Group: Poems


La morto (soneto)


Jakvo
By Jakvo
01 Aug 2009 - 4 comments - 1 638 visits- Permalink   |   Translate title into English

Donace li metis florpoton sur tombo

Akompanis al li ĉagreno de morto,

rimarkis ke proksime kaj kun aplombo

alproksimiĝas al li la propra sorto.



Gracila Heno alvenas rapidkurant’

ostkorpo kovrita per dolĉa veluro

Nek helpas ĝemanto nek bona sukurant’

sekvas kvitiĝon de vivŝulda fakturo



Sinjoro, skrupule parolis la viro

ĉu eblas forgesi pri mi, Moŝta Morto

ke malaperu vi per hasta foriro

por ke fadigu ĉi-teruran premsonĝon

kiu kaptis min pro timema malforto,

por kio venigos la finan alonĝon

The topic of this discussion has been edited by Jakvo 7 years ago.

Comments
 Jakvo
Jakvo
Originale Soneto konsistas el 14 versoj grupigitaj en kvar strofoj, nome du kvarversaĵoj kaj du triversaĵoj. Tamen eblas ŝanĝi tion.
Dum tempo ke mi sekvis kurson en Verkanta -akademio en Antverpeno, oni proponis al ni fari 4-4-6 kiel ĉi supre. Dum tempo ke mi verkas unu soneton, mi povas verki 3 etrakontojn. Eble mi estas tro pigra por verki sonetojn ;-(
14 years ago. Edited 14 years ago.
 Raŝi - Audino
Raŝi - Audino
Pitagorajn saltutojn! Tiu soneto plaĉis al mi, bedaŭrinde mi ankoraŭ ne verkis ion... Kiam mian vorprovizon pliboniĝos mi provos surpaperigi iujn ideojn kiuj "flugas en la aeron". Gratulon Jakvo!!!
14 years ago. Edited 14 years ago.
 Jakvo
Jakvo
Kara Raŝi, jen la maniero. Oni prenas komencan frazon kaj donas limigon al tempo. Semajno ekzemple kaj tiam prezentas. Tio instigas kaj helpas.
Mi skribis la frazon sur papero. Mi vidos ĉu mi sukcesos.
14 years ago.
 Jakvo
Jakvo
Dankon Cindy.
14 years ago.

You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)