pli ol nur tute pravigite, akompani min dum miaj vojaĝoj. Kompreneble nin akompanu ankaŭ ŝia panjo, ĉar ŝi estas rilate la edukadon de mia filino mia absoluta instumastrino.
Sed nun ni do bezonis unue pasporton por mia filino Izabela por povi legale vojaĝi en la landon de la neŭtralaj ebloj, kiu ne apartenas al la EU, kaj tial nomiĝas nur Svisio. Tion ni decidis je lundo en solena familia kunsido. Plenaj de atendoj ni enpaŝis marde la pasportoficejon je la naŭa, por kiel eble plej rapide fari la necesan por tiu afero. Ni ja ne volis riski ion rilate la flugon, kiu tamen komenciĝus nur post kelkaj semajnoj. Ĉe la giĉeto akceptis nin la severa rigardo de certe korekta oficistino: „Kiun deziron vi havas?!“

„Ni volas skribe peti pasporton por nia filino.“

„Por pasportoj estas malfermite nur ekde la dekdua – bonvolu reveni pli poste.“

Ni revenis horon pli poste je la dektria, kiam ni perpleksigate konstatis, ke la giĉeto estas malfermita. Je la fenestreto de la giĉeto atentigo videblis, kiun ni certe pretervidis: „Por pasportoj malfermite –ĝis la dektria.“

Sekvatage ni atendis je tagmezo plene koncentriĝante la salutkomenton de la tiel korekta oficistino. La severa rigardo anoncis nenion promesplenan: „Unue vi devas pagi en la impoŝtoficejo kaj poste ĉe nia komercbanko la necesajn kotizojn por la pasporto. Tiam vi bezonos kopion de la geedziĝa certifikaĵo, krome identigilojn de la gepatroj – de notario skribe atestita. Ĝis revido. Bonvolu, la sekvanta!“

Ĉar en vero la plej bona el ĉiuj edzinoj staris ĉe la giĉeto, kaj mi post ŝia dorso serĉis diskretan protekton kontraŭ la severaj rigardoj de la oficistino, mi estis ja la sekvanta. „ Bonan tagon, mi estas la edzo de la ino antaŭ mi, se ni sukcesos pri tio post kvindek minutoj fini la necesajn aferojn, ĉu tiam eventuale eblos, ke...?!“

„Ne disipu la valorplenan tempon de miaj klientoj – la sekvan, bonvolu!“ Kiam mi jam heroe volis protesti, mia edzino energioplene fortiris min de la danĝera fronto de streĉita kunpuŝiga kurso, kie mi ĝuste troviĝis.

„Sed tiel ni neniam sukcesos“, mi balbutis.

„Forgesu tion, venu, ni unue plenumu la postulaĵojn por la paperoj.“

Tagon pli poste, ĵaŭde ni bonŝance jam kunhavigis ĉion postulitan kaj komplikitan ĝustatempe ĝis la dekdua. Perpleksigate ni ree trovis nur la fermitan giĉeton. Sur ĝi estis nun ŝildo:

Ĵaŭde de la naŭa ĝis la deka fermite por vojaĝpasportoj. Vendrede libertempo. Ekde lundo dek tagojn forpermeso.

„Nu, grandioze – sed kiel nun plu?“ Mi ĵus komencis serĉi panike elirvojon por povi tiel daŭrigi plu miajn plej bonŝancajn jarojn?!, kiam atingis min la eĥo de mia pli bona duono. Rezigne mi proponis sekvi la indikon de la ŝildo: Nu, ni do simple dek tagojn forpermesu!“

Ripoziĝinte ni staris dek tagojn poste ree ĉe la giĉeto. Ĝustatempe je la dekdua ni volis esti la unuaj klientoj. Ni ja ne estis la unuaj, sed la solaj. Super la giĉeto legeblis nun nova ŝildo:

„Por vojaĝpasportoj: Lunde ĝis vendrede, de la naŭa ĝis la deksepa horoj , plej afable malfermite.“

Ni ree estis perpleksigitaj. El la giĉeto rigardis nin tute afable nova, linda vizaĝo. Nia perplekseco duobliĝis. „Kion vi deziras?!“
Mi elpaŝis el la ombro de mia edzino. „Pasporton por nia filino“, ni respondis ambaŭ kvazaŭ en ĥoro.

„Tre bone, vi bezonas unue...“

„Ni jam ĉion kunhavas“, ni reagis denove en kutimiginta spontaneco.

„Eĉ mian filinon“, mi aldonis tre ĝentile: „Via kolegino havis...“

„ Sensencaĵo, ne estas plu kolegino", ŝi interrompis nin kaj kontrolis niajn paperojn, „ŝi trovis en Hispanio novan profesion ĉe frambobieno. Oni elĵetis ŝin de ĉi tie.“

„Ho, tio iras ja rapide rilate la kuniĝon de Eŭropo“, mi konstatis ĝojigite.

„Ne tro haste“, interrompis nin la afabla oficistino: „Ni havas EU-problemon, vi estas eksterlandano.“

„Jes ja, mi estas germano, ĉu tio estas problemo?“

„Ne nepre, sed ni bezonas de la notario certifikaĵon, ke vi kiel eksterlanda patro konsentas la vojaĝon.“

„Jes ja, sed ni estas ja nun en la Eŭropa Unio.“

„Kiam vi fariĝis patro, ni ankoraŭ ne estis membro de la EU.“

„Ĉu tio eble estas mia kulpo?“

„Ĉu estas mia kulpo, ke vi fariĝis patro kiel eksterlandano kaj ekstere de la EU?“ Ŝi rigardis ankoraŭ afable al mi.

Mi kapitulaciis: "En ordo – ni iros tuj al la notario!“

Kelkajn minutojn poste ĉe la notario. Ruza juna ulo, perfekte aspektanta laŭstile, parolis al mi: „Kion vi deziras!?“

„Mi bezonas pasporton por mia infano.“ Lerte mi provis kaŝi mian nervozecon.

„Ho ve, mi tre bedaŭras tion; ĉi tie vi malĝustas, la pasportoficejo estas nur kelkajn minutojn for de ĉi tie.“

„Ho ve, pardonon – mi celas diri – ke mi ĵus venas de la pasportoficejo, mi bezonas de vi ateston, ke mi kiel patro de la infano...“

„Ĉio en ordo, nun vi estas ĝusta ĉi tie, ĉu vi havas la ateston pri via patreco?“

„Por kio patrecan certifikaĵon?“ Mi estis eksplodonta.

„Bonvolu trankviliĝi. Ni estas nun ano de la EU, kaj tial nun ĉio severe reguligendas. Tiuj el Bruselo estigas enorman premon.“

Sed ĉi tie estas mia filino – momenton“ mi vokas preskaŭ panike en la atendokoridoron. „Izabela – venu al paĉjo!“

Izabela aperas tute obeeme kaj tute senkulpa pri la tuta afero.

„Jen, mia filino similas al mi tute laŭvizaĝe. Por kio mi bezonas ateston por mia patreco?“

„Nu, tio estas la nova regulo, la devizo: sekura esta sekura.“

Mi kriis pro helpo. Mia edzino aperis, solidarece mishumurigite: „Kie brulas?“

Mia voĉo faris salton: „Diru al la sinjoro notario, ke mi estas la patro de tiu infano, vi estas mia ĉefatestanto!“

„Ne spektaklu antaŭ via filino, mi petas...“

„Rigardu, junulo...“ mi kriis al la notario: „ mi estas la patro – kun aŭ sen EU!“
„Se vi ne tuj finas tiun tonon, mi vokas la policon – kun aŭ sen EU!“ ,moke repikumis la notario.

„Haltu – momenton - tio estas miskompreno“, atakis la plej bona el ĉiuj edzinoj. „Ĉi tie estas la naskiĝdokumento de nia filino.“ Ŝi jam tiom ofte savis mian vivon. Ĉifoje ankaŭ mian honoron. „Nu, kial ne tuj tiel, nu do, jen ni ja klarigis la aferon: vi estas ja eksterlandano,ĉu?“

„Ne nomu min eksterlandanon, mi estas nur homo kaj samtempe la patro de tiu ĉi infano kaj mi estas ĉi tie, ĉar...“

„ Jam en ordo, tion ni enordigos,“ trankviligis min la notario. La situacio ŝajne malakriĝis.

„Bonvolu - vian identigilon!“ Mi transdonis mian identigilon.

„Ve, sur la foto vi estas barbulo" rimarkis la notario.

Mi klarigis tion: „ Jes, estas malnova foto, antaŭ mia edzeco, tiam mi ankoraŭ estis barbaro, nun mi estas honorinda civitano de la EU kaj tute amplena familia patro. Mi razas min regule, ĉu tio estas problemo?“
„Por mi ne, sed por via certifikaĵo, vi unue devas kreskigi la barbon kaj reveni post kelkaj semajnoj. Mi nun ne povas doni al vi ateston. Komprenu, la EU postulas tion.“

Mia kapitulacio atingis sian kulminon. Ĝis la arbo estos kreskinta, mi delonge vojaĝos de koncerto al koncerto. Sen filino Izabela. Ke mia pasporto senvaliĝis, tio dum la vojaĝo ne ludis rolon. Nur miajn koncertojn oni volis nuligi, se mi ne razus mian barbon - pro la foto sur la afiŝoj, kie mi tiom fidinda kaj ŝerculeme ridetas sen barbo. Ne pro la Eŭrpoa Unio. Kapitulacioj de tia speco apartenas pli kaj pli al mia ĉiutaga vivo, por esti sukcesa, kaj tial mi lasis razi mian barbon.

Se oni demandas mian filinon, kiu estas ŝia paĉjo, ŝi respondas tute fiere kaj rapide kiel fulmo: „Mia paĉjo estas eksterlandano sen barbo!“

tradukis Cezar


Klaus Untch


Mein Papa ist Ausländer ohne Bart

Im Zeitalter der Paragrafen für Ordnung und Kontrolle zum Wohle der demokratischen Freiheit über die zivilisierten Bürger, gibt es innerhalb der Europäischen Union , ein Land welches geradezu einen so lieben Menschen wie mich dazu animiert , inmitten den Wirren bürokratischer Pubertätsfasen , die Vaterschaft aufzugeben oder meine zukünftige Kinder anonym zu zeugen. In so einem privilegiertem Land verbringe ich eigentlich geradezu meine glücklichsten Lebensjahre, nicht nur als Musiker sondern vor allem als Familienvater. Die Vorteile meines Jobs ermöglichen gelegentliche Konzertreisen ausserhalb der schützenden Landesgrenzen. Diese Reisen verdanke ich vor allem der Tatsache, dass mein guter Ruf der Aufbruchsreputation des Wahl-Landes in welchem ich lebe, weit vorauseilt. Inzwischen hat sich unsere fünfjährige Tochter Isabelle so gut in das Familienleben integriert, dass sie es bravourös verdient hat, mich auf meinen Reisen zu begleiten. Natürlich darf sie auch ihre Mama mitnehmen, weil sie an der so vorzüglichen Erziehung unserer Tochter mein absolutes Vorbild ist.

Doch nun brauchten wir zunächst einen Reisepass für meine Tochter Isabelle um legal in das Land der neutralen Möglichkeiten das nicht zur Europäischen Union gehört und deshalb nur Schweiz heisst, reisen zu dürfen. Das hatten wir am einem Montag in einer feierlichen Familiensitzung beschlossen. Voller Erwartung betraten wir Dienstags die Passbehörde um 9 Uhr, damit wir die Sache so schnell wie möglich erledigen. Schliesslich wollten wir den Flug nicht verpassen , der erst in ein paar Wochen starten würde. Am Schalter empfingt uns der strenge Blick einer sicherlich korrekten Beamtin: „Sie wünschen ?!“ „Wir möchten einen Reisepass für unsere Tochter beantragen.“ „ Für Reisepässe ist erst ab 12 Uhr geöffnet – bitte kommen sie später.“

Wir kamen eine Stunde später also um 13 Uhr an, als wir verblüfft den Schalter geschlossen vorfanden. An der Luke war ein Hinweis sichtbar,den wir wohl vorher übersehen hatten: „Für Reisepässe – geöffnet bis 13 Uhr“.

Am nächsten Tag erwarteten wir um 12 Uhr hochmotiviert das Begrüssungskommentar der so korrekten Beamtin. Der strenge Blick verriet keinen verheißungsvollen Ton: „Sie müssen erst an die Steuerbehörde und dann an unsere Kommerzbank um die nötigen Gebühren für den Pass zu zahlen. Danach brauchen sie eine Kopie vom Trauschein, sowie vom Ausweis der Eltern – vom Notar bescheinigt. Auf Wiedersehen. Der Nächste bitte!“ Weil eigentlich die beste aller Ehefrauen am Schalter stand und ich hinter ihren Rücken, diskreten Sichtschutz vor den strengen Blicken der Beamtin suchte, war ich wohl doch erst der Nächste.

„ Guten Tag, ich bin der Mann von der Frau vorher, wenn wir es schaffen in 50 Minuten den nötigen Kram zu erledigen, gibt es eventuell die Möglichkeit...?!“
„Verschwenden sie nicht die kostbare Zeit meiner Kunden – der Nächste bitte !“ Als ich schon heldenhaft protestieren wollte, zog mich meine Frau energisch weg von der gefährlichen Front des angespannten Kollisionskurses auf dem ich mich gerade befand.

„Aber so kommen wir nicht weiter“, stammelte ich.

„Vergiss es , komm lass uns erst den Papierkram erledigen“.

Einen Tag später am Donnerstag hatten wir glücklicher Weise den komplizierten Papierkram pünktlich bis 12 Uhr erledigt. Verblüfft fanden wir erneut nur den geschlossenen Schalter. Darüber stand ein Schild: „Donnerstags von 9 – 10 Uhr für Reisepässe geöffnet. Freitag ist frei. Ab Montag 10 Tage Urlaub.“

„Na toll – was nun?“ und ich begann gerade daran fieberhaft einen Ausweg zu suchen um meine glücklichsten Jahre weiter so fort setzen zu können.

„Was nun ?!“ erhallte das Echo von meiner besseren Hälfte. Resigniert schlug ich vor, den Hinweis vom Schild zu befolgen: „Na dann machen wir halt 10 Tage Urlaub!“

Erholt standen wir 10 Tage später am Schalter. Wir wollten pünktlich um 12 Uhr die ersten Kunden sein. Wir waren zwar nicht die ersten aber die Einzigen. Über dem Schalter stand ein neues Schild. „Für Reisepässe : Montag bis Freitag 9 - 17 Uhr , freundlichst geöffnet.“

Wir waren perplex. Aus dem Schalter guckte uns mit total lieben Blick, ein neues nettes Gesicht an. Unsere Perplexität verdoppelte sich.

„Sie wünschen?!“

Ich trat heraus aus dem Schatten meiner Frau. „Einen Reisepass für unsere Tochter“, antworteten wir beide im Chor.

„Sehr schön, sie brauchen zunächst...“

„Wir haben schon alles dabei“, reagierten wir erneut in eingespielter Spontanität. „Sogar unsere Tochter“, ergänzte ich höflichst und setzte fort: „Ihre Kollegin hatte...“

„Papperlappapp, es gibt keine Kollegin“, unterbrach sie und prüfte unseren Papierkram, „sie hat in Spanien einen neuen Job bei einer Erdbeerplantage gefunden. Sie wurde hier gefeuert.“

„Oh, das geht aber schnell mit der EU – Integration“, stellte ich erfreut fest.

„Nicht so voreilig“, unterbrach die nette Beamtin: „wir haben ein EU-Problem: sie sind Ausländer.“

„Ja, ich bin Deutscher, ist das ein Problem?“ „Nicht unbedingt, aber wir brauchen vom Notar eine Beglaubigung,dass sie als ausländischer Vater einverstanden sind.“

„Ja, aber wir sind doch jetzt in der EU.“

„Als sie Vater wurden, waren wir noch nicht EU-Mitglied“.

„Was kann ich denn dafür“.

„Was kann ich denn dafür daß sie Vater als Ausländer ausserhalb der EU wurden.“ Sie guckte immer noch freundlich.

Ich kapitulierte: „OK – wir gehen sofort zum Notar!“

Ein paar Minuten später beim Notar. Ein smarter junger Kerl, perfekt gestylt, sprach mich an: „Sie wünschen!“

„Ich brauche einen Reisepass für mein Kind.“

Geschickt versuchte ich meine Nervosität zu verbergen.

„Oh, tut mir leid,hier sind sie falsch, das Passamt liegt bloss ein paar Minuten von hier entfernt.“

„Ach, Entschuldigung – ich meine – ich komme gerade vom Passamt, ich brauche von ihnen eine Beglaubigung, daß ich als Vater des Kindes...“

„Alles klar, jetzt sind sie hier richtig, haben sie den Vaterschaftstest?“

„Wieso Vaterschaftstest ?!“ Ich war gerade dicht davor auszuflippen.

„Bitte beruhigen sie sich, wir sind nun in der EU und da muss nun alles streng geregelt sein. Die aus Brüssel machen uns enormen Druck.“

„Aber hier ist meine Tochter – einen Moment“, ich rief fast panisch zum Wartegang.

„Isabelle – komm zu Papi!“ Isabelle erschien sowas von artig und total unschuldig bei der ganzen Sache.

„Sehen sie , meine Tochter ähnelt mir auf´s Gesicht geschnitten. Wieso brauche ich den Vaterschatftest?“ „

"Ja das ist die neue Regelung, nach dem Motto: sicher ist sicher.“

Ich schrie um Hilfe.

Meine Frau erschien solidarisch genervt: „Wo brennt es?“

Meine Stimme überschlug : „Sag dem Herrn Notar, dass ich der Vater dieses Kindes bin, du bist Hauptzeugin!“

„Mach doch keinen Zirkus vor deiner Tochter...“

„Sehen sie junger Mann...“ brüllte ich den Notar an: „ ich bin der Vater – mit oder ohne EU!“

„Wenn sie nicht mit diesem Ton aufhören, rufe ich die Polizei – mit oder ohne EU!“ , stichelte der Notar souverän zurück.

„Stop – einen Moment, das ist ein Missverständnis“, griff die beste aller Ehefrauen ein . „Hier ist der Geburtsschein unserer Tochter.“


Sie hat schon so oft mein Leben gerettet. Diesmal auch meine Ehre.

„Na, warum denn nicht gleich so , na also , da haben wir ja die Sache geklärt: sie sind doch Ausländer“.

„Nennen sie mich nicht Ausländer , ich bin nur ein Mensch und gleichzeitig Vater dieses Kindes und ich bin hier weil...“

„ Schon gut, schon gut wir kriegen das hin,“ beruhigte mich der Notar. Die Situation scheint sich zu entschärfen.

„Ihren Ausweis – bitte!“

Ich überreichte meinen Ausweis.

„Oh, auf dem Foto tragen sie Bart,“ bemerkte der Notar.
Ich klärte auf:„ Ja, ist schon lange her, vor meiner Ehe, da war ich noch ein Barbar, jetzt bin ich ein anständiger Bürger der EU und ein ganz liebevoller Familienvater . Ich rasiere mich regelmässig, ist das ein Problem?“

„ Für mich nicht aber für ihre Beglaubigung, sie müssen erst den Bart wachsen lassen und in ein paar Wochen wiederkommen. Ich kann ihnen jetzt keine Beglaubigung erstellen, sie verstehen, die EU verlangt das.“

Meine Kapitulation erlangte ihren Höhepunkt. Bis der Bart wuchs, musste ich schon längst meine Konzertreise antreten. Ohne Tochter Isabelle. Dass mein Ausweis abgelaufen war spielte während der Reise keine Rolle. Bloss meine Konzerte sollten abgesagt werden, es sei denn ich rasiere meinen Bart: Wegen den Fotos auf den Plakaten, wo ich so vertrauenswürdig und ohne Bart verschmitzt lächle – nicht wegen der EU. Kapitulationen dieser Art gehören allmählich zu meinem Alltag um erfolgreich zu sein, und so liess ich meinen Bart rasieren.

Wenn meine Tochter gefragt wird, wer denn ihr Papa sei, dann antwortet sie ganz stolz wie aus der Pistole geschossen: „Mein Papa ist ein Ausländer ohne Bart!“

Rimarko: La teksto de Klaus Dieter Untch, vidu supre, estas ekzemplo por tio, ke la libro estas plu tre aktuala, bonvolu kompari la artikolon al:
ĉapitro 11 de B.Traven: La Mortula Ŝipo. Mi trovis la tekston en ipernity ĉe Klaus Dieter Untch, sed li ne plu estas membro de ipernity.

Bonvolu legi plu ĉi tie:
La Mortula Ŝipo (PDF)
http://www.karapaco.de/u/B.Traven

https://traven-esperanto.blogspot.com/