Reto's articles with the keyword: kulturo

  • okaze Ĥajam tago

    - 17 May 2016
    Omar Kajjam
    Hodiaŭ estas Ĥajam -tago kaj jen roabjo kiun mi voĉlegis : Ĥajam se vin l' ebrio de l' vino vestas ĝoju Se tulipvanga juno ĉe vi siestas ĝoju Ne afliktiĝu ke vi nenio estos morgaŭ Supozu vin senesta kaj ĉar vi estas ĝoju خیام اگر زباده مستی خوش باشد گر با صنمی دمی نشستی خوش باش پایان همه عمر جهان نیستی است پندار که نیستی چو هستی خوش باش

  • mia ombro ...

    - 25 Jul 2012
    Sadegh Hedayat
    ‌Mi nur povas paroli kun mia ombro, ĝi devigas min paroli, nur ĝi povas rekoni min, certe ĝi komprenas ... Mi volas ĉerpon, ne, amaran vinon de mia vivo gut-gute en la seka gorĝo de mia ombro verŝu kaj diru al ĝi: "Tio estas mia vivo!" Sadeg Hedajat (Irana verkisto/ la komenco de la romano “ La Blinda Gufo ”)

  • vivkontrasto de irana ino

    - 23 Oct 2011
    N. Abbassi -fotografistino- Iranano/Usonano per siaj verkoj bone bildigas la vivkontraston, konflikton kaj kunvivadon de du malsamaj kulturoj. Ŝiaj fotoj plaĉis al mi.. Por vidi pliajn fotojn bv vidi jenan paĝon : menciindas ke en ĉiuj fotoj aperas ŝi mem. Fonto: www.nazeeabbassi.com/blog/2011/04/self-study

  • sizdah be-dar!

    - 05 Apr 2011
    Sizdah be-dar (ankaŭ ofte skribita kiel "13 Bedar") (Perse: سيزده بدر ) estas la nomo de lasta ceremonio de Novruz-festo en Irana Kulturo (ofte je la 2-a de aprilo). Sizdah estas la Persa termino por dek tri. Lasante la hejmon je la Dektria Tago de Farvardin (la unua monato de Irana kalendaro), kaj ĝoje pasigi la tagon sub ĉiele estas nacia tradicio ekde la pratempo en Irano. Sizdah Bedar (Forigo la Dek trian) estas eble konsider kiel tradicio ĉar iuj kredas ke la dek trio estas malb…

  • kulpo kaj kialo

    - 01 Nov 2010
    Iu estis batanta sian edzinon. La najbaroj ariĝis kaj demandis lin kial vi batas ŝin? kio estas ŝia kulpo? La viro respondis: Se mi scius kion ŝi kulpis, nepre mi mortigus ŝin.

  • Plenigu la glason ...

    - 03 Oct 2010
    de Ferejdun Moŝiri ( Fereydoon Moshiri ) Plenigu la glason, Ĉar tiu ĉi fajr-akvo, Longteme mian malbonfarton ne efikas! Tiuj ĉi glasoj kiuj sinsekve malpleniĝas, Fajr-maro estas kiun mi verŝas al mia plezuro, Kirlakvo rabas min sed la akvo ne portas min! Kun ribelema magia ĉevalo de l’ vin Ĝis senfina imagmondo mi iris Ĝis plenstela dezerto de varmaj pensoj, Ĝis ne nekonata limo…

  • Afgana alfabeto

    - 05 Sep 2010
    Sen ajna dubo Mohsen Maĥmalbaf estas elstara artisto. Li estas fenomeno dependa al si mem. Pasint-nokte la persa BBC + elsendis la filmon " Afgana Alfabeto " de Mohsen Maĥmalbaf kiun mi antaŭe ne estis spektinta. La filmo estas elstara, brila, plendolora kaj ĉagrene vekiga. La reĝisoro mem tiel priskribas: " La talibanoj ne estis politikaj reĝimoj en Afganio sed ili restas kulturo. Bombado povas ruinigi politikajn reĝimojn sed ĝi ne povas ŝanĝi kulturon. Vi ne povas liberigi…

  • sugestoj por kiel foti infanojn en Irano

    - 28 Aug 2010
    Infana muzik-grupo, por eldoni sian broŝuron kaj akiri permesilon eldoni ĝin (en irano ĉiuj presaĵoj devas havi permesilon) faris komunan fotadon. la unua foto estas tiu kiun la grup-respondeculoj mem faris laŭ siaj preferoj. Sed la foto estis rifuzita de la ŝtatanoj ĉar: " la knabinoj estis sen kaptukoj, sen islama hiĝabo" . Oni faris la 2-an foton laŭ la deziro de la ŝtatuloj. Sed la 2-a foto ankaŭ estis re-rifuzita, ĉar: "la manoj de la knabinoj ne estas kovritaj kaj ili aper…

  • De viaj onkloj

    - 03 Aug 2010
    Ahmad Ŝamlu (Ahmad Shamlu) 1925-2000 Nek pro suno, nek pro epopeo Ne pro ombro de sia malgranda tegmento Pro kanto Pli malgrando ol viaj manoj Nek pro ĝangaloj, nek pro maro Pro branĉo Pro guto Pli klara ol viaj okuloj Nek pro muroj, pro kabano Nek pro ĉiuj homoj, eble pro bebeto de sia malamiko Nek pro mond…

  • io ne bone funkcias

    - 17 Nov 2007
    Dum iu internacia kunveno la geamikoj petis min se mi havas fotojn montri al ili pri la ordinara vivstilo en irano. En mia portebla komputilo mi havis kelkajn fotojn de mia propra familio, do mi montris ilin al la geamikoj. Iu amikino spektante la fotojn mallaŭte diris al mi "ho, eĉ vi sidas sur foteloj kaj seĝoj"(!)... Mi miris kial ŝi supozas pri m(n)ia stato en Irano. Mi poste malkovris ke ŝi atendis vidi iun dezertstilan vivaĵon de mi(!?) ĉar ŝia supozo pri mia lando estis io egala al mal…

  • Omar Ĥajam ...

    - 28 Apr 2010
    Antaŭ kelkaj tagoj iu E-lernanto fonis min kaj petis unu de mi elektitan robaion de Omar Ĥajjam en Esperanto por iu internacia ekzpozicio multlingva. Mi foliumis la poemaron kaj al mi plaĉis jena poemo. Eble ĝi plaĉus al vi ankaŭ :) یک چند به کودکی به استاد شدیم یک چند به استادی خود شاد شدیم پایان سخن شنو که ما را چه رسید از خاک برآمدیم و بر باد شدیم Ĉe majstr` iam ni lernis pri ĉia sci-havendo Poste ni mem ple…

  • jen Novruzo, jen printempo, jen nova jaro ...

    - 19 Mar 2010
    1. UN rekonis Novruz-on (21-a de marto) kiel "la internacia festo". La novaĵo estas ĝojiga. Vere Novruzo estas unu el la plej logikaj "naturaj festoj". 2. La jaro finiĝas kaj post horoj (laŭ nia kalendaro) komenciĝos nova jaro. Jaro kiu pasis estas ne forgesebla kaj je la memoro de nia socio restos historia. Multaj (mal)bonaj aferoj okazis ... ploroj, sangoj, ĉagrenoj, solidarecoj, turmentoj, arestoj, krimoj, atencoj, manifestacioj, protestoj kaj ... 3. La jaro 1388 laŭ estis "jaro de junu…

  • Vi mankas SOHRAB ...

    - 17 Mar 2010
    Alproksimiĝas Novruzo , la suba simpla kaj kortuŝa teskto spegulas mian koran senton: Sir (ajlo) ekzistas Serke (vinagro) ekzistas Sib (pomo) ekzistas Sananu -on ( manĝaĵo el suko de tritiko kaj faruno ) ŝi mem kuiris Somak o kaj Senĝed o (alizo) kaj Sabze -on (verdaĵo) mi vidas SED Ĉi jare vi mankas Unu soo mankas Ekde ĉi jaro Ĝis ĉiam Via patrina festtablo Sohrab -on mankas ... Esprantigita el: http://zehneashofte.blogspo…

  • la potenco de la scio

    - 18 Feb 2010
    Laŭ la informoj + nun irano estas unu el la plej grandaj prizonoj de la ĵurnalistoj en la mondo. Pli ol 60 ĵurnalistoj nun estas en la prizono. La historio de ĵurnalismo en irano, estas plendolora, sopira kaj plenploriga rakonto. Ekde la apero de la gazetaro en irano, ĉiam la ĵurnalistoj estis la plej unuaj viktimoj dum la sociaj kaj politikaj krizoj ... Priserĉante miajn disajn notetojn mi retrovis jenan foton de la satira gazeto "Molla Nasraddin" - kiu aperis ekde 1906 ĝis 1931- en…

  • sciencfikse ...

    - 28 Jan 2010
    kion pensos iu marsano vidante jenan foton? Foto de: https://www.ipernity.com/doc/130900/6979914 PS: al neniu komento tiu ĉi rilate mi respondos !

  • ideologia (aŭ probable seksologia!) leciono pri "ŝildologio"

    - 21 Jan 2010
    Antaŭ nelonge aperis recenzo pri la ŝildo de iu ĵurnalo en irano kiu povas esti bona ekzemplo kiel fluas la aferoj en tiu lando kaj kiuj kiel pensas kaj argumentas. La historio: Ĵurnalo " Tehran-e Emrooz " (Hodiaŭa Tehrano)estas tagĵuranlo fidela al la registaro kaj "subkonkurenca" kun la nuna prezidento. Tio signifas ke esence la ĵurnalo apartenas al la reganta konservativa medio. La rivala ĵurnalo - kiu apartenas al la plej radikala konservativa medio- " Parto-e Soĥan " (Radio de l Parolo) p…

  • Plezuran jaldaon! kaj pelzuran kristnaskon!

    - 21 Dec 2009
    Yalda ( Jalda ) estas la plej longa nokto en la norda hemisfero kiu okazas ĝuste je la 21-a de decembro (ĉi nokte!). De pratempo irananoj celebris ĝin kaj daŭre oni celebras ĝin. Jalda estas ne disigebla parto de irana kulturo kiu ligas irananojn kun unu la aliaj. La familianoj kunvenas, kunmanĝas kaj kun kune babiladas. La plenaĝuloj alparolas la publikon kaj oni pasigas ĝuplenan horojn por pasigi la plej longan nokton de la jaro kune ... Oni deklamas poemojn de la plej ŝataj poetoj kaj rako…

  • Geografia altrudo ...

    - 18 Jan 2009
    Al mi tre plaĉas jena kanto de irana artisto " Mohsen Namĝu " جبر جغرافیایی geografia altrudo یک روز از خواب پا می‌شی می‌بینی رفتی به باد Iu tage vekiĝinte vi rimarkos ja vi estas forventumita هیچ کس دور و برت نیست همه رو بردی ز یاد Neniu ĉirkaŭas vin kaj ĉiun vi jam forgesis چند تا موی دیگه‌ت سفید شد ای مرد بی‌اساس Kelkaj pluaj viaj haroj jam blankiĝis, ho! sen baza viro جشن تولد تو باز مجلس عزاس Via naskiĝtago jam estas via funebro بریدی از ا…

19 articles in total