Group: Poems
traduki Johano Tardieu
mi esperantigis tri poemojn de Johano Tardieu (http://eo.wikipedia.org/wiki/Jean_Tardieu ) el lia poemaro "S-ro Sinjoro" :
SOLIPSISMO
(direnda kun akĉento popole pariza. Pasio kaj certo agresemaj. Kun gestoj)
Kiu do ĉeestas, he !
kiam mi ne ‘stas tie ?
Ĉu ‘stas l’skribotablo ?
Ĉu la pordo ?
Ĉu l’pargeto ?
Ĉu l’plafono ?
Ĉu eble l’strato ?
Ĉu la tero ?
Ĉu la ĉiel’ ?
Ha diable !
Kiam mi ne ĉeestas
Neniu estas.
Pruvo ? ‘stas, ke kiam mi revenas
Mi kunportas ĉion reen
Kaj jen la ter’ !
Kaj jen l’ĉiel’ !
Kaj jen la strat’ !
Kaj mia dom’ !
kaj jen la pord’ !
Kaj l’pargeto !
Kaj jen l’plafon’ !
Jean Tardieu
en “Sinjoro Sinjoro” – 1951. esperantigis Roland Platteau 2/10/2010
NI HIPOTEZU LA PROBLEMON SOLVITA
aŭ
LA FILOZOFIA RUZAĴO
De la dimanĉo al sabat’
La tagojn, sezonojn vivon,
Morton, la plenan fatrason
Mi kredis, ke mi komprenas ! ….
Nu, ne gravas se veras ne,
Ĉar se ni estas tro stultaj
Ni ŝajnigu ke ni komprenis !
Por timigi al la spaco :
Eble estas ĝi kiel ni
Beste konsternita
Per steloj palpebrumante
Kvazaŭ ĝi komprenis
Jean Tardieu
en “Sinjoro Sinjoro” – 1951. esperantigis Roland Platteau 2/10/2010
PRONOMSTUDAĴO
Ho vi ho vi ho vi ho vi
Vi, kiu jam, kaj vi tamen
Vi, kiu ĉefe.
Vi, kiu dum, vi kiu iam, vi, kiun ĉiam
Vi nuntempe
Mi ĉiam arbo vi ĉiam herbej’
Mi vento, vi foliar’
Mi inter, vi laŭ !
Kaj ni, kiuj sen iu ajn,
Ĉe la helo, ĉe l’silento
Kun nenio, por ni sole,
Ĉio plene ĉio !
Jean Tardieu
en “Sinjoro Sinjoro” – 1951. esperantigis Roland Platteau 2/10/2010
SOLIPSISMO
(direnda kun akĉento popole pariza. Pasio kaj certo agresemaj. Kun gestoj)
Kiu do ĉeestas, he !
kiam mi ne ‘stas tie ?
Ĉu ‘stas l’skribotablo ?
Ĉu la pordo ?
Ĉu l’pargeto ?
Ĉu l’plafono ?
Ĉu eble l’strato ?
Ĉu la tero ?
Ĉu la ĉiel’ ?
Ha diable !
Kiam mi ne ĉeestas
Neniu estas.
Pruvo ? ‘stas, ke kiam mi revenas
Mi kunportas ĉion reen
Kaj jen la ter’ !
Kaj jen l’ĉiel’ !
Kaj jen la strat’ !
Kaj mia dom’ !
kaj jen la pord’ !
Kaj l’pargeto !
Kaj jen l’plafon’ !
Jean Tardieu
en “Sinjoro Sinjoro” – 1951. esperantigis Roland Platteau 2/10/2010
NI HIPOTEZU LA PROBLEMON SOLVITA
aŭ
LA FILOZOFIA RUZAĴO
De la dimanĉo al sabat’
La tagojn, sezonojn vivon,
Morton, la plenan fatrason
Mi kredis, ke mi komprenas ! ….
Nu, ne gravas se veras ne,
Ĉar se ni estas tro stultaj
Ni ŝajnigu ke ni komprenis !
Por timigi al la spaco :
Eble estas ĝi kiel ni
Beste konsternita
Per steloj palpebrumante
Kvazaŭ ĝi komprenis
Jean Tardieu
en “Sinjoro Sinjoro” – 1951. esperantigis Roland Platteau 2/10/2010
PRONOMSTUDAĴO
Ho vi ho vi ho vi ho vi
Vi, kiu jam, kaj vi tamen
Vi, kiu ĉefe.
Vi, kiu dum, vi kiu iam, vi, kiun ĉiam
Vi nuntempe
Mi ĉiam arbo vi ĉiam herbej’
Mi vento, vi foliar’
Mi inter, vi laŭ !
Kaj ni, kiuj sen iu ajn,
Ĉe la helo, ĉe l’silento
Kun nenio, por ni sole,
Ĉio plene ĉio !
Jean Tardieu
en “Sinjoro Sinjoro” – 1951. esperantigis Roland Platteau 2/10/2010
The topic of this discussion has been edited by Roland Platteau 13 years ago.
You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the comment feed for this topic
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter