Group: Lingva helpejo


Kiel oni diras en "ĝusta kaj bona" Esperanto?


Bernardo
10 Jul 2014 - 314 visits- Permalink   |   Translate title into English

Plej multajn respondojn al tiu centra demando de instruado ni trovas en la verko „Fundamento de Esperanto“. Ĝia unua eldono estas de 1905, ĝia aktuala stato de 2007. Fine ekzistas verko, kiu helpas kompreni ĝin ...

La Unua Parto de la Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto (BK) sisteme klarigas ĉiujn demandojn ĉirkaŭ la ĉefa normo de Esperanto pri „ĝusta“ kaj „bona“, troveblajn en la „Deklaracio pri la Esenco de la Esperantismo“, en la Antaŭparolo, Gramatiko kaj Ekzercaro de la Fundamento. La Komentario plie enkondukas en la Akademiajn Korektojn kaj la Oficialajn Aldonojn kaj elmontras rolon kaj taskojn de la Akademio. Kune kun la jam aperinta, vort-orientita „Dua Parto pri la Vortaro Oficiala“ tiel ekestas unika sistema konsult-verko pri ĉiuj demandoj ĉirkaŭ la „lingvo-konstitucio“ de Esperanto.
Kvankam tiu ĉi unua eldono de la ĝenerala parto multajn temojn ankoraŭ ne traktas, ambaŭ volumoj kune kun ĉ. 500 paĝoj jam nun estas utila helpilo por instruistoj, progresintaj lernantoj kaj ĉiuj, kiuj interesiĝas pri ĝusta Esperanto.

Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto (BK)
· Unua Parto (BK I): Antaŭparolo, Gramatiko, Ekzercaro. 1-a eld. 2014
· Dua Parto (BK II): Vortaro Oficiala (Universala Vortaro). 3-a eld. 2014

Senkosta elŝuto de www.esperanto-konsultejo.info/bk.htm.

You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)