En la Fundamento ni nur trovas ekzemplojn laŭ la tipo ge + substantivo + pluralo: gepatroj, geedzoj, gefratoj ktp., vd. la artikolon pri ge- en la Berlina Komentario pri la Vortaro Oficiala (BK) malsupre. Ĉu inversigante tiun konstaton ni devas konkludi, ke formoj de ge + adjektiveca radiko + pluralo estas kontraŭfundamentaj?
II. Ĉe Zamenhof
La "Zamenhofa Ekzemplaro" de Rihej Nomura 1989 ne havas artikolon pri ge-. En la artikoloj pri kar-, estim-, bel- aŭ sol- ni ne trovas formojn kiel gekaraj, geestimataj, gebelaj. gesolaj. Tre probable, Zamenhof neniam uzis ge- kun adjektiveca radiko. Tion verŝajnigas ankaŭ lia Lingva Respondo n-ro 6, kiu antaŭsupozas la uzon de ge- nur antaŭ substantivaj radikoj (vd. malsupre).
III. Plena Analiza Gramatiko (PAG)
En PAG, 4-a eld. 1980, ni legas en § 419 je Rim. II:
"Oni povus [? ~us!] uzi ge- ankaŭ ĉe verbaj radikoj. Ekzemple: gevivo (geedzeco); gebanado (kuna banado de viroj kaj virinoj); geedukado (kuna edukado de knaboj kaj knabinoj). Gesolaj (Cseh): pare en soleco. ..."
La lasta ekzemplo, laŭaserte de Cseh, estas eksterserie, sol- estas adjektiva radiko, ne verba. Sed ni nun havas indikon, de kie probable venas formoj kiel gekaraj: El la 1930-aj jaroj de la konata instruisto Andreo Cseh (1895-1979).
IV. Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG)
PMEG 2011 nur iom rande tuŝas la demandon en la subĉapitro "Rilatas al ambaŭ seksoj":
"Malofte GE aperas antaŭ io, kio mem ne povas havi sekson. Tia GE-vorto montras, ke io koncernas ambaŭ seksojn, ofte kun ŝerca nuanco. Tiaj vortoj estas nenormalaj, kaj oni ne uzu ilin tro multe:
- lernejo → gelernejo = lernejo por ambaŭ seksoj
- sola → gesolaj = solaj kiel paro
V. Seppik kaj Göhl
Pli severa estas la gramatiko de Seppik, La tuta Esperanto, 1937, repr. 1971, § 126 (p. 156):
"Ge- kiu kunigas personojn de ambaŭ seksoj, estas uzebla nur kun substantivoj kaj devenigas ĉiam substantivoj, simile al bo-, eks-, -an, -ĉj, -estr, -id, -in, -ar, -er, kaj -ing ... [sekvas ekzemploj kiel gepatroj ktp.]."
Simile la germanlingva gramatiko de Göhl 1932, repr. 1973, § 22 (p.19; mia elgermanigo kaj elstarigo):
"Atentu ... 2. ke la ge-vortoj staras ĉiam en pluralo kaj ke ge- estas metita antaŭ la vira substantivo.
VI. Aliaj opinioj
Kiel probable ĉiuj prilingvaj diskutoj ankaŭ la demando "ĉu ge + adjektiveca radiko?" neniel estas nova. Oni probable trovas ĝin jam en Heroldo de Esperanto el la jaro 1969 (mi nun ne povas kontroli), kp.
- Papp, K. (1969). "Ge". HdE 1969/11 (1474), p. 3. Pri misuzo de tiu sufikso.
- [Nednov, B.] (1969). Aŭtentika opinio pri la uzo de "GE" fare de D-ro L.Zamenhof. HdE 1969/15 (1478), p. 3
VII. Resumo kaj invito al diskuto
Kvankam iom ofte troveblaj nuntempe, formoj kiel "gekaraj" certe estas facile eviteblaj per ekzemple "karaj geamikoj" aŭ "gekaruloj". Nek ili do estas necesaj, nek subtenitaj fare de la Fundamento aŭ de la zamenhofa uzo. Ĉu rekte malĝustaj formoj, kiel asertas Seppik kaj Göhl en la 1930-aj jaroj aŭ ĉu nur malrekomendindaj formoj de malbona stilo? Kiel ajn: Miaopinie: evitu ilin, karaj geamikoj.
------
ge’ - les deux sexes réunis; ex. patr’ père ― ge’patr’o’j les parents (père et mère) | of both sexes; e. g. patr’ father ― ge’patr’o’j parents | beiderlei Geschlechtes; z. B. patr’ Vater ― ge’patr’o’j Eltern; mastr’ Wirth ― ge’mastr’o’j Wirth und Wirthin {de 1901: Wirt und Wirtin} | обоего пола, напр. patr’ отецъ ― ge’patr’o’j родители; mastr’ хозяинъ ― ge’mastr’o’j хозяинъ съ хозяйкой | obojej płci, np. patr’ ojciec ― ge’patr’o’j rodzice; mastr’ gospodarz ― ge’mastr’o’j gospodarstwo (gospodarz i gospodyni). — ge - les deux sexes réunis; ex. patro père ― gepatroj les parents (père et mère) | of both sexes; e. g. patro father ― gepatroj parents | beiderlei Geschlechtes; z. B. patro Vater ― gepatroj Eltern; mastro Wirth ― gemastroj Wirth und Wirthin {de 1901: Wirt und Wirtin} | обоего пола, напр. patro отецъ ― gepatroj родители; mastro хозяинъ ― gemastroj хозяинъ съ хозяйкой | obojej płci, np. patro ojciec ― gepatroj rodzice; mastro gospodarz ― gemastroj gospodarstwo (gospodarz i gospodyni) [FE 36].
● gedoktoroj ― La doktoredzino A. vizitis hodiaŭ la gedoktorojn P. [FE 36.10].
● geedzoj ― Mi gratulis telegrafe la junajn geedzojn [FE 36.4].
● gefianĉoj ― La gefianĉoj staris apud la altaro [FE 36.5].
● gefratoj ― Petro, Anno kaj Elizabeto estas miaj gefratoj [FE 36.2].
● ge’mastr’o’j — Wirth und Wirthin {de 1901: Wirt und Wirtin} | хозяинъ съ хозяйкой | gospodarstwo (gospodarz i gospodyni) [UV ge’] — gemastroj - Wirth und Wirthin {de 1901: Wirt und Wirtin} | хозяинъ съ хозяйкой | gospodarstwo (gospodarz i gospodyni) [FE 36].
● ge’patr’o’j - les parents (père et mère) | parents | Eltern | родители | rodzice [UV ge’]. ― gepatroj - les parents (père et mère) | parents | Eltern | родители | rodzice [FE 36]. — Patro kaj patrino kune estas nomataj gepatroj [FE 36.1]. Johanon, Nikolaon, Erneston, Vilhelmon, Marion, Klaron kaj Sofion iliaj gepatroj nomas Johanĉjo (aŭ Joĉjo), Nikolĉjo (aŭ Nikoĉjo aŭ Nikĉjo aŭ Niĉjo), Erneĉjo (aŭ Erĉjo), Vilhelĉjo (aŭ Vilheĉjo aŭ Vilĉjo aŭ Viĉjo), Manjo (aŭ Marinjo), Klanjo kaj Sonjo (aŭ Sofinjo) [FE 38.12]. Ŝi edziniĝis kun sia kuzo, kvankam ŝiaj gepatroj volis ŝin edzinigi kun alia persono [FE 39.7].
● gesinjoroj ― Gesinjoroj N. hodiaŭ vespere venos al ni [FE 36.3].
[Lingva Respondo 1907]: Pri la prefikso ge-
La prefikso ge rilatas ne sole al du personoj, sed ĝi povas rilati ankaŭ al multaj personoj; ĝi signifas simple “de ambaŭ seksoj”. Mi persone ĝis nun uzadis tiun ĉi prefikson ĉiam nur por esprimi ian ambaŭseksan familian tutaĵon el personoj starantaj en la sama linio de parenceco; tial mi diradis ekzemple “gepatroj”, “gemastroj”, “gefratoj”, “genepoj”, “gekuzoj”, “getajloroj” (en la senco de “tajloro kaj lia edzino”); sed ni neniam esprimis ekzemple per “getajloroj” la tutan familion de tajloro, ĉar la gefiloj de tajloro ne staras en la sama linio de parenceco kun la tajloro, kaj mi ankaŭ evitadis diri “gesinjoroj” pri personoj, kiuj ne apartenas al unu familio (mi nomadis ilin “sinjoroj kaj sinjorinoj”). Tamen mi konfesas, ke mi havis nenian kaŭzon, por uzadi la prefikson ge sole en la dirita maniero. Ĉar en la fundamenta (universala) vortaro de nia lingvo ge signifas simple “de ambaŭ seksoj”, kaj ĉar la uzado de la prefikso en tiu ĉi senco neniam donas malkompreniĝon, tial ni povas tre bone uzi tiun ĉi prefikson en ĉiuj okazoj, kiam ni parolas pri ambaŭ seksoj. Sekve se al personaro, kiu konsistas el ambaŭ seksoj, iu sin turnas kun la vorto “gesinjoroj”, li faras nenian eraron, kaj eble mi mem ankaŭ de nun iafoje uzados la prefikson en tiu ĉi senco. [Respondo 6, La Revuo, 1907, Februaro]
Jen la analizo de Pierre Levy:
"Formale, "gekaraj" estas plurala adjektivo signifanta "rilataj al gekaroj"; "gekaroj" signifas "ambaŭseksa grupo da karoj"; "o" kun radiko indikanta econ, signifas "eco"; "kar'" indikas econ; "karoj" signifas do "karecoj" (nepre ne "karuloj"); fine "gekaraj" formale signifas "rilataj al ambaŭseksa grupo da karecoj". Formale, komprenu tiu, kiu povas. Mi povas kompreni "gekaraj" = "gekaruloj"; en tiu senco ĝi tamen estas barbarismo (= vorto, kiu ne apartenas al la lingvo), kiun mi nepre evitas uzi, krom eventuale ŝerce. "Gekaraj amikoj" estas sensencaĵo.
"Ge'" laŭ la Fundamento signifas "el ambaŭ seksoj kunigitaj". La Fundamento
kaj PIV donas ekzemplojn de prefiksa uzo nur kun substantivoj rilataj al homoj.
"Ge'a" signifas "ambaŭseksa"."
Kaj jen la kontribuo de KaGu:
"Estas klare, ke" ge-" indikas "ambaŭ seksoj". Laŭ mi, nur vivantaj estaĵoj estas ekipitaj per organoj, kiujn difinas al kiu sekso specifa individuo apartenas. Sekve mi pretas aprobi ge-birdoj, ge-bovoj, ge-uloj kaj similaj esprimoj kondiĉe, ke tiaj vortoj estas bezonataj pro mia terksto.
Tamen karaj, malkaraj, riĉaj, malriĉaj kaj similaj ja estas adjektivoj kaj kun tiaj vortoj mi ne emas uzi la prefikson ge-. Mi preferas la esprimon "karaj geamikoj" anstataŭ la iom stranga esprimo "gekaraj".
Por mi la vorto "gekaraj" ŝajnas esti mallogika, kaj tial mi certe evitas uzi la esprimon."
Ŝajnas, ke ĝis nun ĉiuj komentintoj samopinias: "gekaraj" estas evitinda fuŝo. Strange nur, ke John C. Wells, la "Prezidanto de la Akademio de Esperanto", uzis "gesanaj" en revuo Esperanto de UEA de antaŭ kelkaj monatoj. Kia prezidanto, kia revuo? Oni povas nur mire skui la "ge-kapojn" ...
Sign-in to write a comment.