Group: TUTMONDA ESPERANTA FAMILIO
VORTBELECO EN ESPERANTO / VROCLAVO - POLLANDO / 2016 j.
By
Henryk
|
VORTBELECO EN ESPERANTO
Lunde la 18an de aprilo je la 17:00 en Vroclavo, okazis la Unua Festivalo de Deklamata Poezio “Vortbeleco en Esperanto”. La festivalon preparis Centro de Interkultura Edukado – Vroclavo, Pola Esperanto-Asocio kune kun neesperantista organizaĵo “HORIZONTO”. La festivalon patronis Pola Sekcio de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj kaj amaskomunikilan patronecon plenumis Pola RetRadio kaj Pola Esperantisto.
La publikon kaj la partoprenantojn salutis la prezidantino de la Centro de Interkultura Edukado – Vroclavo - Małgosia Komarnicka, kiu mallonge prezentis historion de Esperanto. La festivalon lerte gvidis la aŭtorino de la projekto Halina Kuropatnicka-Salamon.
La partoprenantoj de la festivalo estis diversaĝaj kaj plimulto el ili ne estis esperantistoj. Ĉiu partoprenanto prezentis unu poeziaĵon en Esperanto. La prezentadon prijuĝis ĵurio: Lidia Ligęza, Małgosia Komarnicka kaj Andrzej Kraszewski, kiu pritaksis interpretadon, elekton de la temoj kaj parolmanieron.
Ĉi tiu festivalo, malgraŭ tio, ke ĝi okazis unuanfojon havis rimarkeble altan nivelon kaj la ĵurio havis malfacilan taskon. La unuan premion ricevis Wojciech Ławnikowicz, la duan Monika Radomska kaj la trian premion Magdalena Piętka. La ĵurio aljuĝis ankaŭ tri distingojn. La premiitoj ricevis diplomojn kaj belajn donacojn kaj ĉiuj partoprenantoj ricevis diplomon pro partopreno.
La festivalon karakterizis familia etoso kaj dum la paŭzo okazis regalo per hejmpreparitaj bongustaj kukoj.
Sumigante la aranĝon ni povas diri, ke nia strebo popularigi Esperanton kaj vigligi la kunlaboron kun neesperantistaj medioj precipe ĉi-jare dum kiu Vroclavo estas – la Kulturĉefurbo de Eŭropo 2016 bone fruktis.
Je la nomo de la organizantoj
Małgosia Komarnicka
--
4 załączniki

You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the comment feed for this topic
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter