Group: TUTMONDA ESPERANTA FAMILIO


INTERNACIA SIMPOZIO EN VROCLAVO - PL / 2016 j.


Henryk
By Henryk
24 Jun 2016 - 90 visits- Permalink   |   Translate title into English

INTERNACIA SIMPOZIO DENOVE EN VROCLAVO

Kadre de la kvintaga Interkultura Majrendevuo, la 5-an de majo 2016 en la Papa Teologia Fakultato en Vroclavo (Wrocław) okazis la 2a Internacia Simpozio titolita “Kiel sukcese instrui – didaktiko teorie kaj praktike”.
La simpozion por neesperantista publiko kaj esperantistoj interesiĝantaj pri la temo iniciatis kaj organizis la Centro de Interkultura Edukado – Vroclavo ĉifoje kun la pola ILEI sekcio kunlabore kun neesperantistaj organizaĵoj Vinci Fit Art- Radość Życia, Akademia Leonarda Da Vinci - Złoty Wiek, Stowarzyszenie TuRazem.
Kun granda ĝojo mi aldonas, ke la Simpozion patronis Universala Esperanto Asocio kaj Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

Ĉe la komeco de la simpozio estis prezentita filmo pri efika lernado de la fremda lingvo preparita de Marlon Couto Ribeiro kaj Anikó Szalay. Profesorino Ilona Koutny (Interlingvistikaj Studoj ĉe UAM) prezentis la prelegon pri instruado de vortoprovizo. Maria Pokrzywnicka (Etnografia Muzeo en Toruń ) transdonis utilajn informojn kiumaniere kunlaboro kun muzeo helpas al instruistoj sukcese instrui. Grażyna Szubryczyńska (Infanĝardeno „Kangurek” en Toruń ) priparolis kunlaboron de la toruna infanĝardeno „Kangurek” kun ĉina infanĝardeno Tian Mi kaj pruvis, ke infanoj de la toruna infanĝardeno belege adaptas ideojn de Esperanto. Dank’ al Halina Kuropatnicka-Salamon (Centro de Interkultura Edukado - Vroclavo) la publiko eksciis pri la rolo de individuigado dum la instruado de personoj en la tria aĝo - vidantoj kaj blinduloj. Doktoriĝantino pri interlingvistiko Małgorzata J. Komarnicka (Centro de Interkultura Edukado - Vroclavo) proksimigis al publiko brazilan eduksistemon. Magdalena Filcek kaj doktorino Ewa Aplaus (Vinci Fit Art- Radość Życia kaj Akademia Leonarda Da Vinci - Złoty Wiek) priparolis spegulan skribadon, kiel sinkronigi ambaŭ duonglobojn de la cerbo kaj la profitojn de spiradekzercoj. Doktorino Walentyna Wnuk (Pedagogia Universitato) prezentis holisman disvolviĝon de la homo. Barbara Despiney, dr hab. Université Paris 1 Panthéon-Sorbonne resumis ĉiujn prelegojn finante la simpozion.
Post la sukcesa aranĝo Ewa Rapacz kune kun neesperantistoj preparis artan programon kaj komunan vespermanĝon por la organizantoj, prelegantoj kaj gastoj.

La Internacia Simpozio plenumis gravan rolon. La partoprenantoj havis eblecon redukti streson kaj streĉiĝon kaj pliigis senton de harmonio, paco kaj ekvilibro.
La simpozio ankaŭ montris, ke eblas interŝanĝo de sciencaj konkludoj kaj organiza kunlaboro esperantistaj kaj neesperantistaj medioj por komuna efiko, nome la altnivela, eduka aranĝo. La organizantoj ricevis petojn prelegi pri Esperanto kaj instrui la lingvon.

Ni jam invitas partopreni en la sekva, la 3a Internacia Simpozio, kiu okazos en Vroclavo la 19an de majo 2017 dum la 2a Interkultura Majrendevuo.

Małgorzata J. Komarnicka
prezidanto de
Centro de Interkultura Edukado – Vroclavo

10 załączników

You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)