Group: Esperantistoj


ĉu vi eksciis tion ?


Roland Platteau
21 Mar 2009 - 768 visits- Permalink   |   Translate title into English

Olivier Clanchin, prezidanto de Triballat, volas igi Esperanton lingvo de la komerco. Li nuntempe eksperimentas la projekton kun siaj teamoj.

Ni ĝin jam anoncis (februara numero de « Le Journal des Entreprises »), Olivier Clanchin preparas operacion aparte originalan kaj iel premieran. La estro de la grupo Triballat, en la urbo Noyal-sur-Vilaine, akeris komence de la nuna jaro malgrandan italan entreprenon. Famkonatas pri ĉiuj eksterlandaj aĉetoj : la plej malfacila parto estas « agordi la violonojn » (kio, en la franca, signifas : harmonie kunlaborigi la homojn) inter ambaŭ malsamkulturaj organizoj. Kaj ĉar la angla ne estas tiom evidenta por la francoj kaj la italoj, Olivier Clanchin lanĉas frenezan defion ke iuj el liaj dungitoj povos komuniki kun la itala teamo en… Esperanto ! Verŝajne, jen premiero en Francio.

La bretona industriestro asociiĝis kun Daniel Jouan (komunikisto en urbo Rennes), Jean-Marc Lévêque (la respondeculo pri daŭripovo ĉe Triballat) kaj Philippe Bérizzi (estro de la tradukagentejo LinguaForce en Rennes) por krei la asocion « Entreprise Esperanto ». Kio estas la principo ? Temas pri starigi profesian trejnigon per fulminstruo al la bretonaj kaj italaj teamoj, por ke ili lernu la universalan « profesiecan » lingvon, precizigas Philippe Berizzi, homo kiu lernas Esperanton de dudek jaroj.

Pli facila kaj malpli multekosta ol la angla

« La trejnado okazos dum dufoje kvin tagoj kun tri francoj kaj tri italoj. La celo estas ke ili kapablu paroli, sin prezenti, organizi rendevuojn, kaj sekve labori kune. » Tiujn fulmkursojn, kiuj devus komenci ĉimonate, kreis Philippe Bérizzi mem. « Mi jam testis ĝin kun individuoj, kaj tio ne malbone funkcias ». Por Triballat kaj ties nova filio Integralimenti, okazos sesio en Francio kaj alia en Italio. Je kiu buĝeto ? Po 200 € tage por ĉiu lernanto.

Per tiu eksperimento, promociantoj de la projekto celas demonstri ke eblas, dank’al Esperanto, starigi ene de kompanioj internaciajn teamojn kapablaj kune komuniki alimaniere ol en la angla. Ĉar laŭ iu esploro « Esperanton oni lernas dekfoje pli rapide ol la anglan, indikas la estro de LinguaForce. Konkrete, tio do signifas malpli altajn trejnkostojn. » Rezultojn de la eksperimento, oni vidos en la venontaj monatoj.

Journal des entreprises – Ille et Vilaine – mars 2009

You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)