En 1952 kaj 1953 Vanselow eldonis po tri kajeretojn kun siaj poemoj, laŭ enkonduka noto grandaparte aperinta antaŭe jam en la periodaĵo Heroldo de Esperanto. Oni povis aboni la kajerojn laŭjare. Temas ĉefe pri esperantaj tekstoj por konataj popolaj kantoj kaj operetoj, kiujn oni povas kanti, pri am-poemoj kaj amuzaj tekstoj inspiritaj de la humuristo Wilhelm Busch (la aŭtoro de Maks kaj Morits), sed ankaŭ pri "movadaj" tekstoj kiel alvoko viziti la Universalan Kongreson kaj varbi por Esperanto ("Esperanto ne nur frandu, sed ĝin ankaŭ propagandu ..."). Jen kiel li esprimas sian opinion pri lingva diskuto (poemo 190, p. 148):

Lingva demando

Ankaŭ homo estas besto,

Tamen ĉiam sen protesto

Ni parolas "homo - li",

Sed samtempe "besto - ĝi",



Kial diferenc' ĉi tiu?

Homo eble, se ni provas,

Same kiel besto iu

Ankaŭ ino esti povas.



En "Heroldo" tiu ĉi poemo

Kaŭzis diskutadon pri la temo,

Ĉu ni ne parolu "homo - ĝi",

Kelkaj neis, kelkaj jesis,

Sen decido la diskutoj ĉesis.



Ne disputu ni sen limo,

Eble ni konsentu tie ĉi,

Ke laŭ plaĉo kaj kutimo

Restu ni ĉe "homo - li".



Apenaŭ mirige, ke ankaŭ sian "eldonan planon" Karl metis en rimoj (n-ro 165):

Eldona plano

Helpu ke plu sukcesu nia faro

Laŭ la intenco, ke en ĉiu jaro

Aperu unu tri-kajer-serio

De nia elektita poezio. [ktp.]

La tiu-epokaj esperantistoj kaj recenzintoj tre ŝatis tiajn poemojn. La esperanta programo de Radio Roma disaŭdigis kelkajn kaj raportis: "La melodieco kaj facil-komprenebleco ravis la aŭskultintajn esperantistojn".

Simile rime Vanselow ankaŭ skribis sian Esperanto-lernolibron por germanoj de 1948. Jen kiel li klarigas, ke post ĝis kaj al ne sekvas akuzativo, sed nominativo (p. 47):

Aber hinter ĝis und hinter al

braucht man immer nur den ersten Fall,

denn sie zeigen ohne Doppelsinn

durch sich selber auf die Richtung hin.

Mirinde, ke tia libro povis aperi, presita sur malbona, postmilita papero, en detruita kaj ruina Berlino en Majo 1948. Monaton poste en Junio 1948 komenciĝis la blokado de la urbo dividita en kvar okupaciaj sektoroj. Vanselow vivis, kiel indikita en la poem-libretoj, en la "Amerika sektoro". La eldonejo Axel Juncker devis (germane) noti en la lernolibro "licencita de la inform-kontrolo de la Usona Militaria Registaro". Ankaŭ la situacion de manko de karbo kaj malvarmo, de perdo de lia hejma urbo Schönlanke en orienta Germanio, post perforta forpelo de la germanoj intertempe anektita de Pollando, kelkaj (malmultaj) rimaĵoj traktas. Plej multaj tamen estas leĝeraj, sun- kaj amo-plenaj, facile rekoneblaj kaj atribueblaj al la pri-ĉio-rimanta "verda trobadoro" Karl Vanselow.