MIKELO (Michel Dereyger)'s articles concerning...
-
KIAM SILENTAS LA SIRENOJ... (14) - Maxence VAN DER MEERSCH
- 28 Mar 2020Karaj geamikoj kaj fidelaj legantoj, kun plezuro mi prezentas al vi la sekvan epizodon de la franca romano, kiun mi klopodas esperantigi; tiun rakonton mi felietone publikigas sur mia blogo: mdereyger.blogspot.com Agrablan legadon! ... kaj ne hezitu skribi viajn komentojn aŭ rimarkojn. Bonan kuraĝon dum tiu malfacila tempo... Fartu bone! Mi kore dankas mian amikon IVAR por lia valorega helpo!
-
KIAM SILENTAS LA SIRENOJ... (12) - Maxence VAN DER MEERSCH
- 04 Mar 2020Karaj geamikoj kaj fidelaj legantoj... Pro nekomprenebla kialo, Ipernity denove ebligas al mi aldoni la sekvajn epizodojn de via felietono (kiun mi intertempe publikigis sur mia retpaĝaro "Mia blogo en Esperanto" mdereyger.blogspot.com Nb : ekde tiu epizodo, mi provis esperantigi ĉiujn nomojn. Mi deziras al vi agrablan legadon!
-
KIAM SILENTAS LA SIRENOJ (7) - Maxence VAN der MEERSCH
- 30 Apr 2019Karaj legantoj kaj geamikoj, Mi plezuriĝas prezenti al vi la sekvan epizodon de via felietono, kiun mi ĵus esperantigis el la franca romano "Quand les Sirènes se taisent" (1933). La eventoj de tiu rakonto okazas en norda Francio, tuj apud Lilo (Lille) en la komenco de la jaroj 1930aj. La romano temas pri la granda striko en la fabrikoj de Roubaix-Tourcoing, kaj priskribas la tiaman vivon en malriĉaj familioj... Komence de tiuj teruraj tempoj Laure kaj Jacques enamiĝas... Agrablan legadon! Koran dankon al IVAR, ANJO kaj MICHEL AHADO pro iliaj taŭgaj kaj ĉiam amikaj rimarkoj!
-
Karaj geamikoj...
- 23 Feb 2019Karaj geamikoj kaj legantoj, Ne!... mi tute ne kabeis!... Jen mi estas denove kun vi post (tre) longa malĉeesto. Mi ĵus pasigis ses semajnojn en malsanulejoj (en Tours kaj Bourges, en la centro de Francio), kie mi trapasis du operaciojn de la koro. Feliĉe mi fartas nun pli bone, sed tamen necesas ripozi kaj eviti strebojn... antaŭ tria operacio malpli grava (tra la aorta arterio). La tradukadon mi intencas daŭrigi kiel eble plej baldaŭ! Dankegon pro via amikeco kaj ... via pacienco!…
-
KIAM SILENTAS LA SIRENOJ (4) - Maxence VAN der MEERSCH
- 05 Jan 2019Karaj geamikoj, karaj fidelaj legantoj, Mi tutkore deziras al vi ĉion plej bonan en 2019! Feliĉan Novan Jaron! Kun plezuro, mi prezentas al vi la kvaran epizodon de via felietono, kiun mi ĵus esperantigis el la franca romano "Quand les Sirènes se Taisent". Agrablan legadon! Mi kore dankas al ANJO, DOROTA kaj MICHEL pro ilia amika helpo, kaj al IVAR kaj NOĈJO pro ilia fidela apogo! Kun mia speciala dediĉo al GINETTE MARTIN...
-
KIAM SILENTAS LA SIRENOJ (2) - Maxence VAN der MEERSCH
- 23 Nov 2018Karaj geamikoj, karaj legantoj, Kun plezuro, mi prezentas al vi la duan epizodon de tiu nova felietono : mia traduko de la franca romano "Quand les sirènes se taisent", kiun mi ĵus esperantigis. Mi kore deziras al vi agrablan legadon! Koran dankon al ANJO kaj IVAR pro iliaj amikaj rimarkoj kaj senlaca helpo!
-
LA AŬTUNAJ MUŜOJ - Irène Némirovsky (12)
- 26 Mar 2018Karaj geamikoj kaj fidelaj legantoj, Jen la sekva epizodo de via felietono : mia traduko de la franca novelo de Irène Némirovsky "Les Mouches d'Automne". Agrablan legadon! Mi ŝuldas multajn dankojn al GINETTE, IVAR kaj ANJO pro ilia amika kaj valorega senlaca helpo!!! Koran dankon pro via intereso, via apogo... Tre baldaŭ sekvos la lastaj paĝoj de ĉi tiu rakonto.
-
LA AŬTUNAJ MUŜOJ - Irène Némirovsky (11)
- 18 Mar 2018Karaj geamikoj kaj fidelaj legantoj, Kun plezuro, mi prezentas al vi la sepan ĉapitron de via felietono, kiun mi ĵus esperantigis el la franca novelo "Les Mouches d'Automne" de Irène Némirovsky. Mi deziras al vi tre agrablan legadon! Mi ŝuldas multajn dankojn al IVAR, ANJO kaj DOROTA pro ilia valoregaj rimarkoj, kaj al NOĈJO pro la amika apogo.
Jump to top
RSS feed- Latest photos where Gabriella Stier appears - Articles
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter