_______________________________________________________________________
La prefikso „ĉu-“ uzeblas por esprimi dubon aŭ necertecon aŭ eblecon ĉe du kontraŭaĵoj kutime ligitaj per la adverbo „ne“ aŭ la prefikso „mal-“ [La Gazeto Jun. 1998:13:5 (77), p. 6].
_______________________________________________________________________
Gonĉarov donis jenajn ekzemplo-frazojn:
_______________________________________________________________________
Tiu ĉudormo daŭris preskaŭ duonhoron, poste ĝi pasis. Vian ĉupretan viandorostaĵon ni vere devis iom longe maĉi. Mi edziĝos kun ŝi, nur kiam mi konstatos transformiĝon de ŝia ĉuamo en veran amon. La kunvenoj de nia E-klubo devus komenciĝi ĝustatempe malgraŭ ĉuveno de la prezidanto. Mi konscias, ke mian ĉuĝustan opinion pri la prefiksigo de „ĉu“ ankaŭ interlingvistoj devas senĉuigi. [La Gazeto Jun. 1998:13:5 (77), p. 6 – niaj substrekoj]
_______________________________________________________________________
Instrucele ni imagu, ke la Akademio estus petita oficialigi tiun proponon, t.e. aldoni la prefiksan uzon de ĉu al la Fundamento kaj per tio doni al ĝi la statuson de "eterne ĝusta" Esperanto. Se vi legis la du antaŭajn blogerojn pri la Fundamenta principo de efektiva neceseco, vi - espereble - spontanee kaj tuj pensas: "A 9 !?" kaj eble ankaŭ "A 8 !?". Jen mia propono por respondo de AdE:
______________________________________________________________________
Propono por respondo de AdE
Estimata,
vi proponas, ke la Akademio (AdE) oficialigu la prefiksan uzadon de la Fundamenta vorto ĉu.
Ekzemplo por prefiksa uzo de ĉu ne ekzistas en la Fundamento de Esperanto (FdE) laŭ la aktuala stato de 2007. Nek AdE, nek la iama Lingva Komitato (LK, 1905-1948) iam okupiĝis pri la demando.
Oficialigo signifas, ke nova vorto aŭ regulo estas aldonita al la Fundamento de Esperanto. Per la publikigo de l'oficialigo, nova vorto aŭ regulo fariĝas "eterne ĝusta" Esperanto kaj eĉ AdE neniam plu povos nuligi sian decidon (vd. alineon 10 de la Antaŭparolo: [AdE] povas "pligrandigi (neniam ŝanĝi! [kaj do eĉ malpli nuligi]) la ĝisnunan fundamenton per oficialigo de novaj vortoj aŭ reguloj" [A 10.4]).
Pro tio FdE preskribas altan hurdon por enkonduko de novaĵoj en A 9. Nome devas temi pri "perfektigado de la lingvo", por kiu ekzistas "efektiva neceseco". Laŭ la klarigoj de la lingvo-iniciinto L.L. Zamenhof, novaĵo devas plenumi jenajn tri kondiĉojn, por esti aldonita al FdE:
- novaĵo devas esti klare pli bona ol ekzistanta formo aŭ regulo, alie ne temas pri "perfektigado"; "egale bona" ne sufiĉas;
- novaĵo devas esti klare grava por la lingva praktiko de la lingvo-komunumo, do ne nur por iuj teoriaj konsideroj aŭ personaj preferoj ("privataj kapricoj") aŭ koncernanta nur iun randan aspekton;
- devas jam ekzisti komuna interkonsento, ke la kondiĉoj „pli bona“ kaj „grava por la praktiko“ estas plenumitaj.
AdE aplikas tiujn kriteriojn.
Laŭ la opinio de AdE via propono ne plenumas ilin.
1. Jam estas dube, ĉu prefiksa uzo de ĉu estas klare pli bona ol la solvoj, kiuj ekzistas en Fundamenta kaj klasika Esperanto, kiel uzas ĝin niaj "plej bonaj kaj plej talentaj verkistoj" (Bulonja Deklaracio, BD 3.3). Facile eblas esprimi viajn ekzemplo-frazojn per la tradiciaj lingvaj rimedoj, ekzemple:
"Tiu neklara dormo daŭris preskaŭ duonhoron, poste ĝi pasis. Vian dube pretan viandorostaĵon ni vere devis iom longe maĉi. Mi edziĝos kun ŝi, nur kiam mi konstatos transformiĝon de de ŝia necerta / duba / malklara amo en veran amon. La kunvenoj de nia E-klubo devus komenciĝi ĝustatempe, kvankam la veno de la prezidanto estas necerta. Mi konscias, ke mian diskuteblan / diskutindan opinion pri la prefiksigo de „ĉu“ ankaŭ interlingvistoj devas sendubigi."
2. Prefiksa uzo de ĉu ankaŭ ne estas klare grava por la lingva praktiko. Ĝi ne forigas iun urĝan mankon aŭ mison. Kiel ĵus montrite, Fundamenta kaj klasika Esperanto simple uzas aliajn rimedojn por esprimi tiun ideon, kiu laŭ via propono estu esprimita per prefiksa uzo de ĉu.
3. Iun jam ekzistantan komunan interkonsenton, ke prefiksa uzo de ĉu (jam) estas rigardata kiel "ĝusta" Esperanto, vi nek asertas, nek probabligas per citaĵoj el la literaturo. Ĝin ankaŭ AdE ne povis konstati. Neniu inter la gvidaj gramatikoj aŭ vortaroj rekomendas ĝin. Ĝi ĝis nun estas eksperimente uzata nur en kelkaj malmultaj literaturaĵoj.
Resume la de vi proponita novaĵo laŭ la konvinko de AdE ne plenumas la kondiĉojn de "perfektigado", por kiu ekzistas efektiva neceseco en la senco de A 9.
En tia okazo AdE laŭ la Fundamento ne rajtas aldoni ĝin per oficialigo al la komuna interkonsento de la esperantistoj pri ĝusta Esperanto, kiun dokumentas la Fundamento.
Ĉar oficialigo jam pro neplenumo de la kondiĉoj de A 9 ne eblas, ne necesas esplori, ĉu la proponita novaĵo eble krome ne plenumas la kondiĉojn por formoj novaj (A 8) aŭ novaj vortoj (A 7).
Rezulte AdE nuntempe ne intencas oficialigi la prefiksan uzon de ĉu. Se en la estonteco ekestos ĝenerala konvinkiĝo de la esperantistoj, ke la proponita uzo tamen estas efektive necesa, ĉi tiu decido estas reviziebla.
Nur suplemente kaj informcele ni atentigas vin pri Lingva Respondo de Zamenhof el la jaro 1907 (LR 122), kiu koncernas similan demandon pri la uzo de ĉu. Zamenhof rekomendas "uzadi la vorton “ĉu” ..., kiom eble, nur en senco demanda". Esceptokaze, "ni povas ĝin uzi ankaŭ en la senco de necerteco, aŭ de dubo, aŭ en aliaj similaj sencoj, kiam ni ne havas pli bonan vorton", sed li "neniam konsilus uzi ĝin tute senbezone". Kiel montrite, tia bezono por prefiksa uzo de ĉu ne ekzistas.
Sendepende de la demando de oficialigo, AdE rekomendas sekvi tiun konsilon de Zamenhof. Ĝi estas utila por fortigi la unuecon de Esperanto, kiu estas la plej supera principo de la Fundamento (vd. A 3.6, A 1.1).
Tiu decido estos / ne estos publikigita en la oficiala kolekto de Akademiaj decidoj.
Kun sinceraj salutoj
[subskribo]
______________________________________________________________________
www.ipernity.com/blog/bernardo/1950156
Sign-in to write a comment.