Pavla Dvořáková's favorite articles

Display articles of:

  • NOVAĴOJ EN ESPERANTO... Bonega retejo!

    NOVAĴOJ NOVAĴOJ estas aktuala kaj mojosa novaĵ-stacio en la Internacia Lingvo Esperanto kie vi trovas ĉiutagajn novaĵojn de la plej elstaraj novaĵ-agentejoj en Esperantio, kiel Ĉina Radio Internacia - Monato: la Internacia Magazino Sendependa - Muzaiko - la retejo de Neniam Milito Inter Ni, Eŭropa Civitano, Le Monde diplomatique en Esperanto, kaj tiel plu. NOVAĴOJ ankaŭ prezentas raportojn de video-ĵurnalistoj Maximiliano Catania, Fábio Monteiro, kaj Wilson Foo. Respondecas pri NOVAĴ…

  • Plej popularaj sloganoj (rezulto de la enketo)

    Jen la 12 plej popularaj sloganoj de Movado sen Nomo, en sinsekvo de populareco (kun kelkaj egalrangaj pozicioj). Ni estus tre kontentaj se vi pretus traduki ilin al via lingvo kaj resendi la tradukon al ni por multlingvigi nian agadon. Plibonigu la mondon. Komencu per vi mem. Ali-pensantoj ankaŭ pensas. Pli bona mondo komenciĝas en via propra koro. Ĉiu guto gravas. Ne diru kion vi scias. Sciu kion vi diras. Ne ekzistas vojo al amo. Amo estas la vojo. Homo valoras pli ol mono. La viv…

  • (EO) Noam Chomsky : Dek paŝoj ĉiutage por manipuli la veron

    La jena dokumento fontas el diversajlingvaj tradukoj de artikolo aperinta sur la retejo de Pressenza kaj Idee kaj Mediapart : EN. Chomsky : 10 moves to manipulate the truth every day FR. Les dix stratégies de manipulation de masse – Noam Chomsky DE. Chomsky : 10 Schritte täglich zu manipulieren die Wahrheit ES. Chomsky : 10 pasos cada día para manipular la verdad PT. Chomsky : 10 passos a cada dia para manipular a verdade IT. Chomsky : 10 mosse per manipolare ogni giorno la verità

  • UEA EN KRIZO

    Libera Folio aperigis artikolon pri la tre zorgiga daŭra malkresko de la membraro de UEA je kio reagis amaso da homoj kaj evoluis granda kaj interesa diskutado. Tie mi reagis jene: Mi tre kontentas pri tiu ĉi debatado, ĉar ĝi montras ke ekzistas homoj por kiuj gravas la estonto de la movado kaj homoj kiuj havas viziojn sed ankaŭ praktikajn vidpunktojn. Mi povus tuj inter la diskutantoj trovi homojn bonajn por konsistigi minimume duonon de la estonta estraro de UEA. Mi diru kelkajn opin…

  • KIEL MI FARTAS de Wisława Szymborska

    Se iu min demandos, kiel mi fartas, Mi ĝentile respondos: “Bone, mi dankas”. Ke mi havas l‘artriton, tio ne tutas, Astmo, la kor’ min tedas kaj elspiro kurtas, La puls’ febla, de kolesterol' la sango plenas. Tamen mi bonfartas, kvankam l’aĝo premas! Nun sen bastono mi paŝi ne povas, Eĉ, se vojon plej facilan mi eltrovas. Dumnokte, insomnio min turmentas, Sed venas maten’ kaj mi pri viv’ kontentas. Mi havas kapturnojn, min memor’ trompemas, Tamen mi bonfartas, kvankam l’ aĝo premas!…

  • Surpriza renkonto (W. Szymborska) el volumo "Pytania zadawane sobie"

    Ni estas ege afablaj inter ni, ni diras ke belas renkontiĝi post jaroj. Niaj tigroj trinkas lakton. Niaj nizoj paŝas piede. Niaj skvaloj dronas en akvo. Niaj lupoj oscedas ĉe kaĝo aperta. Niaj vipuroj forskuis de si fulmojn, la simioj - elanojn kaj la pavoj -plumojn. La vespertoj de longe forflugis el nia hararo. Ni eksilentas je duon-frazo seneskape ridetantaj. Nia gento ne kapablas paroli kun si. Esperantigis H. NIESPODZIANE…

  • HIMNO AL LA SUNO de la Faraono Aĥnaton

    Jen la traduko de la fama "Himno al la Suno", skribita de la hereza Faraono Aĥnaton, kiu deziris imponi monoteismon en Egiptio : la kulto de dio Aton. Tiun tre belan tekston tradukis Kálmán (Kolomano) KALOCSAY (1891-1976).