Group: Vikipedio


Bonvenon al Vikimanio - unika renkontiĝo de esperantistoj - vikipediistoj


Esperanto-Muzeo en Svitavy
18 Aug 2011 - 578 visits- Permalink   |   Translate title into English

Bonvenon al Vikimanio - unika renkontiĝo de esperantistoj-vikipediistoj!
ĵaŭdo 18a de Aŭgusto 2011 je 12:28
aldoni al plej ŝatataj plej ŝatata modifi tiun ĉi artikolon viŝi Ni invitas vin elkore al la historie unua internacia renkontiĝo de esperantistoj-vikipediistoj kaj interesiĝantoj pri la interreta enciklopedio Vikipedio!

Bonvenaj estas kaj spertuloj por renkonti siajn kolegojn, kiujn ili ĝis nun konas eble nur virtuale, kaj novuloj, kiuj volus ekscii pli pri tiu ĉi fascina projekto kaj lerni, kiel mem kontribui al ĝi. Ni ofertos kaj komunajn programojn kaj apartajn seminariojn laŭ grado de progresinteco.


La aranĝo okazos
ekde la 26-a ĝis la 30-a de oktobro 2011 en Svitavy,
urbo situanta en centro de Ĉeĥio, ĉ. 70km nordnordokcidente de Brno.


SUPOZATA PROGRAMO:

prelegoj

trejnado pri Vikipedio kaj aliaj projektoj de la Fondaĵo Vikimedio

(event. pri aliaj komputilaj lertecoj) por komencantoj kaj spertuloj·

fakaj diskutoj kaj laborgrupoj ·

vespera (neformala) programo (filmprojekciado, muzikumado ktp) ·

duontaga ekskurso al Litomyšl (renesanca urbeto en la UNESKO-listo)


Kompreneble dum la programo vi havos la eblecon viziti ankaŭ Esperanto-Muzeon

kaj same aliajn interesajn ejojn de la Domo de Ottendorfer, kie la muzeo troviĝas (belega historia kultursalonego, agrabla teejo).

Ĉiuj detalaj informoj pri la lokaj kondiĉoj, programo, partoprenkotizoj, pagmanieroj kaj ankaŭ fotoalbumo troviĝas en la retejo http://www.vikimanio.estranky.cz.

Kontakradreso: evikimanio@gmail.com

Ni atentigas, ke ĝis 31.8. validas la plej favora aliĝperiodo!


Ni esperas, ke ankaŭ dank al via partopreno ni sukcesos krei enhave buntan, altnivelan kaj instigan aranĝon!



Sincerkore invitas vin kaj antaŭĝojas vin Pavla Dvořáková, la ĉeforganizanto

http://eo.wikipedia.org/wiki/Uzanto:Pavla_Dvorakova

You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)