0 favorites     0 comments    1 005 visits


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

1 005 visits


Kiel la rivero Sava eniras la Danubon

Belgrado, fortikaĵo de Kalemegdan. Ĝuste ĉi tie, je la sama rando de la ĉefurbo, dum multaj jaroj troviĝis la landlimo de Serbio, ĝis la jaro 1918, kiam post la disfalo de la Aŭstrohungaria Imperio Vojvodio iĝis parto de Serbio.
Ĝuste en tiu loko, rande de Kalemegdan, la rivero Sava eniras la Danubon. Vi povas vidi unue la riveron Sava maldekstre, kies akvo alfluas al loko ĉirkuanta insulon en la mezo, la tiel nomata "Milita Insulo" (ne forgesu, ke iam temis pri landlimo), malantaú kiu fluas la Danubo. Fine de la filmeto, dekstre, oni povas vidi la lokon, kie finiĝas la insulo kaj la akvo de la Sava miksiĝas kun tiu de la Danubo. En tiu punkto facile distingeblas la akvojn de ambaŭ riveroj, unu pli hela ol la alia, kiuj dum iom da tempo pluiras parale ĝis kiam iom post iom finfandiĝas.
Translate into English

Comments

Sign-in to write a comment.