Group: Verduloj


AVE che Tutmonda Verdpartia Kongreso Seulo - invito


Manfred Westermayer
17 May 2020 - 3 comments - 137 visits- Permalink   |   Translate title into English

Karaj samideanoj,
2021 okazos la sekva Tutmonda Kongreso de Verdaj Partioj en Seoul, Suda Koreio - kion vi vidos sur: www.globalgreens.org - kaj tie en "Acitvities" sub "Congress".
La reala dato venos.
Ili ankau realigos virtualan partoprenon, por eviti troan CO2-eligon.
Ni, AVE, intencas partopreni - almenau per inform-tablo. Esperanto Seulo pretas subteni nin per helpanto(j) kaj certe por konatighi kun la urbo. Char Freiburg i.Br. estas ghemelita kun Suwon - sude de Seulo - mi intencas partopreni persone.
Chu iu el la legantoj chi-tie loghas en Koreio kaj pretas kunlabori ?
Estus bone ke plia persono estu membro de Verda Partio, ekzemple de Koreio, Mongolio, Japanio, Tajwano au Rusio (por nomi la plej proksimajn landojn kun Verdaj Partioj).
Bonvolu respondi al mi
Bondezirojn,
amike, manfred
Comments
 Manfred Westermayer
Manfred Westermayer
Tiu kongreso estis prokrastita al Januaro 2022.
3 years ago.
 Manfred Westermayer
Manfred Westermayer
AVE partoprenos - ni inencas prezenti Esperanton surloke en Seulo.
Samideanoj el Koreio ankau partoprenos.
Estus bone ke aliaj AVE-membroj el diversaj landoj partoprenos kiuj parolas unu el la UN-lingvoj (angla, araba, china, franca, hispana, ... eble hinda )
Bondezirojn - bonvolu skribi al mi (AVE@verduloj.org)

Dankon - Manfred Westermayer (sekretario de AVE)
3 years ago.
 Manfred Westermayer
Manfred Westermayer
Intertempe la kongreso de GlobalGreens.org (Tutmondaj Verduloj) estas prokrastita al Junio 2023 - ghi okazos surloke kaj ankau virtuale. AVE intencas partopreni ankau surloke en Seulo.
3 years ago.

You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)