Group: TUTMONDA ESPERANTA FAMILIO
LA SORC^A RENKONTIG^O KUN HALINA K. / VROCLAVO - POLLANDO, 2016 J.
By
Henryk
|
LA SORĈA RENKONTIĜO KUN HALINA KUROPATNICKA-SALAMON
La 16-an de julio 2016 en la Klubo de Muziko kaj Literaturo okazis originala renkontiĝo kun la fama vroclava poetino kaj esperantistino Halina Kuropatnicka-Salamon. La renkontiĝon preparis por esperantistoj kaj neesperantistoj la Centro de Interkultura Edukado - Vroclavo ( E-organizaĵo ) kune kun la Klubo de Muziko kaj Literaturo ( ne-E-organizaĵo ).
Ĉifoje vroclava publiko havis eblecon partopreni en escepta kaj tre interesa renkontiĝo, kiu estis titolita: „En lumo de la verda steleto”. Halina Kuropatnicka-Salamon ne nur deklamis proprajn versaĵojn, sed ankaŭ legis fragmentojn de siaj rakontoj, kiuj grandparte estis biografio de la aŭtorino. Ŝi laŭ ekzemploj de sia vivio invitis la publikon por viziti belajn lokojn de sia infaneco, junaĝo kaj plenaĝeco belege enplektante informojn pri Esperanto kaj profitoj, kiujn donas ekkonon de Esperanto. De tempo al tempo la publiko laŭte esprimis siajn sentojn komentante ekaŭditan tekston. Dank’ al tio kreiĝis belega kaj eksterordinara etoso.
La Esperanta kaj ĉefe neesperanta publiko estis ravitaj kaj ne avaris aplaŭdojn kaj belajn dankovortojn. Grandan surprizon faris la aŭtorino subskribante per brajlo dediĉon en poeziaj volumetoj.
La komuna foto finis renkontiĝon, kiu montris belmaniere valoron kaj uzeblecon de Esperanto.
Nome de la estraro de la Centro de Interkultura Edukado - Vroclavo
Małgosia Komarnicka

You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the comment feed for this topic
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter