I.
La unua paŝo ĉiam estas la legado de la originala teksto (miaj substrekoj):
_______________________________________________________________________
[9] Mi montris en principo, kiamaniere la severa netuŝebleco de la « Fundamento » gardos ĉiam la unuecon de nia lingvo, ne malhelpante tamen al la lingvo ne sole riĉiĝadi, sed eĉ konstante perfektiĝadi [A 9.1]. Sed en la praktiko ni (pro kaŭzoj jam multajn fojojn priparolitaj) devas kompreneble esti tre singardaj kun ĉia « perfektigado » de la lingvo [A 9.2]: a) ni devas tion ĉi fari ne facilanime, sed nur en okazoj de efektiva neceseco [A 9.3]; b) fari tion ĉi (post matura prijuĝado) povas ne apartaj personoj, sed nur ia centra institucio, kiu havos nedisputeblan aŭtoritatecon por la tuta esperantistaro [A 9.4].
_______________________________________________________________________
Trifoje (!) la mallonga teksto avertas, ke "ni" "perfektigu" Esperanton ne senpripense. Do "perfektigado" ja estas serioza kaj grava afero, por kiu devas ekzisti bonaj argumentoj.
La defio estas la antagonismo inter unueco (plej facile atingebla, se ĉio restas kiel ĝi estas) kaj la ebleco tamen ja reagi al novaj bezonoj per ŝanĝoj de la ĝisnunaj reguloj: Principe ni nenion ŝanĝu, sed escepte ni tamen ja rajtas ŝanĝi.
La decida demando estas do: Kia okazo estas tia, ke ĝi escepte permesas ŝanĝon? - Tiun demandon respondas (ĉefe) la formulo de "efektiva neceseco" en A 9.3 (kaj simile en kelkaj pliaj lokoj de A).
La formulo tamen estas relative abstrakta kaj ne senpere komprenebla el la nura vortosenco. Tial Z klarigis ĝin en cirkulero al la Lingva Komitato (LK) en 1906 kaj en tuta aro de Lingvaj Respondoj. Tie li parafrazas ĝin – i.a. – per „neniam konsilus uzi [iun vorton] tute senbezone“, „tre grava bezono“, „ekzistas absolute nenia neceseco“, „ekzistas nenia grava kaŭzo“ k.s.
Mi donas tie ĉi nur la esencon de la Zamenhofa kompreno:
- novaĵo devas esti klare pli bona ol la ekzistanta formo aŭ regulo, alie ne temas pri "perfektigado"; "egale bona" ne sufiĉas;
- novaĵo devas esti klare grava por la lingva praktiko de la lingvo-komunumo, do ne nur por iuj teoriaj konsideroj aŭ personaj preferoj ("privataj kapricoj") aŭ koncernanta nur iun randan aspekton;
- devas jam ekzisti komuna interkonsento, ke la kondiĉoj „pli bona“ kaj „grava por la praktiko“ estas plenumitaj.
Nur se tiuj tri kondiĉoj estas plenumitaj, (nur) la Akademio rajtas aldoni la novan vorton aŭ regulon al la Fundamento, kiu esprimas la "komunan interkonsenton" pri ĝusta Esperanto.
II.
Ekzemplo: Ni apliku tion al la moda diskuto pri "na". Ĝi anstataŭigu la n-markilon, se la objekto estas propra nomo sen o-markilo, ekz. "li legas na Dostojevski", ŝi konsultas na esperanto-akademio.wikispaces.com/eniro" k.t.p. Ĉu ekzistas "efektiva neceseco" en la senco de A 9 por uzado de "na" en tiuj okazoj?
La Fundamento mem proponas du solvojn:
- uzo de "je" (kp. R 14.5, FE 29);
- rezigno pri indikilo por la objekto, la senco estas konkludebla el la vortordo: "Anstataŭ „la” oni povas ankaŭ diri „l’” [FE 27.4]
Z krome rekomendis uzon de
- "anonco-vorto", al kiu eblas aldoni la n-markilon: li legas libron de Dostojevski, ŝi konsultas la retejon esperanto-akademio.wikispaces.com/eniro, anstataŭ "la" oni povas ankaŭ uzi la formon "l'" k.t.p.
La batalantoj por na devas elmontri, pruvi, kial na estas pli bona ol iu el tiuj tri tradiciaj kaj ĝenerale akceptitaj solvoj. Kio estas la "plusvaloro" de na por la praktika uzado de Esperanto? Kiun "brulantan", gravan kaj urĝan mison ĝia oficialigo forigus?
Kaj laste: Ĉu jam ekzistas komuna interkonsento, ke la ĵus menciitaj kondiĉoj estas plenumitaj?
Vi vidas: La hurdo de A 9 estas tre alta, kaj estas tre malfacile por nova vorto aŭ regulo transsalti ĝin. A 9 estas tre fajna filtrilo, kiu rehaltas eble 98 elcentojn (aŭ eĉ pli) da reform-proponoj. Bedaŭrinda fakto por reformemuloj, bonŝanca por vivanta Esperanto.
Pri na la rezulto de la testo de "efektiva neceseco" estas evidenta:
Nek la porparolantoj de na montris, ke ĝi estas "pli bona" ol la ekzistantaj solvoj, nek ke ĝi estas "grava" por la lingva praktiko, nek ke ekzistas "komuna interkonsento" pri la neceseco de na.
Konsekvenco: Eĉ AdE ne rajtus oficialigi ĝin nuntempe.
___________________________________________________________________
Testdemandojn pri la principo de "efektiva neceseco" vd. en la apuda blogero.
Sign-in to write a comment.