Group: TUTMONDA ESPERANTA FAMILIO


VINILKOSMO NOVEMBRE 2016 j.


Henryk
By Henryk
28 Nov 2016 - 216 visits- Permalink   |   Translate title into English

Novembro 2016


Informletero de Vinilkosmo n-ro 41

pri aktualaj esperanto-muzikoj


preparita por a.pettyn


Se vi preferas legi lau formato HTML enrete, simple alklaku chi tie :

www.vinilkosmo.com/?newsletter=41&lge=e


Se vi ricevas tiun informleteron erare au se vi ne plu deziras
ricevi ghin, legu la klarigojn che la fino de tiu chi pagho.

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

Estimataj muziksxatantoj


Kiel preskau chiujare, Julo estas denove planita chirkau la 25a de decembro, sed male al niaj pasintaj leteroj por
informi vin, tiu chi aperas sufiche frue!

Mallonga retrospektivo de la referencoj proponataj che vinilkosmo.com, inter kiuj du novajhoj en 2016, kaj ankau aliaj
che vinilkosmo-mp3.com en bita kaj KD-formatoj, malkovrendaj chi-sube.

La unua produkto de la jaro, 'jOmO Okcitanas', estis realigita dank'al viaj multnombraj antaumendoj pro kiuj ni elkore
dankegas! Sekve, 'Bosniumas' de la bando Espo Despo, povis esti eldonita dank'al la abonoj de la ABONKLUBO, notindas ke
tiuj abonoj estas gravegaj kaj decidigaj kaj ni dankegas kaj invitas vin reaboni chi tie:

www.vinilkosmo-mp3.com/eo/vinilkosmo-abonklubo/abonoj-abonklubo.html

La plej lasta eldono, 'Sovaĝa animo' de la tre dinamisma bando el Brazilo, BaRok-Projekto, estas proponita bitforme
kaj sur KD, ekskluzive che vinilkosmo-mp3.com, kaj ankau aliaj novaj bitaj albumoj priskribitaj pli sube.

Dezirante jam al vi bonan legadon, sed chefe bonegajn jarfinfestojn flanke de la tuta Vinilkosmo-teamo!


Nia kompleta katalogo che :

www.vinilkosmo.com

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

Vinilkosmo-Novajhoj

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»


VKKD 129 " Bosniumas "

ESPO DESPO


Jam en nia katalogo ekde la jaro 2009 kun albumo Esperante (vkkd72), la grupo Espo Despo kutimigis nin al chefe folka
kaj popa stilo miksita kun mondmuziko, danciga kaj gajiga.

Ilia nova albumo liveras eksterordinaran sperton, des pli surprizan ke ghi rezultas el tute nova muzikmaniero
malproksima de ilia kutimo, kune farita de aro da muzikistoj el malsamaj landoj kaj muzikhorizontoj. Argentinano
Alejandro Cossabela, Flávio Fonseca el Brazilo, parizano Gijom Armide, Patrik Austin el Finnlando, kaj ankorau aliaj
gastoj, kundividas chefe la regon de kantado en esperanto, kaj kapablas kontribui sian apartan fakecon kaj elkovi la
entuziasmon necesan por realigi chi tiun projekton, malgrau siaj ofte tre malproksimaj muzikstiloj.

Temas pri dividita sentemo por muziko kaj kulturo iukiale malmulte konata kaj pli-malpli malproksima de la muzikkulturo
de chiuj kunlaborantoj. Tia estas la tradicia bosna muziko (sevdalinka), tre richa malgrau sia malmulta konateco sur
monda nivelo. La okazo konigi ghin al ni ja motivigas niajn muzikistojn, kiuj jam kutimas diskonigi eksternorman muzikon
depost multaj jaroj!

Chi tiu albumo vershajne neniam eldonighus se Amir Hadziahmetovich, la gitaristo kaj kantisto de Espo Despo, ne
renkontus en 2006 Branko Miljko, blindan esperantiston de Sarajevo. Eksciinte ke Amir estas muzikisto, Branko montris al
li dudek siajn esperanto-tradukojn de bosnaj sevdalinkoj. Bedaurinde Branko mortis mallonge poste, sed la deziro uzi
liajn tradukojn, miksante ilin kun plurjarcente malnovajn melodiojn kaj relaborante ilin por hodiauaj oreloj, supervivas
kaj omaghas lin.

La teksto de la sevdalinkoj estas speco de balado, ghenerale kun temo de amo kaj de malfelicha amo. Mustafa "Muce"
Cengic, sonteknikisto kaj muzikproduktisto, konata pro siaj kreivaj kaj ekvilibraj aranghoj, donis mirigan dimension al
la muziko kiu akompanas chi tiujn tekstojn. La mastrigado kaj fina sonprilaboro estas farita de Triboulet de Studio de
la Trappe, kaj donas tre kvalitan kaj precizan rezulton.

Eblus diri ke chi tiu albumo estas minimume nemalhavebla, kaj siaspece unika, almenau ghis nun.


Por auskulti fragmenton au rekte mendi :

www.vinilkosmo.com//?disc=vkkd129&lng=e

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

VKKD 128 " jOmO Okcitanas "

JOMO


Krom se chi tiu estas via unua kontakto kun esperanto, au vi pasigis la lastajn dudek jarojn sur Marso, chu necesas
prezenti la chiokapablan JoMon, faman poligloton kaj muzikiston kiu ne lasos sin esti difinita per kulturaj baroj?

JoMo jam alkutimigis nin al surprizoj, kaj chi tiu nova albumo estas neniu escepto. La stelulo de la albumo estas la
okcitana sakshalmo, kelkfoje nomita 'la craba' en la okcitana, kiu signifas 'kapro', sed pli komune nomita la 'bodèga',
baptita tiel de tiuj kiuj kreis kaj postvivigis ghin. Jen la grupo Brankabodegaires aŭ la 'sakshalmistoj' en la
okcitana, kun kiu JoMo regule ludas en la stratoj, karnavaloj, festoj, kaj paradoj en Lauragais kaj la tuta regiono,
kiuj estas honorgastoj por registri 'jOmO Okcitanas'.

La repertuaro estas tre gaja, ghoja, danciga, kaj havas siajn radikojn en tradiciaj okcitanaj kantoj. La tuto portata de
la sonoj de la diversaj instrumentoj kiujn JoMo shatas, kaj senmortigita de Triboulet en lia legenda Studio de La
Trappe, promesas 'brui', lau la okcitana esprimo!

La tekstoj de la albumo montras diversajn aspektojn de la okcitana kulturo, de sociaj luktoj ghis la pasio por rugbeo,
tra la tradicioj de vino kaj karnavaloj kaj la lukto por la postvivigo de la okcitana lingvo. Ankaŭ verkisto en sia
libera tempo, JoMo redaktis manlibron pri la okcitana lingvo en esperanto por forigi la klishojn, kaj kiu subtenos chi
tiun esploron de la multnombraj facetoj de Okcitanio. La publikigo de la manlibro estas planita baldau post la eldono de
'jOmO Okcitanas'.

Jen certe kolektindajho!


Por auskulti fragmenton au rekte mendi :

www.vinilkosmo.com//?disc=vkkd128&lng=e

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

VKKD 127 " Kajto flugas "

KAJTO


Tio estas ne malpli ol la sepa KD de la duopo Kajto, unu el la plej malnovaj grupoj en nia katalogo, ilia debuto
datiĝas jam de 1989, sed ankoraŭ same energia kaj inventema kiel ĉiam, kaj ni ne troigas.

"Kajto Flugas" estis prezentita por la unua fojo dum la UK en Lille en julio 2015, kun 14 novaj kantoj el 15, kun versio
de "Mi memoras", vera klasikaĵo, aldonita por altgrade spici ĉion.

Ĝiaj kanon-aranĝoj, miksanta la voĉojn de spertaj esperantistoj kun tiuj de freŝbakitaj, portas la
lirikajn flugojn de diversaj poetoj, same profundaj kiel humuraj, al novaj altecoj.

Amaso da instrumentoj, inkluzive de akordiono, banĝo, buŝharmoniko, citaro, gitaro, koncertino, kontrabaso,
mandolino, sintezilo, kaj ŝalmo, kristaligas la estintecon kaj estantecon, firme certigante la sentempecon de la
mesaĝo de la universala lingvo.

Kion diri pli, se ne ke ĉi tiu estas albumo kiun vi ne povas simple ignori; ĝi estas kolektinda, donacinda,
kaj speciale tuttempe aŭskultinda!


Por auskulti fragmenton au rekte mendi :

www.vinilkosmo.com//?disc=vkkd127&lng=e

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

VKKD 125 " SUPERBAZARO "

MARTIN & LA TALPOJ


La unua kodisko, "Povus esti simple" (vkkd11) de la antaua grupo de Martin Wiese, aghas jam preskau dudek jarojn, kaj
klasigas Martin inter la pionirojn de rokkantado en esperanto!

Martin prezentis sian novan grupon, 'La Talpoj', en 2007, kun la albumo "Pli ol nenio" (vkkd87); kaj sep jarojn poste
ili prezentas al ni "Superbazaro", la frukton de tiuj jaroj da skribado, komponado, kaj registrado.

Per mikrofonhava gitaro kaj diversaj aliaj instrumentoj, Martin estas la centra kolono de la grupo, kune kun Johan
Lagerdahl per baso, kaj Matias Levin per drumo; la grupo portas la potencajn melodiojn kaj la altnivelan poezion de
Martin, ghis la pintojn kiujn li shatas esplori.

Kiel en la unua albumo de la Talpoj, la kantoj en "Superbazaro" kovras vastan gamon de tonoj, subtile ligante akustikajn
sonojn, tenerajn kaj folkecajn, kun la energiaj antipodoj de alternativa roko.

La plej multaj kantoj en la albumo estas tutnovaj; tamen kelkaj, kiel "Sub la ponto" kaj "Nova jaro" jam estis
prezentitaj en demoalbumo sur interreto, sed aperas en la albumo komplete reverkitaj kaj netigitaj.

Notinda estas la kunlaboro de kelkaj famaj artistoj kiel la nemalhavebla Jhomart Amzejev, Eric Languillat de Inicialoj
DC, Anders Grop, la basisto de Persone el la unua epoko, kaj multaj aliaj malkovrindajhoj.

Jen do tre atendita nova albumo lau "digipack" formato kun 12 pagha libreto (tre bela objekto), kiu kronas la karieron
de Martin Wiese, senmanke aldoninda al via diskaro!


Por auskulti fragmenton au rekte mendi :

www.vinilkosmo.com//?disc=vkkd125&lng=e

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

VKKD 124 " Sen elizi' "

JHAK LE PUIL


Ne malpli ol dek jarojn post 'Mi estas' (vkkd73), en nia katalogo de post 2004, Jhak revenas, daure tiom kontestema,
shercema, kaj sentimentala.

Jhak jam estis registrinta kvar kasedojn, la unuan, 'Danghera ul'' aperintan en 1977, kaj sekvitan de 'Revenas mi' en
1980, 'De Pont-Aven al Varsovi'' en 1985, kaj 'Ne donu tro' en 1993. Alivorte, la dua KD dedichas ne malpli ol 37 jarojn
de la kariero kaj muzika spertado de la daure senshangha artisto!

La nau originaj titoloj de la albumo estis komponitaj de Jhak, kaj la tekstoj verkitaj de Christian Sedant, Eugeno
Mihhal'skij, Jopetro Danvy, Stafan Maul, Marjorie Boulton, Mazda, Georges Lagrange, kaj Jhak mem.

Vi trovos ankau tri 'tradiciajn' titolojn: 'Ho belulin'' (Bela ciao) en traduko de Renato Corsetti, 'La kavaliroj de la
Ronda Tablo' tradukita de Michel Duc Goninaz, kaj 'La edzino de la kolportisto' transmetita en la senlandliman lingvon
de Jacques Manceau. Kaj por fini la feston, du kantojn tradukitajn el la franca, 'Klifo kaj maro' (La falaise et la mer)
de Ghislain Schreurs kaj tradukitan de Georges Lagrange, kaj 'Revenas mi' (Je reviens chez nous) de Jean-Pierre Ferland
en traduko de Jean-Pierre Danvy.

Notinda estas la partopreno de JoMo, kiu jam plene kunlaboris en 'Mi estas', chi-foje per gitaro kaj balalajko, kaj
ankau de Pjer Buvje per kontrabaso,Jean-Claude Patalano per aldo- kaj soprano-saksofonoj, klarneto, kaj koncert-fluto,
kaj Yo (de grupo Brassen's Not Dead) per drumoj.

Jen neniumaniere maltrafenda albumo, kiu kontentigos la plejajn frandemulojn!


Por auskulti fragmenton au rekte mendi :

www.vinilkosmo.com//?disc=vkkd124&lng=e


«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

Vinilkosmo-mp3.com III

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»


Ni tre felichas prezenti al vi la trian version de nia platformo vinilkosmo-mp3.com kiu estis renovigita per nova
logotipo, aspekto kaj pluraj teknikaj plibonigoj kiuj estis realigitaj por la sekureco, enretigo, adaptigho al
telefonteknologioj kaj aliaj.

Ekde nun la novaj fizikaj albumoj (KD) estos disponeblaj nur en tiu chi pli moderna retejo, dum la plej malnovaj restos
disponeblaj che vinilkosmo.com..

Che vinilkosmo-mp3.com vi povos trovi ankau la ABONKLUBOn de Vinilkosmo! Temas pri jara abono al la justa elsendflua
platformo 1D touch kie vi povas auskulti la plejparton de la bitigita katalogo de Vinilkosmo sed ankau pli ol milionon
de aliaj verkoj de sendependaj eldonejoj pere de chiuj tipoj de aparatoj (Android/webapp/retumiloj).

Vi estis pli ol 100 chi-jare kiuj alighis al la ABONKLUBO kaj por venonta jaro ni esperas ke vi estos pli ol 200
abonantoj !

Ni dankas vin pro via subteno al nia muzika produktado kaj eldonado pere de la ABONKLUBO.

Por aboni iru chi tien:

www.vinilkosmo-mp3.com/eo/vinilkosmo-abonklubo/abonoj-abonklubo.html


Sen vi nenio eblas!


«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

Novajhoj che Vinilkosmo-mp3.com

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»


Sovagha animo

De la potencmetala bando el Brazilo, BaRok-Projekto, gajnintoj de la 3-a muzikkonkurso de la revuo Kontakto!

Bitaj versioj MP3, Ogg kaj FLAC, kaj fizika KD, disponeblaj che:
www.vinilkosmo-mp3.com/eo/hardkoro-punko-alternativa-metalo/barok-projekto/2-sova%C4%9Da-animo.html

------------------------

jOmO Okcitanas

Bitaj versioj, MP3, Ogg kaj FLAC, disponeblaj che:
www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/jomo-149/4-jomo-okcitanas.html

------------------------

Bosniumas d'Espo Despo

Bitaj versioj, MP3, Ogg kaj FLAC, disponeblaj che:
www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/espo-despo-135/2-bosniumas.html

------------------------

Kompendium

Nova albumo de elektro-triphop-ghangal-sonoj de la hispano Solotronik.

Bitaj versioj, MP3, Ogg kaj FLAC, disponeblaj che:

www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/solotronik-112/3-kompendium.html

------------------------

Bitaj reeldonoj de elcherpitaj KD-albumoj de la mejloshtona sveda bando Persone.


- En la spegulo

Bitaj versioj, MP3, Ogg kaj FLAC, disponeblaj che:

www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/persone-107/2-en-la-spegulo.html


- Povus esti simple

Bitaj versioj, MP3, Ogg kaj FLAC, disponeblaj che:

www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/persone-107/3-povus-esti-simple.html



«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»


Vi povas amplekse disvastigi tiun chi informleteron.

Se vi ricevis ghin pere de amiko au konatulo kaj se vi deziras
ricevi rekte la venontajn, bonvolu inskribighi chi tie :

www.vinilkosmo.com/?scb=&lng=e

Por malalighi nian liston kaj ne plu ricevi tiun informleteron
simple alklaku tiun ligon :

www.vinilkosmo.com/?rmv=&lng=e


Dankon pro via atento.

Plej muzikajn bondezirajn salutojn al chiuj legantoj !



Redaktita por vi de Floréal Martorell kaj Mark Eaton

Por persona kontakto kun Flo, bonvolu utiligi :

The topic of this discussion has been edited by Henryk 7 years ago.

You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)