Akademia Dokumentaro

Esperanto Akademio <ea>

  • Photos| Docs

01 Aug 2016

1 favorite

1 299 visits

Akademia Dokumentaro

Temo de la kvara volumo de la Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto estas la Akademia Dokumentaro. Ĝi estas la nuntempe plej kompleta kolekto de ĉiuj dokumentoj de Lingva Komitato (1905-1947) kaj AdE (1948-2016). Sur la titolbildo estas citaĵo el la unua statuto de la "Esperantista Akademio" el 1908, vd. p. 46 de la volumo. Legu pli: www.ipernity.com/blog/bernardo/4588328 .

01 Aug 2016

1 favorite

2 comments

1 656 visits

Velger, Norma Esperantologio, 1999

Komentita reeldono de la klasika verko pri la Fundamento de Esperanto: www.ipernity.com/blog/bernardo/4621998 .

30 Jul 2016

1 934 visits

Vortaro Oficiala Junio 2016

La plej kompleta kaj detala kolekto de ĉiuj vortoj el la Fundamento de Esperanto laŭ la aktuala stato de 2007. Kun klarigoj pri ĉiuj vortoj el la Universala Vortaro kaj la naŭ Oficialaj Aldonoj. Legu pli: www.ipernity.com/blog/bernardo/4625288 .

01 Aug 2016

1 532 visits

Grosjean-Maupin, Landnomoj, 1922

La manskribita raporto al la Akademio neniam antaŭe estis publikigita. Nun ĝi estas libere elŝutebla de esperanto-akademio.wikispaces.com/eniro . Legu pli: www.ipernity.com/blog/bernardo/4625698 .

02 Aug 2016

1 355 visits

Kabe, Vortaro, 1910

La unua kompleta difinvortaro de Esperanto el la epoko de Zamenhof. Ĝia influo etendiĝas ĝis la nuna PIV 2005. Ĝi reaperis kiel vol. 7 de la Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto (BK VII), ĉar ĝi estas grava helpilo por eltrovi la "veran sencon" (vd en la 4a alineo de la Antaŭparolo - A 4.5) de vortoj en la Vortaro Oficiala (vd. en BK II). Elŝutu de esperanto-akademio.wikispaces.com/Historiaj+vortaroj