Group: Poems


Loĝatejoj


Roland Platteau
26 Nov 2011 - 569 visits- Permalink   |   Translate title into English

Jen poemo de Patrice de La Tour du Pin, kiun mi esperantigis :

LOĜATEJOJ


Pluvo … kaj atendo sur l’altaĵoj,
Senĝojmorna ĉiel’ tralavata ;
Senĝojmorna ĉiel’ ĝis plejintimaĵoj,
En korfundo l’plej malalta…

Altenpaŝi ŝtele ĝis al kresto,
Iri ĝis l’enombrajn loĝatejojn
Ekas jene kiel agord’ al festo:
Pornokta eklumo lanternujojn.

Vidi helon el fenestro brili,.
Jene rido el infan’ dormonta,
Kaj proksima de l’mond’ antaŭ ol foriri
En la fea ĉiel’ dezirota.

La infanoj dormontaj aŭdiĝas
Plej milde ; certe ili flugis ;
Nokte formojn la vent’ eksterdome svingas
Svagajn : jene vento ankaŭ fuĝis …

Kaj perdiĝas mole en abismoj
De morna ĉiel’ tralavata,
Senĝojmorna ĉiel’ ĝis plej intimaĵoj,
En korfundo l’plej malalta …



(NB : per "loĝatejoj" mi celas lokoj kie ariĝas kelkaj domoj, ne sufiĉe por esti dirata vilaĝo)

You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)