Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

350 visits


HV-2018-1102


HV-2018-1102 Sign-in to download this doc.
Not registered yet?

La Historia Vortaro (HV) estas konkordanco, kiu notas ĉiun unuan uzon de vorto en la komenc-tempa epoko de Esperanto. Ĝi sendistinge registras la uzon de ĉiuj verkistoj kaj en ĉiuj teksto-specoj de libroj ĝis privataj leteroj, ofte kun klarigoj per kunteksto aŭ aliaj komentoj. HV do respondas la demandon „kiu kiam kaj en kiu kunteksto uzis esper¬antan vorton por la unua fojo?“.

La unua eldono de HV, verkita de Gonçalo NEVES, aperis en 2011. Ĝi enhavas la vortojn el la unuaj du jaroj 1887 kaj 1888. La nuna eldono, verkita de NEVES kaj PABST, krome prezentas la „malfacilan“ trian jaron 1889, dum kiu la vorttrezoro de Esperanto kvazaŭ eksplodis. La plej gravaj fontoj estas la Plena Vortaro Rusa-Internacia kaj ĝia inversigita „ekstrakto“, la Meza Vortaro Esperanto-Germana. Tiu ĉi fariĝis la nukleo de la posta Universala Vortaro de l’ Fundamento de Esperanto. Krome HV jam registras multajn vortojn el postaj jaroj.

HV estas nepra helpilo por esper¬antologoj kaj vortaristoj, kaj fascina legaĵo por ĉiuj lingvo- kaj historio-konsciencaj esperant-istoj.
Translate into English

Júlio César PEDROSA, , Paŭl have particularly liked this photo


Comments

Sign-in to write a comment.