Pavla Dvořáková's photos

Burgo Zvíkov

13 Sep 2017 1 404
Jen "la reĝo de la bohemiaj burgoj", unu el miaj grandaj amoj:-), al kiu mi ĉiujare revenas, ofte kadre de la someraj vesperaj teatrospektakloj. Loko kun specifa etoso kaj energio, super la valbaraĵo Orlík. eo.wikipedia.org/wiki/Zv%C3%ADkov_(burgo)_ Mallongan filmon esperante dublitan pri la burgo vi povas spekti en www.ipernity.com/doc/tuurq/8148987 Jen fotaĵo el mia ĝus nun la lasta vizino en julio 2017.

Placo en Hronov

13 Sep 2017 1 343
Urbeto en Orienta Bohemio (ĉelime kun Pollando) eo.wikipedia.org/wiki/Hronov estas okazloko de la plej longe okazanta (en 2017 jam la 82-a) tutŝtata amatora teatrofestivalo "Jiráskův Hronov" (nomita laŭ la loka naskiĝinto Alois Jirásek eo.wikipedia.org/wiki/Alois_Jir%C3%A1sek . Kun la familio mi jam kelkfoje partoprenis la festivalon, dumtage ekskursante kaj migrante tra la ĉirkaŭaĵo kaj (antaŭ)vespere vizitante la teatraĵon. Sur la fotaĵo maldekstre la ĉefa teatrokonstruaĵo, maldekstre la elementa lernejo.

Kuracakva puto en Krtely

22 Apr 2016 402
Ĉarma ripozloko kaŝita en la arbaro, proksime al la pilgrimloko en Lomec en Suda Bohemio

Ensemblo Hai la loc el Groningen (Nederlando)

17 Aug 2017 2 482
dum la 23-a Internacia Folklora Festivalo en Písek (19.8.2017)

La plej junaj membroj de la folklora ensemblo "Pís…

20 Aug 2017 470
post sia prezentiĝo dum la 23-a Internacia Folklora Festivalo en Písek (Ĉeĥio - Suda Bohemio) 18.8.2017

Slovaka popolensemblo Jadlovina

17 Aug 2017 1 395
el la urbo Kysucké Nové Mesto prezentiĝis kadre de la 23-a Internacia Folklora Festivalo en Písek (Ĉeĥio) la 17-an de aŭgusto 2017

Dancistino el norda Barato

17 Aug 2017 2 2 540
membrino de la ensemblo Yagia Srivastava per danco prezentis rakonton kadre de la 23-a Internacia Folklora Festivalo en Písek (Ĉeĥio) la 17-an de aŭgusto 2017

Kastelo Koloděje nad Lužnicí

01 Aug 2017 1 385
La kastelo situas en Suda Bohemio, 4km norde de la urbo Týn nad Vltavou. Ĝi estis forte damaĝita de la inundo en 2002 kaj estis komplete kaj postulhave rekonstruita kaj alirebligita al la publiko nur en 2015. Tial ĝi ankoraŭ ne estas ĝenerale tro konata. Krom la kastela interno disponeblas agrabla ĝardeno kun refreŝiĝejo kaj lageto kun kuŝlokoj por sunumado. Proksima urbeto Týn n.Vl.t estas ankaŭ interesa ekskursocelo. En la turisma sezono okazas ŝipeveturadoj sur la rivero Vltava (Moldavo). Situo surmape: mapy.cz/zakladni?x=14.4189689&y=49.2519839&z=14&source=base&id=1701843&q=z%C3%A1mek%20kolod%C4%9Bje%20nad%20lu%C5%BEnic%C3%AD

Al mezepoka Ŝtonponto en Písek flosas paperlantern…

20 May 2017 2 2 482
Kadre de la porfamilia publika aranĝo Cipískoviště 13.5.2017

En Ĉeĥio fama fabela familio de la "rabisto" Rumca…

20 May 2017 1 461
Kadre de la porfamilia publika aranĝo Cipískoviště 13.5.20

Sendado de lampionoj kun deziroj sur la rivero Ota…

20 May 2017 2 1 361
fotite de la insulo ĉe la historia Urba elektrejo vid-al-vide al la mezepoka Ŝtonponto Kadre de la porfamilia publika aranĝo Cipískoviště 13.5.2017

Paskodeziro 2017 al ĉiuj Ipernitianoj

Prago - ĝardeno de Kinský

15 Mar 2017 3 2 499
Survoje al ortodoksa ligna preĝejeto de Arkanĝelo Mikaelo situanta sur deklivo de la mont(et)o Petřín (Petro-monto), etendiĝanta super la urbo. Mia ega ŝatata medita loko kun nemultaj promenantoj. Oni perceptas malproksimiĝantan mondecan bruon desube kaj samtempe havas, precipe vintre kaj dum antaŭprintempo, antaŭ ol arboj kovriĝos per foliaro, belegajn panoramojn de la urbo.

Kristnaska bondeziro al ĉiuj Ipernitianoj

Historiaj kristnaskaj bildkartoj 1

11 Dec 2016 1 360
Specimenoj el mia privata kolekto, kiun mi ekspoziciis dum la Adventa matineo, kiun mi jam la 8-.an fojon organizas por la urba publiko en la Urba Biblioteko en Písek (kadre de la programo de tradicia esperanta Antaŭkristnaska Renkontiĝo). Mi elektis aparte tiujn, kiuj prezentas Kristnaskon en bohemi akaj moravia kamparo, Ĉiuj estis eldonitaj inter 1904 kaj 1939.

Historiaj kristnaskaj bildkartoj 2

11 Dec 2016 1 378
Specimenoj el mia privata kolekto, kiun mi ekspoziciis dum la Adventa matineo, kiun mi jam la 8-.an fojon organizas por la urba publiko en la Urba Biblioteko en Písek (kadre de la programo de tradicia esperanta Antaŭkristnaska Renkontiĝo). Mi elektis aparte tiujn, kiuj prezentas Kristnaskon en bohemi akaj moravia kamparo, Ĉiuj estis eldonitaj inter 1904 kaj 1939.

Kartvelia popolensemblo KOLKHA II el Tbilisi

20 Aug 2016 5 975
dum prezentiĝo ne la kastelo Blatná kadre de la 22-a Internacia Festivalo en Písek. 19.8.2016

Sikha ensemblo el Norda Barato okupiĝanta pri spec…

18 Aug 2016 4 578
dum prezentiĝo en la 22-a Internacia Folklora Festivalo en Písek 18.8.2016

696 photos in total