Koloraj turismaj broŝuroj pri Slovakio

Kulturoj de la mondo peritaj de Esperanto

  • Photos| Docs

Al la albumo ni alŝutos fenomenojn kulturajn KROM LITERATURO, kiujn oni povas ekkoni pere de Esperanto - ĉu pere de haveblaj tekstoj, retejoj, ĉu pere de interpretado kadre de Esperanto-aranĝoj. La albumo iom post iom grandiĝados. Vidu ankaŭ la dosierujon Dokumentoj (por tekstoj kaj sonregistraĵoj).
Plej multas ĉi-tie tradukoj de muziko popola kaj klasika, sed ankaŭ specimenoj de esperantigitaj te…  (read more)

Koloraj turismaj broŝuroj pri Slovakio

16 Aug 2016 1 585
pretigitaj kaj eldonitaj okaze de la 101a UK senpage elŝutešblas - por registriĝintaj Ipernitianoj: Slovakio: www.ipernity.com/doc/181031/42771420 Nitra: www.ipernity.com/doc/181031/42771410 Monumentoj de Unesko: www.ipernity.com/doc/181031/42771432 por la ceteraj: www.nitra2016.sk/elsxutejo

Korea danco Taepyeongmu

07 Nov 2017 3 462
(태평무; laŭvorte "danco de la granda paco) - ĝia funkcio estas espera deziro de la paco por la lando. Enskribita kiel korea nemateria kultura heredaĵo. SPEKTU KIEL ASPEKTAS LA DANCO EN LA VIDEO www.youtube.com/watch?v=HJSy9IRM9Ck Fonto: en.wikipedia.org/wiki/Taepyeongmu#/media/File:Korean.dance-Taepyeongmu-01.jpg

Tradiciaj koreaj vestaĵoj hanbok - nuptosceno en l…

07 Nov 2017 299
fonto: commons.wikimedia.org/wiki/File:Korean_clothing-Hanbok-Joseon_period-02.jpg

Pibimbap - Korea nacia manĝajo

07 Sep 2005 303
Pibimbap (koree 비빔밥) estas korea nacia manĝajo. Temas pri granda ujo kun kuirita rizo, sur kiu estas metitaj diversaj specoj de legomo, ĉu krudaj, ĉu kuiritaj (cepo, kukumo, spinaco, karoto, cukino, sojaj ĝermoj ktp), ovo kaj kelkaj pecoj da viando, oni aldonas ujon kun pikanta saŭco koĉĥunĝang kaj iam supo el maralgoj mijoguk. La manĝon oni kutime manĝas per kulero kaj antaŭ manĝo oni bone miksas ĝin. Surfote pibimbap (maldekstre sube) ne miksita, kun aliaj ingrediencoj. Fonto de la fotaĵo:https://eo.wikipedia.org/wiki/Korea_kuirarto#/media/File:Bibimbap_with_side_dishes.jpg

Afiŝo teatra

11 Mar 2011 1 932
"La plej longa tago de Maria Theresia" teatraĵo prezentita dum la UKo en Zagrebo en 2001 eo.wikipedia.org/wiki/Vida_Jerman

Oficiala plurlingva retpaĝaro de Oomoto funkcias a…

15 Jun 2011 1 847
vidu: http://www.oomoto.or.jp/Esperanto/index-es.html http://eo.wikipedia.org/wiki/Oomoto

Oomotanoj regule prezentiĝas dum Universalaj Kongr…

Kreado de la budhisma sablomandalo dum la 94a UKo…

28 Jul 2009 728
realigis japanaj monaĥoj, invititaj sekve de la vizito de la bjalistoka urbestro dum la UKo en Jokohamo en 2007

Mefisto

06 May 2010 1 649
Fama Oskar-premiita filmo, estigita en 1981 laŭ la samnoma novelo de Klaus Mann en kunlaboro inter Germanio, Hungario kaj Aŭstrio, sub reĝisorado de István Szabó. Ĉefrolis Klaus Maria Brandauer. La filmo rakontas pri talenta aktoro Hendrik Hofgen, kiu dum la 2a mondmilito pro sia senlima ambiciemo oferas siajn moralajn kaj artajn principojn kaj privatan vivon, konvinkante sin mem, ke en perversa totalisma mondo eblas ĉirkaŭ si krei kvietan mondon de la arto ... La filmo estas por ni unika, ĉar en 1987 ĝi estis KOMPLETE DUBLITA EN ESPERANTO. Ĉi-tie vi povas vidi kelkminutan specimenon: https://www.ipernity.com/doc/181031/10561745 La kompletan filmon vi povas elŝuti en http://filmoj.net/mefisto (ligilo sube)

Netolice - Gardturo de la arkeologia parko

13 Jul 2011 2 771
http://www.archeopark-netolice.cz/esp

Renesanca kasteleto Kratochvíle

13 Jul 2011 2 764
3km de Netolice unika italstila belvedero ĉirkaŭita de ĝardeno kaj akvofosaĵo kaj ekipigta per riĉaj originaj renesancaj internoj en la kaso eblas peti esperantlingvan ĉiĉeronan tekston! http://eo.wikipedia.org/wiki/Kratochv%C3%ADle

Tradiciaj popolkostumoj de la regiono Podluží ĉirk…

01 Aug 2012 1 690
www.podluzi.cz/turistika/images/stories/foto/tradice-a-zvykoslovi.jpg

Rara mumio de egipta princino en la Urba Muzeo en…

19 Jun 2012 806
vizitita kadre de la 25-a OSIEK-Konferenco en Svitavy 2012

Břeclavánek kantas esperante kun partoprenantoj de…

25 Oct 2012 858
Fine de la folklora spektaklo de la infana ensemblo Břeclavánek (28.9.2012 en Břeclav ) infanoj kunkantis kun esperantistoj du tradukojn de famaj moraviaj popolkantoj "Amo dia amo" kaj "Ho blanka vino" - ties registraĵon vi povas vidi en la filmo ĉi-tie: www.ipernity.com/doc/181031/13691543 La dua regitraĵo sekvos ene de kelkaj tagoj

La kvar tulipulinoj el Harlem (Nederlando)

25 Nov 2012 1 781
kiuj sukcese prezentiĝis kadre la kultura programo de la la 4-a UKo en Dresdeno 1908 (el l akongresa numero de la gazeto La Bela Mondo 1908/3)

Pasodoblo dum E-festo

05 Apr 2008 1553
11-12jara dancparo malfermas solenan amikan vesperon omaĝe al 100jariĝo de la E-klubo "La Ponto" en Písek (Ĉeĥio) http://eo.wikipedia.org/wiki/P%C3%ADsek dum la 3-a Sabla Printempo (aprilo 2008) http://eo.wikipedia.org/wiki/Sabla_Printempo filmis Pavla Dvořáková (prizorgantino de tiu ĉi retpaĝo)

Monteverdi - Orfeo

14 Feb 2011 2 1 1915
Ario "Vi ricorda o boschi ombrosi (Ĉu vi memoras, o ombraj arbaroj) el la opero "Orfeo" de Claudio Monteverdi (1567-1643), kun Esperanto-subtekstoj. La opero estiĝis en 1607 kaj temas pri suzeble la plej malnova (komplete konserviĝinta kaj i.a. ankaŭ ĝis nun prezentata) opero entute, kiu grave influis pluan evoluon de la baroka muziko. La faman grekan miton pri Orfeo vi povas legi en http://eo.wikipedia.org/wiki/Orfeo La dosiero elŝuteblas en http://www.youtube.com/watch?v=S6KFf2wzTQ8

Kálmán - Joj cigan'

25 Mar 2011 2472
Fama ario el la opereto "Grafino Marica" de la hungara komponisto Emmerich (Imre) Kálmán (1883-1952) http://eo.wikipedia.org/wiki/K%C3%A1lm%C3%A1n_Imre Prezentas triopo de ĉeĥaj esperantistoj: Miroslav Smyčka-kantado, Jan Duda-violono kaj Blanka Poukarová-piano. Prezentite dum la koncerto omaĝe al 40jariĝo de ĈEA dum la ĈEA-konferenco en Svitavy en oktobro 2009.

63 items in total