Group: Eŭropunio


Euxropa Unio.


HORVÁTH János András
17 Aug 2018 - 222 visits- Permalink   |   Translate title into English

Eŭropaj valoroj, originalaj kaj aktualaj en la jaro 2004.
Nuntempe okaze de migrada krizo jam ekzistas aliaj valoroj dise en la Unio.

1/ Respondeco. La rajtoj paralelas kun la respondecoj. Ni respondecas pri ni mem, pri nunaj kaj estontaj generacioj kaj pri la homaro. Kiam per scienco kaj ekonomia forto ni kreas novajn rimedojn por pli kvalita vivo, ni bezonas etikajn regulojn per kiuj ni juĝu ĉu la ŝanĝoj bonas aŭ damaĝas la nunan aŭ estontan mondon? Ni devas agi respondece eĉ se tio kaŭzas pli malrapidan evoluon kaj pli malgrandan profiton.

2/Paco Kion pli bonan ni povas deziri por nia estonto ol la evoluon kaj maturiĝadon en paco? Kaj harmonie kun tiu deziro ni ĝis nun sukcesis vivi! De 1945 ne estis grandaj militoj. Kompreneble, ni devas daŭrigi tiun procezon kaj samtempe helpi al malevoluintaj mondopartoj tiel ke al ĉiuj homoj ni certigu bazajn vivkondiĉojn. Nur tiamaniere ni kontraŭstaros militojn.

3/Homaj rajtoj. Eŭropan konvencion de homaj rajtoj subskribis ĉiuj landoj kaj ni devas agi harmonie kun ili. La dokumento estas rezulto de plurjarcenta spirita maturiĝado, antaŭ ĉio de Eŭropo. Kvankam ŝajnas al ĉiu logike, ke ĉiuj homoj havas la rajton digne vivi, libere moviĝi kaj sin esprimi, ricevi bazajn sanservojn, posedi loĝejon, frekventi lernejon ktp, tamen tio ne estas memkompreneblaĵo. Tial necesas ĉiam ripeti konojn pri la homaj rajtoj kaj samtempe avertadi kiam ili ne estas aplikataj.

4/Demokratio. Demokratio komenciĝis en antikva Grekio, sed ankaŭ nuntempe ne ĉiuj ĝuas ties fruktojn. Eŭropo devas haltigi ĉiun tendencon, kiu ebligus kreskon de totalismaj reĝimoj, kiel tiuj kiuj ĝin en la 20-a jarcento dufoje surgenuigis. Aliflanke ĝi klopodu ĉiam esti modelo por multaj landoj, kiuj tian nivelon de demokratiaj procezoj kiel Eŭropo ankoraŭ ne havas.

5/Socialaj rajtoj. Ne nur ĉe la plej multaj malriĉaj landoj sed ankaŭ ĉe la riĉaj ne estas memkomprenebla afero ke la socio devas prizorgi maljunulojn, infanojn, senlaborulojn, handikapitojn Altan nivelon de socialaj rajtoj, aparte por homoj kun mapli grandaj ŝancoj akceptis laŭ la modelo de skandinaviaj landoj ĉiuj eŭropaj ŝtatoj. Tiun nivelon ni devas gardi ankaŭ en la estonto. Por esti ekzemplo alloga por aliaj mondopartoj ni devas konstrui laŭeble humanajn interrilatojn. Ni devas daŭre malgrandigadi socialajn kaj materiajn diferencojn.

6/Solidareco. Solidareco estas bazo por ĉiu socio. Kiam iuj havas problemojn, ni helpos ilin. Samtempe ni supozigas ke tiuj helpos nin, kiam estos bezonate. Pri solidareco necesas zorgi je ĉiuj niveloj: en la familio, inter najbaroj, inter urboj kaj regionoj, inter ŝtatoj kaj per internaciaj helpfondaĵoj sed ankaŭ se necesos rilate defendon.

7/Subsidiareco. Tio estas Eŭropo kiu kontraŭas centrismon. La ŝtaton interkonsente kreas regionoj kaj decidas sub kiuj kondiĉoj ili transdonos unuopajn decidrajtojn al komuna ŝtato. La ŝtatoj intertraktante decidas sub kiuj kondiĉoj ili transdonos parton de sia suvereneco al la komuna Eŭropa Unio. Se same ankaŭ aliloke en la mondo oni aplikus tiun ĉi principon certe en multaj landoj ne okazus detruaj bataloj kaj teruraĵoj. Eŭropo pro tiu principo estas modela ekzemplo.

8/ Unueco en diverseco. Ne estas vero ke diversaj religioj, popoloj, kulturoj, kutimoj kaj politikaj direktoj signifas per si mem riĉigon. Kiam renkontiĝas diversaj grupoj, okazas plej ofte kolizioj kaj bataloj, oni esprimas malferman malamon. Sed se ni havas komunan vizion, la diferencojn kaj eŭropan buntecon ni komprenos kiel riĉeco.

9/ Egalaj ŝancoj. La homoj defendas la proprajn grupojn kaj ni suspekteme traktras kaj malfacile akceptas aliulojn. Ni eŭropanoj bezonas edukadon por eŭropa konscio por ekhavi senton de aparteno al EU en kiu la civitanoj havas egalajn ŝancojn senkonsidere pri ilia sekso, raso, nacio, seksinklino, lingvo, politikan pensmaniero ktp. Tie kie oni ne povas trovi komunajn celojn kaj viziojn la homoj devas lerni toleri kaj estimi alispeculojn.

10/Daŭropova evoluo. Se ni deziras certigi la estonton por la postaj generacioj, ne sufiĉas nur subteni la daŭropovan evoluon sed nepras vivi laŭ ties principoj. La konsumismo ne rajtas resti valoro. Ni devas malpligrandigi uzon de energio, ni devas ripari interrompitajn naturajn ciklojn kaj forigi la malpuraĵojn per kiuj ni sufokas la mondon. Tio estas ege grava por la tuta planedo kaj tio devus esti centra agadkampo en internacia politiko de Eŭropo.

11/Tutviva lernado kaj scienco. La lernado estas fundamento de racia kaj ekvilibra vivo kaj agado. La avantaĝo de homo estas ke li povas tutvive lerni, ke li lernas pli rapide ol aliaj vivestaĵoj kaj ke li povas transdoni siajn sciojn al la postaj generacioj. Moderna socio, ekonomia evoluo kaj alta teknologio postulas tutvivan kompletigadon de la scioj, subtenon por scienco kaj konsideron de ties atingoj.

12/ Sekulareco. La rajto libere elekti kredon kaj vivkonceptojn estas eŭropa atingaĵo ekde la tempo kiam unuaj ŝtatoj akceptis decidon pri disigo de aferoj ŝtataj disde religiaj. La homo kiel »homo religiosus« devas kredi pri la senco de sia ekzisto kaj tial li estas ankaŭ kredestaĵo. Sed ankaŭ tiukampe li bezonas liberecon mem elekti ĉu kredi al valoroj, kiujn ofertas al li diversaj religioj aŭ krei la propran rilaton al filozofiaj kaj etikaj demandoj.

You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)