La Cité Guynemer kaj la Cité Pasteur apudas al la flughaveno Tegel, la Cité Foch kaj la Cité Joffre situas ne tre foraj de ĝi. Ĉiuj kvar estis loĝ-komunumoj de la franca okupacia armeo ĝis kiam ĝi forlasis Berlinon en 1994. La domarojn devis konstrui en la 1950-aj jaroj kaj konservi bonstaraj ĝis 1994 la germana ŝtato. La aranĝo de la kvartaloj estas laŭ la gusto de la fremda armeo. La Cité Guynemer situas en la arbaro de Tegel, la loĝejoj estas relative vastaj, kun grandaj ĝardenoj. Ekzistas pli simplaj apartamentoj por la soldatoj kaj ties familioj en trietaĝaj domoj kaj pli luksaj unuopaj aŭ vicaj domoj por la oficiroj.
La ĉefa tasko de la franca garnizono dum la epoko de la Muro kaj de la malvarma milito estis defendi la tiam (kaj ankoraŭ nunan) ĉefan flughavenon en okcidenta Berlino en kazo de atako fare de sovete okupita GDR. La strat-nomoj respegulas tion. En Cité Guynemer ĉiuj stratoj estas nomitaj laŭ francaj flug-pioniroj aŭ famaj francaj milit-pilotoj. La setlejo mem nomiĝas laŭ Georges Guynemer (1894-1917), fama ĉas-aviadisto el la unua mond-milito. La tiea Rue Nungesser et Coli honoras du francajn flug-pionirojn, kiuj mortis en la Atlantiko en 1927, provante senhalte flugi de Parizo al Novjorko. - En la Cité Pasteur la stratoj memorigas pri francaj kuracistoj, la Rue Hyacinthe Vincent ekzemple pri konata bakteriologo.
Post 1994 oni nun simple povas lui domojn kaj apartamentoj en la iamaj Cités. Aparte ŝatata estas la Cité Guynemer, ĉar ĝi situas rande de la "Flughavena Lago". Temas pri iama gruz-fosejo (1953-1978) en la arbaro. La gruzon oni bezonis por konstrui la flughavenon kaj stratojn. Ĉe la norda rando de la arte-farita lago estas strando (kutime nudista, sed kiu nepre volas, ankaŭ povas surmeti ban-kalzonon). La suda rando estas natur-protektejo (vd. la fotojn), kie kovas multaj maloftaj birdoj. Preskaŭ oni povus forgesi, ke oni estas en la urbo, se oni ne vidus la kontrol-turon de la flughaveno super la arbo-pintoj kaj de tempo al tempo aŭdus la bruon de ekflugantaj aviadiloj.
Reen promenante tra la arbaro al la Cité Guynemer oni povas trinki kafon en la eble plej konata berlina boĉio-ludejo kaj aŭdaci etan ludon. Jen ĝia adreso:
Club Bouliste de Berlin
Rue Doret 8
13405 Berlin
De tie ankoraŭ kvin minutoj ĝis la metroo, kiu bezonas ĉ. 25 minutojn ĝis la urbo-centro je Friedrichstraße kaj Unter den Linden.
Karaj geamikoj ...
-
Ĉu estas ĝuste mallongigi "karaj geamikoj" al "gekaraj"? ...
-
22 Sep 2012
Lingvoilo - stila kaj gramatika kontrolilo por tekstoj en Esperanto
-
LanguageTool (LT) estas senkosta programo por kontroli stilon kaj gramatikon de tekstoj en ĉ. 25 l…
-
19 Aug 2012
See all articles...
Keywords
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
All rights reserved
-
1 178 visits
Berlin, Rue Doret 8
Berlina strangaĵo estas, ke 25 metroo-minutojn norde de la centro ekzistas franc-lingvaj stratoj en la germana ĉef-urbo ...
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Sign-in to write a comment.