BKB 2015

Bibliografioj


20 Jul 2015

610 visits

BKB 2015

La plej kompleta bibliografio de (espereble) ĉiuj vortaroj de Esperanto, libere elŝutebla de esperanto-akademio.wikispaces.com/BKB . La Berlina Komentita Bibliografio de Vortaroj kaj Terminaroj en Esperanto 1887-2014 (BKB) laŭeble registras ĉiujn menciindajn leksikografiajn verkojn esperantajn de la komenco ĝis fine de 2014. Krom per la bazaj bibliografiaj indikoj, BKB klarigas multajn verkojn per specimenoj, notas recenzojn kaj indikas referencojn al plia legado pri esperantaj vortaristoj. Aparta fokuso estas sur la multaj disaj vortaroj, verkitaj en diversaj elektronikaj formoj dum la lastaj ĉirkaŭ dek kvin jaroj de post 2000. BKB celas esperantologojn, bibliotekojn, kolektantojn, sed aparte leksikografojn kaj terminologojn, serĉantajn fidindan respondon al la demando „kio jam ekzistas?“. Instruistoj kaj lernantoj kun ĝenerala intereso pri la vortara aspekto de la esperanta kulturo trafoliumos BKB, eble mirante „tiom jam ekzistas!“.

20 Jul 2015

626 visits

BKB 2015, p. 234

Specimena paĝo el BKB 2015, libere elŝutebla de esperanto-akademio.wikispaces.com/BKB .

21 May 2016

807 visits

Skribilplumo-titolo

Sinprezenta broŝuro de la Berlina firmao "Heintze kaj Blankertz" pri "Fabrikado de l' metala Skrbilplumo", Breslau [1913], p. 9. El la germana tradukis "Supera Poŝtasistanto Jablonksi (Breslau). Ĝi unue aperis en "Poŝta Esperantisto" n-roj 4/5 kaj 6/7 1913. ---- Broschüre der Berliner Firma "Heinzte und Blankertz" über die "Herstellung der metallenen Schreibfeder" (meine Rückübersetzung aus dem Esperanto), Breslau [1913], S. 9. Aus dem Deutschen ins Esperanto übersetzt von Oberpostassistent Jablonski in Breslau und erstveröffentlicht im "Post-Esperantisten" 1913, Nr. 4/5 und 6/7. ----- Sur la titol-paĝo estas surgluita kongresmarko de la 8-a Germana Esperanto-Kongreso de 1913. Pliaj paĝoj vd. apude / Weitere Seiten daneben.

21 May 2016

988 visits

Saldanha Carreira, Curso Elementar, 1931

Lernolibro por portual-lingvanoj el 1931, bedaŭrinde en tre malbona kaj disfalanta stato.

02 Aug 2016

1 356 visits

Kabe, Vortaro, 1910

La unua kompleta difinvortaro de Esperanto el la epoko de Zamenhof. Ĝia influo etendiĝas ĝis la nuna PIV 2005. Ĝi reaperis kiel vol. 7 de la Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto (BK VII), ĉar ĝi estas grava helpilo por eltrovi la "veran sencon" (vd en la 4a alineo de la Antaŭparolo - A 4.5) de vortoj en la Vortaro Oficiala (vd. en BK II). Elŝutu de esperanto-akademio.wikispaces.com/Historiaj+vortaroj