Bernardo's photos

Zamenhof-letero 1908 (2)

28 Jan 2015 1 1779
Jen la dua parto de la letero de Sept. 1908. Sub la fino de la letero al la gastigintoj sekvas mesaĝo por iliaj "estimataj gefiloj". Li konfirmas ricevon de poŝtkarto, sendita de "Fraŭlino Elle", kaj de "nia kara Kvarano", do de Marie Hankel. En la organiza teamo de UK 4, nomita "La Kvaro por la Kvara", ŝi estis la sola virino inter la "Kvaranoj". Sur la tria kaj lasta paĝo dekstre skribas Klara Z, la edzino de L.L. Z., kelkajn dankvortojn, kiel Z unue al la gastigintoj, poste la sama peto transdoni salutojn al iliaj "estimataj gefiloj". La manskribo de Klara estas multe pli akurata ol tiu de Z kaj klasike bela Ĉu vi ĉion povas legi?

Vortaro Esperanto-Ido, ĉ. 1935

06 Sep 2015 1343
Specimena dupaĝo (komenco de lit. P). Titolpaĝon vd. apude. Dankon al sinjoro Bill Chapman.

Vortaro Esperanto-Ido, ĉ. 1935

05 Sep 2015 1274
Jen la frontispico de la vortaro Esperanto-Ido de ĉ. 1935, vd. la titolpaĝon apude. Mi dankas al sinjoro Hilary Chapman pro la afabla alsendo de la skanaĵoj.

Vortaro Esperanto-Ido, ĉ. 1935

Faulhaber, Gramatiko, 5a eld. 1950

22 Jul 2015 1 1004
Detala gramatiko de Esperanto en la nederlanda. Sur la foto la 5a eld. 1950, 344 p. Pri la nederlanda esperantisto-laboristo (domfarbisto) Frits Faulhaber (1893-1979), vd. en Vikipedio: eo.wikipedia.org/wiki/Frits_Faulhaber . Lia Esperanto-heredaĵo estis forĵetita post lia morto. Pri lia rolo en AdE (at-isto kaj subtenanto de Isbrucker) vd. en Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto, vol. 4 (BK IV): esperanto-akademio.wikispaces.com/eniro

PTT-Esperantist

22 Jul 2015 657
Lernolibro en la nederlanda, celanta speciale kunlaborantojn de la poŝto, kun aparta konsidero de tiufakaj esprimoj kaj konversacioj.

Courtinat, Historio de Esperanto, 3 vol.

22 Jul 2015 592
Konata trivoluma verkego, kiu bedaŭrinde estas tre kaj fakte tro nefidinda. Nur suplemente al fidindaj verkoj uzeblaj. Enhavas multajn fotojn de konataj esperantistoj.

Stojan, Deveno kaj Vivo de Esperanto, 1953

21 Jul 2015 4 1367
Originala esperantologia studo de la iama rusa akademiano Petro Stojan (1884-1961), origine de 1925, sed broŝur-forme aperita nur en 1953 (antaŭe jam felietone). El la vidpunkto de 2015 la juĝo estas ambigua: Kvankam Stojan raportas multajn interesajn detalojn, li baze miskomprenas la sistemon kreitan de la Antaŭparolo al la Fundamento de Esperanto.

Majsner, La roboj de Simon, 2015

21 Jul 2015 702
Originala krimrakonto de XY, aperinta sub la pseŭdonimo "Knal Majsner" (divenu mem la ĝustan nomon de la aŭtoro). En la firmao de nordgermana modisto okazis murdo. Dum la polico ĉasas la murdinton, la modisto taskigas la privatan detektivon Droste eltrovi, ĉu la viktimo spionis pri lia nova mod-kolektaĵo kaj se jes en kies intereso. Bele farita libreto en facila lingvaĵo. eldonita de Michael Lennartz: www.majkel.de/wb/pages/esperanto/elektronika-libraro/elsutado.php .

Cart, Vortoj, 1927, repr. 1990

21 Jul 2015 706
Théophile Cart (1855-1931) estis membro de la Lingva Komitato (LK) kaj de la Akademio de Esperanto (AdE) de la fondo de tiuj "lingvaj institucioj" en 1905 kaj 1908. Li estis direktoro de la Komisiono pri la Komuna Vortaro de 1908 kaj prezidanto de la Akademio de 1920 ĝis sia morto en 1931. Cart do grave influis la lingvopolitikon de la Akademio en ties frua epoko kaj precipe dum la Ido-krizo. Liaj ĉefaj artikoloj prilingvaj kaj pri la rolo de la Akademio aperis felietone antaŭ 1914 kaj estis reeldonitaj broŝur-forme en 1927, fine represitaj en 1990 (jen la titolpaĝo de la eldono de 1990). Kelkaj el liaj pozicioj estas akceptitaj ĝis niaepoke. Pri aliaj nuntempe ĝenerale regas alia kompreno. Tamen ĉiukaze ankoraŭ indas ekkoni la pensojn de Cart .

Tišlar, Frekvencmorfemaro 1982

20 Jul 2015 714
Tišlar, Zlatko (1945- ) [W]. Frekvencmorfemaro de parolata Esperanto. Zagreb: Internacia Kultura Servo [IKS] s.j. [1982]. 41 p. — A5 broŝ. Baziĝas sur 60.000 vortoj surbendigitaj dum UK kaj IJK en 1979 (4352 frazoj, en kiuj estis uzitaj entute 1343 div. morfemoj). Spec. 1 (frekvenclisto de n-ro 100 - la dua n-ro donas la absolutan nombron de trafoj): 100. - 61 - si 101. - 60 - ŝajn 102. -59 - ver 103. - 58 - uj Spec. 2 (Listo de morfemoj laŭ alfabeto - komenco de lit. P): 866. paĝ 5 867. pag 28 868. pak 2 869. palp 1 870. pan 3 Cit. laŭ Berlina Komentita Bibliografio de Vortaroj kaj Terminaroj en Esperanto 1887-2014: esperanto-akademio.wikispaces.com/BKB .

BKB 2015, p. 234

20 Jul 2015 634
Specimena paĝo el BKB 2015, libere elŝutebla de esperanto-akademio.wikispaces.com/BKB .

BKB 2015

20 Jul 2015 622
La plej kompleta bibliografio de (espereble) ĉiuj vortaroj de Esperanto, libere elŝutebla de esperanto-akademio.wikispaces.com/BKB . La Berlina Komentita Bibliografio de Vortaroj kaj Terminaroj en Esperanto 1887-2014 (BKB) laŭeble registras ĉiujn menciindajn leksikografiajn verkojn esperantajn de la komenco ĝis fine de 2014. Krom per la bazaj bibliografiaj indikoj, BKB klarigas multajn verkojn per specimenoj, notas recenzojn kaj indikas referencojn al plia legado pri esperantaj vortaristoj. Aparta fokuso estas sur la multaj disaj vortaroj, verkitaj en diversaj elektronikaj formoj dum la lastaj ĉirkaŭ dek kvin jaroj de post 2000. BKB celas esperantologojn, bibliotekojn, kolektantojn, sed aparte leksikografojn kaj terminologojn, serĉantajn fidindan respondon al la demando „kio jam ekzistas?“. Instruistoj kaj lernantoj kun ĝenerala intereso pri la vortara aspekto de la esperanta kulturo trafoliumos BKB, eble mirante „tiom jam ekzistas!“.

Dmitriev, Oficiala Radikaro Esperanto-Rusa 1920

19 Jul 2015 3 670
Dmitriev, V[ladimir] A. [W]. Esperanta-rusa vortareto. Oficiala radikaro de la lingvo “Esperanto” - Esperantsko-russkij slovar’. Oficial’nyj korneslov jazyka “Esperanto” [W]. S. Peterburg: Librejo “Esperanto”, [1914]. [4], 120 p. — pr. Šrader. 14x11 cm. BIL 3040. 2a eld. Korno: Korna Societo Esperantista, [1920]. Dresden: Ader & Borel, [1920]. 139, 1 p. — pr. Hille, Dresden; "havebla ĉe Ader & Borel, Dresden". 15x12 cm broŝ. Enhavo: Ĉiuj radikoj de UV kaj de la aliaj partoj de FdE, de OA 1 kaj de la propono de AdE por OA 2 de 1913 kaj 1914, sume 4370 radikoj kaj 4708 vortoj. Krome: Rusa FG, listo de ĉiuj propraj nomoj en FdE, rusa trad. de BD kaj aldona listo de proponitaj "neologismoj" (p. 133-139). Rec.: — 1929: BIL 3040: „en aldono: aklami, amara, anso, aviado, bulteno, civito, ĉifro, garni, graki, inaŭguro, konvergi, lavurso, menso, orta, pivoto, rivalo, simuli, sparvo, stufi, ŝoki, termo, uzino, vervo, k.m.a.“ (probable ĉerpitaj el Stojan 1913). Esperanto → rusa Cit. laŭ BKB 2015: esperanto-akademio.wikispaces.com/BKB

Builthuis, Woordenschat 1931

19 Jul 2015 498
Bulthuis, H.J.; Dominicus, F.C. Esperanto-Woordenschat. Een verzameling van woorden en uitdrukkingen uit de dagelijksche omgangstaal. Voor cursussen en voor zelfonderricht. Rotterdam: Nijgh & Van Ditmar 1931. 114 p. — 22,5x15 cm (ĉ. A5). Sisteme ordigita vortaro de vortoj kaj esprimoj en 41 ĉapitroj, ekz.: La homa korpo, Sano kaj malsano, La familio, La domo, Mebloj k.t.p. Ĉap. 42 temas pri internacie kompreneblaj pro­verboj. Spec. (komenco de ĉap. 14 "Fiets en auto" - "Biciklo kaj aŭtomobilo"): Een motorfiets. - Motorbiciklo. Een luchtband oppompen - Aerplenigi pneŭmatikon. Een defect aan den motor. - Difekto en la motoro. Het spatbord; de rem; het stuur. - La kotŝirmilo; la haltigilo, la bremso; la direktilo. Nederlanda → Esperanto Cit. laŭ BKB 2015: esperanto-akademio.wikispaces.com/BKB .

Fruictier, Grenkamp - Esperanto-Gramatiko 1930

29 Jun 2015 1 591
La eldonejo "Esperantista Voĉo" estis Kornfeld mem. Jaslo en la nuna pola regiono Antaŭkarpatio apartenis de 1772 ĝis 1918 al Aŭstrio sub la germana nomo Jassel. La gramatiko estas presita de Belga Esperanto-Instituto en Antverpeno.

Laia Costa dum Berlinalo, Feb. 2015

07 Feb 2015 3 703
Laia Costa ludas la rolon de "Victoria" en la samnoma filmo. Vd. tie: www.ipernity.com/blog/bernardo/1037536 . Foto el Vikipedio: upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/1/1d/20150207_-_Laia_Costa_at_Berlinale_by_sebaso.jpg .

Japanlando 1927

12 Jan 2014 2 1 935
Vojaĝ-gvidilo pri Japanio eld. de la Ŝtata Japana Fervojo en 1927 kun multaj praktikaj konsiloj, ekz. "vaporŝipaj vojoj al Japanlando". Reiseführer über Japan auf Esperanto, hrsg. von den Staatlichen Eisenbahnen 1927 mit vielen praktischen Tipps, z.B. "Dampfschifffahrtslinien nach Japan".

88 photos in total

For a Guest account such as this, the number of content displayed is limited to a maximum of 100.