Tom Nylund's articles with the keyword: Holokaŭsto

  • Spektinda kaj spektenda filmo pri antisemitismo (anglalingva)

    - 12 Jan 2012
    Vere spektinda kaj spektenda anglalingva filmo pri antisemitismo: Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe: miajpripensadoj.wordpress.com , Esperanto.com kaj Ipernity. Listo de ĉiuj artikoloj .

  • Letero al amikoj de la palestinanoj

    - 07 Dec 2010
    Tiu ĉi artikolo estas skribita el norvega vidpunkto, sed malgraŭ tio la artikolo tute bone legeblas de ĉiuj. Kara amiko de la palestinanoj! Ni dum longa tempo sekvis la evoluon en la najbaraĵo de viaj amikoj kaj tial permesas al ni doni al vi kelkajn observojn kiujn ni faris koncerne ilian situacion. La palestinanoj bonŝance ne statas tiel malbone kiel certaj volas aserti. Ni ofte ekhavas la impreson ke viaj amikoj loĝas en la plej malbona najbaraĵo en la mondo. Estas evi…

  • Ĉu Israelo kaj la judoj faris/faras malbonaĵojn al la palestinanoj?

    - 30 Nov 2010
    En tiu ĉi artikolo ni informiĝas pri ĉu Israelo kaj la judoj faris/faras malbonaĵojn al la palestinanoj. Ni malkaŝas la malveraĵojn dissematajn de la arabaj estroj kaj la maldekstro. Malamo Tutcerte estas tiel ke la plejpartego de la homoj sur nia planedo volas vivi en paco kaj trankvilo. Oni volas vivi tute ordinaran vivon: oni volas ĝui la vivon, studi, labori kaj fondi familion. Konfliktoj kaj militoj estas finfine kaŭzataj de rilative eta grupo da homoj. Sekve ĉiuj devas suferi…

  • Kritikado de Israelo kaj kontraŭjudismo

    - 01 Sep 2010
    Tradukita el la sveda: Israelkritik och antisemitism . La artikolo aludas al la sveda debato pri la Mezoriento, sed tio ne estas problemo ĉar la informoj aplikeblas tutmonde. En la sveda debato pri la Mezoriento iuj debatantoj estas foje akuzitaj esti kontraŭjudistoj. Multaj porpalestinaj debatantoj diras male ke porisraelaj aŭ judaj debatantoj utiligas la nocion kontraŭjudismo kiel batalilon por subfosi efektivajn argumentojn. Sveda Israelinformejo kompreneble opinias ke oni rajtas krit…

  • Judoj kun ses brakoj

    - 20 Aug 2010
    Parolo de la hispana ĵurnalistino, skribistino kaj eksa politikistino Pilar Rahola. Kunveno en Barcelono kun cento da advokatoj kaj juĝistoj antaŭ unu monato. Ili kunvenis por aŭskulti miajn opiniojn pri la mezorienta konflikto. Ili scias ke mi estas hereza ŝipo en la ŝiprompiĝo de “soleca pensado” koncerne Israelon, kiu regas en mia lando. Ili volas aŭskulti min, ĉar ili demandas al si, se Pilar estas serioza ĵurnalistino, kial ŝi riskas perdi sian fidindecon defendante la fiulojn,…

  • Mi ne povas silenti

    - 15 Aug 2010
    Troviĝas popolo kiu estis mistraktata kaj persekutata pli ol ĉiuj aliaj popoloj. Troviĝas ankaŭ lando kiu estas mistraktata, minacata, malamata kaj pridubata pli ol ĉiuj aliaj landoj. Mi parolas pri la judoj kaj ilia lando Israelo. Kiam Israelo defendas sin la tuta mondo reagas. Stratoj kaj urboplacoj pleniĝas de homoj kiuj manifestacias kontraŭ Israelo. Krome la monda amaskomunikilaro raportas detale pri la defendaj agoj de Israelo – plejofte en kritika kaj priduba etoso. La Konsilio de…

  • Difino de kontraŭjudismo

    - 10 Aug 2010
    Tiu ĉi dokumento estas traduko de la dokumento “ Working Definition of Antisemitism (Difino de kontraŭjudismo) ” publikigita de Eŭropa Forumo de Kontraŭjudismo. La celo de tiu ĉi dokumento estas doni praktikan gvidadon por rekoni incidentojn, kolekti datumojn, subteni la laboron kaj la observadon de la leĝodonado koncerne kontraŭjudismon. La praktika difino: “Kontraŭjudismo estas certa percepto pri judoj, kiu povas esti esprimita kiel malamo kontraŭ judoj. Retorikaj kaj fizikaj e…