Group: Poems


Flugas en la aeron


Jakvo
By Jakvo
18 Aug 2009 - 1 comment - 1 214 visits- Permalink   |   Translate title into English

liberigita folio flugas en aeron
mara venteto ŝin disŝiris per dolĉa blovo,
Sento amara, folio rekte en inferon
Rilatis nur pri dancado de la bosanovo.

Multaj freŝaj ventoj eĉ ventegoj sin postsekvis
dancigas ŝin la tango aŭ nova Piazzola.
vestita preskaŭ nuda aŭ de tempo en surplis’
sed ĉiam plenkolora plejofte pli frivola.

Karega folio sen formo de eleganto
tristege ŝi ekflugis fortege singultante,
kuŝas prefere inter amika amaranto.
Denove dancado, ne laŭ bambo sed galante
moviĝas ŝi plej pintsupre al en la aero
kie ŝi karesis lin la ĉiama amanto.
Comments
 Jakvo
Jakvo
Flugas en la aeron Laŭ sistemo 4-4-6 Soneto (14 silaboj per frazo)

Mi dankas folion kiu helpis min.
14 years ago. Edited 14 years ago.

You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)