Ĝuste tiam de sub la tablo eliris blanka formo : grasa katino kun dika felo zorge brosita, bone nutrita, kiu iris grati per sia kruro la suban parton de la vendejpordo.
Laure malfermis ĝin.
Per unu salto, la katino jam estis en la vendejo rigardanta al la strato, kaj, saltinte sur la latispordeton, kiu fermis la butikon, ĝi malaperis eksteren.

"Fidèle tre baldaŭ alvenos", diris Elise. "Baptiste foriris serĉi lin."

Ĉar tiel estis la nomo de la katino. Iun tagon, Fidèle alportis ĝin ankoraŭ malgrandan en sia poŝo. Ĝi estis donaceto de iu Baptiste, amiko de la maljunulo.

Iu "Baptiste" en Roubaix estas ulo iom stulta kaj senmalica.
Nu, malicon la katino tute ne montris : dekfoje en la tago, oni piedpremis ĝiajn krurojn aŭ voston; ĝi fuĝis je la vido de musoj... Pro tiu mensa simpleco, kaj same pro la memoro de la donacinto, oni nomis ĝin Baptiste.
Iun matenon, fakte, la supozata virkato naskis tri etajn katidojn. Oni eraris pri ĝia sekso. Sed la donitan nomon ĝi konservis...

Frandema, timema, ŝtelema kaj pigra, la kato Baptiste kompensis siajn mankojn per la amo, kiun ĝi donis al siaj maljunaj mastroj. Precipe al Fidèle ĝi montris mirindan amikecon. Ĝi sciis la momenton de lia reveno kaj iris atendi lin sur la vojo. Kiam la maljuna Elise vidis ĝin foriri, ŝi certis, ke Fidèle troviĝas proksime.

Fakte, du minutojn post la foriro de Baptiste, aŭdiĝis la sonorileto de la vendejo.
Kaj Fidèle eniris, portante la beston sur la ŝultro.
Li estis malgrandstatura oldulo, seka, malgrasa, kun kavaj vangoj, elstaraj okuloj kaj hoka nazo. Pro la falantaj lipharoj, lia vizaĝo aspektis kelta.
Li havis viglajn gestojn kaj nervan sintenon malgraŭ sia aĝo.

Li tuj sidiĝis ĉe la tablo antaŭ monteto da ŝmirpanoj kaj la taso da nigra kafo, kiujn Elise jam surtabligis.

"Nu, Laure", li tiam demandis dum li manĝis. "Ĉu ankaŭ vi ĉeestos la sindikatan kunvenon ĉi-vespere?"
"Jes", respondis Laure.
"Kaj kion vi elektos? Ĉu pro aŭ kontraŭ?"
"Mi ankoraŭ ne scias. Striko ne multe plaĉus al mi, malgraŭ ĉio..."
"Ne", aprobis Fidèle. "Jen malfacilaĵoj por ĉiuj..."
"Aliflanke, kvin pro cent estas multe en unu semajna salajro. Ili povus tamen iom kreskigi niajn salajrojn, tiuj estroj, por ke ni kompensu tion... Oni vidos; oni faros kiel ĉiuj, jen ĉio!"
"Jes", diris Fidèle. "Oni povas nenion ajn fari. Tamen, la striko..."

Li pripensadis dum momento, kaj kolektis per sia mano la panerojn de sur la tablo kaj, relevante la kapon, li ĵetis ilin en sian buŝon.
Poste li proksimigis sian seĝon de la fajro; li elpoŝigis sian pipon; li ŝtopis kaj ekbruligis ĝin.
Ĉe la alia flanko de la stovo, Elise trikis grizajn pugnogantojn, kun la okulvitroj mallevitaj sur ŝia maldika nazo kaj la longaj trikiloj el ŝtalo sub la brakoj.

"Jes", daŭrigis Fidèle. "Por ni, ĉio tio similas al terpoto kontraŭ ferpoto. Oni antaŭscias, kiu el ili rompiĝos."
"Se oni ĉiam dirus tion ...", rimarkis Laure.
"Tio estas ĉiam dirinda, fraŭlino, kredu min!"

Dume, Baptiste denove saltis sur la ŝultron de sia mastro.
Ĝi ronronis, ŝovis per sia kapo, arkigis la dorson, karesis sin per la tuta korpo kontraŭ la vizaĝo de l' maljunulo.
Lipharoj ĉe lipharoj, ĝi palpebrumis pro plezuro, kaj Fidèle ankaŭ kisis sian katon sur la kapo, sen malinklino. Li vere ŝatis sian Baptiste-n.

La horloĝo, antikva svisa kukolhorloĝo el skulptita ligno, kies pendolo ŝajnigis folion, ululis la kvinan horon. Elise stariĝis kaj iris zorge tiri la ĉenojn. Ŝia antikva horloĝo estis delikata, kaj Elise prizorgis ĝin.
Laure bone konis tiun familiaran geston : malrapide relevi per etenditaj brakoj la masojn el gisfero.
Fininte tiun agon, Elise relevis siajn okulvitrojn sur la frunton kaj, el malsupre, ŝi kontente rigardis sian horloĝon. Ŝi foje havis tiam svagan rideton.

Ŝajnis, ke tiu antikva meblo kaj ŝi ankaŭ konis unu la alian, same kiel Fidèle kaj Baptiste havis siajn kutimojn kaj sekretojn.

En ĉio tio enestis paco de alia tempo.
Tiu malhela interno, tiuj mebloj, kiujn oni sentis bone zorgitaj kaj respektitaj, tiuj kaseroloj bele frotitaj, tiu tuta aro da kutimaj aĵoj, kiuj iĝis kvazaŭ amikoj pro longa uzo, tiuj du olduloj kaj tiu kato... ne plu estis nunaj.
Ili estis la postvivantoj de la pasintaj homoj, eksaj laboristoj de Roubaix, subpremitaj, malriĉaj, kontentaj pri sia modesta vivo, kontentaj pri tiu ioma komforto, kiun ili sukcesis malrapide gajni.

Kaj Fidèle mem certe sentis, ke li malfruas sur sia jarcento.
Je la penso pri tiu striko, pri tiu granda ŝanĝado, kiu minacis ilin, tio turmentis lin de nekonfesita angoro. Elise kaj li : kion ili faros? Kiel ili povos adaptiĝi? Kio fariĝos iliaj kutimoj, tiuj mil fragilaj neniaĵoj, el kiuj konstistis ilia unutona kaj diskreta feliĉo?

Estingiĝis la pipo de Fidèle. Guto el salivo malrapide amasiĝis sub la forneto.
Sed la viro ne plu gustumis sian pipon. Li kontemplis sian etan kuirejon, sian belan emajlitan stovon, sian kredencon el solida ligno de arbara pino, siajn seĝojn renovitajn per tutnova pajlo, sian lampon el blua fajenco en ties kupra pendigilo bele frotita.

"Ha, jes! la striko!..." li rediris.

Kaj al la tuta triopo ŝajnis, ke pro tiu vorto, ekŝvebis super la feliĉa dometo kvazaŭ nuba ombro...

FINO DE LA UNUA ĈAPITRO.

Prononco:
Baptiste [ba'tist)
Roubaix [ru'be]


-------------------------------------------DAŬRIGOTA----------------------------------------------