Group: Poems


Skeveningo mortsezone


Roland Platteau
30 Sep 2009 - 2 comments - 1 421 visits- Permalink   |   Translate title into English

mi ĵus esperantigis poemon, kiun mi de longe ŝatas :

Skeveningo mortsezone

En l’hela trinkejo kun vaksitaj mebloj
Longtempe ni trinkis el anglaj drinkaĵoj,
Intim-varmis la lok’ sub fermaj kurtenoj,
Ekstere de marvent’ tremis seĝoj.

Kvazaŭis fumĉambron de ŝip’ aŭ vagonan
Mia kor’ premiĝis kiel envojaĝe
Mi ‘stis molkore for’ la menson tutmildan
Mi ‘stis kiel infan’ angorplena saĝe

Tamen ĉio kvietis tutĉirkaŭ ni
Homoj ĉe l’startrinkej’ ade konfidencis
Kiom etas, kiom genuiĝas, foje ni
Pro senti vin ĉeaj ho vastegaj ondoj !


Valéry Larbaud


Mi havas demandon : ĉu ĉiulandaj esperantistoj bonorde komprenas la esprimon "mortsezone" (ekster la sezono turista, kiam ĉio malplenas) aŭ ĉu mi devus diri, malpli bele, "ekstersezone" ?
Comments
 Helena Tylipska
Helena Tylipska
Mi komprenis "mortsezono" leginte la poezion, ĉar en la itala ekzistas simila esprimo; sen koni la italan , mi ĝin ne komprenus. Laŭ mi sezono ne mortas, ĝi ripozas aŭ dormas, do eble ripoz(o)sezono aŭ dorm(o)sezono. Tute mi ne komprenis "Skeveningo" - kion ĝi signifas?
14 years ago.
 Helena Tylipska
Helena Tylipska
Hannes, dankon pr via klarigo, Hago-n mi konas, same kiel multajn aliajn urbojn, nepre konatendaj almenaŭ el tempoj de studado, (tamen ankaŭ nun mi legas kaj interesiĝas pri la mondo :-)). Mi esperas ne impresi tutstulta, ĉar mi ne sciis, kiel nomiĝas markvartalo de via bela urbo.
salutojn el Vicenza. Helena
14 years ago.

You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)