Group: TUTMONDA ESPERANTA FAMILIO


LA EPIGRAMOJ DE BOGUC^JO SOBOL - POLLANDO


Henryk
By Henryk
15 Jun 2016 - 96 visits- Permalink   |   Translate title into English

miaj epigramoj
Mi prezentas miajn epigramojn:

Por li idolo
estas alkoholo.
*
Kial fiŝo ploras?
Akvo fiodoras.
*
Truoj en kulturo
videblas sur muro.
*
Kiam li fariĝis estro
false ludas la orkesto.
*
Lau lia opinio
li estas tuj post Dio.
*
Se li malriĉa vere estas
kial li ne laboras nur festas?
*
En lernejo li estis kreteno
nun havas altan postenon.
*
Ĉu li staras, ĉu li sidas
al kaliko li sopiras.
*
La kunveno jam finiĝis
sed problemoj ne solviĝis.
*
Por ĉiu tago
alia flago.
*
Ĉion li plej bone scias
sed mem tiel opinias.

Boguslavo Sobol



.

You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)