VINILKOSMO "Esperanto-Muzik-Prod."'s most appreciated articles

  • La duobla KD "Revado" nun HAVEBLAS ĉe VINILKOSMO !!!

    - 2 favorites
    Esperanto: REVADO alvenas ĉe Vinilkosmo La itala bando el Milano Rêverie ĵus eldonis la unuan duaoblan albumon de progresiva muziko en esperanto/itala "Revado" Unu disko por esperanto kaj unu disko por la itala. Videoprezento de REVADO La KD duobla albumo disponeblos ĉe la diskoservo ekde la 15a de julio 2011 ĉe sed jam de nun eblas malkovri Revado -n en la elŝutservoj de Vinilkosmo…

  • Fotoj kaj dokumentoj pri FESTO 2011 en kastelo Grezijono

    - 2 favorites
    Saluton al ĉiuj kiuj partoprenis FESTO n 2011 en Kastelo Grezijono inter la 8a kaj 15a de aŭgusto 2011. Ni invitas vin aliĝi tiun ĉi grupon ĉe https://www.ipernity.com/group/206624 kaj aldoni al tiu ĉi grupo ĉiujn viajn fotojn pri FESTO 2011 faritaj dum la aranĝo por ke ĉiuj povu ĉi tie profiti kaj ĝui pri la bonega kaj mojosa etoso de la aranĝo. Ankaŭ ĉiuj aliaj vizitantoj aliĝu al tiu ĉi grupo ! Dankon ! Disvastigu la adreson de tiu ĉi FESTO 2011 grupo kaj Vivu FESTO 2…

  • Filmo de Kapriol' dum Kapriol'!- turneo 2011.

    - 2 favorites
    Filmo de folka balo kun Kapriol' dum Kapriol'!- turneo 2011 en Francio. Pliaj videoj en la paĝo de Kapriol' ĉe youtube : http://www.youtube.com/user/Kapriolfolkmusic#p/a

  • Subtena kampanjo al Vinilkosmo per mendado de savitaj diskoj / Campagne de soutien à Vinilkosmo

    - 2 favorites
    Subtena kampanjo al Vinilkosmo per mendado de savitaj diskoj / Campagne de soutien à Vinilkosmo en commandant des CD rescapés de l'incendie Vinilkosmo lanĉas subtenan kampanjon post savado el la detruita stokejo de sufiĉe bona kvanto da diskoj kiuj ne estis forbruligitaj, sed kies libretoj kaj ujoj estis difektitaj pro la akvo de la fajrobrigadistoj dum la estingo de la fajrego. Ni elprenis ĉiujn eblajn diskojn, puri…

  • Preparoj de la albumo « Okcitanio » de Patric – Promeskampanjo de Vinilkosmo

    - 2 favorites
    Patric registranta voĉojn en la studio de Vinilkosmo/La Trappe (Fotis Flo!) Unika artisto kun jam 18 albumoj, Patric (Prononci Patrik’) estas unu el la plej famaj interpretoj en la okcitana lingvo, kun repertuaro miksante popolajn okcitanajn kantojn kun adaptoj de eksterlandaj famaj artistoj, kaj siaj propraj komponaĵoj. Kiam li ekis sian muzikkarieron, li kantis kun Brassens, Barbara, Mouiloudji, Nougaro, Duteil, Raimon, Lluis Lllach, Pi de la Serra, … kaj Tom Paxton agnoskis lin k…

  • Floréal Martorell ricevis la ĉi jaran FAME-premion

    - 2 favorites
    Flo Martorell ricevis la ĉi jaran FAME-premion ! Fotis: Inge Simon En 1988 Alois Meiners starigis la fondaĵon FAME por subteni la Esperantan kulturon, enkadre de kiu ĝi aljuĝas " Kultur-premion FAME " kun aldonita sumo de 3000 eŭroj - la plej alta premio-sumo en la Esperanta-mondo. La ĉi-jaran premion ricevis Floréal Martorell , por siaj meritoj rilate al Esperanta muzika kulturo! La transdona ceremonio okazis en la urbo Aalen, en kadro de solena festo kun…

  • Apero de la 1a albumo de la "Promeskampanjo" - "Okcitanio" de PATRIC

    - 2 favorites
    Karaj muzikŝatantoj, La unua albumo preparita kadre de la Promeskampanjo lanĉita de Vinilkosmo, nun pretas. Kompreneble la promeskampanjo daŭre validas kaj eĉ nova artisto ( baRok' - metalo el Brazilo) eniris ĝin kun nova albumprojekto. Por pliaj informoj kaj partopreni la promeskampanjon bonvolu konsulti la dokumenton ĉe: http://goo.gl/5pvMO Ĵus alvenis la albumo " Okcitanio " de la okcitana kantisto PATRIC realigita sub la arta reĝisorado de JoMo laŭ la adapt…

  • LPG "Ĉiamen plu" prezentas !

    - 2 favorites
    Baldaŭ " Ĉiamen plu " de La Perdita Generacio aperos ĉe VINILKOSMO . Vi daŭre povas antaŭmendi ĝin cadre le la Promeskampanjo ĉe goo.gl/5pvMO Tiu ĉi estos 3a albumo el la "Promeskampanjo", (la dua estos tiu de Jonny M " Regestilo ") Prezento fare de Tomio el lia hamako en Hernusando (Svedio)

  • La retirada - La retiriĝo - Koncentrejoj - Liberiĝo - Ekzilo

    - 2 favorites
    La retiriĝo (La retirada) Prelego preparita por la Okcitana-kataluna kongreso en Salardu (1a ĝis 3a de novembro 2013) kaj ĝisdatigita la 15an /08/2019 por la partoprenantaro de la 92a SAT-kongreso en Bacelono (4a ĝis 11a de aŭgusto 2019). Ekzilo de la Hispanrespublika popolo fine de januaro ĝis komence de februaro 1939 Tri ondoj de rifuĝintoj atingis Francion antaŭ…

  • Festan novjaron !!!

    - 2 favorites
    Okaze de la preparo de sia nova albumo " Kavaliriko ", KAPRIOL'! kune kun VARSOVIA VENTO , EUROKKA kaj VINILKOSMO deziras al vi muzike FESTAN NOVAN JARON !!! Nova albumo en preparo por 2014 . Antaŭmendebla cadre de la " Promeskampanjo " de Vinilkosmo ĉe : www.goo.gl/5pvMO

  • Nova artisto, nova muziko - FINTERO - Ivan Poumir

    - 2 favorites
    Nova esperanto-artisto el Francio (pariza regiono) aperis; Ivan POUMIR ne estas profesia muzikisto, li estas studento (pri medicino). Piano estas lia unua muzikinstrumento, kiun li eklernis kiam li estis 6-jara, poste li eklernis gitaron kiam 13-jarĝa. Jam de la komenco li tre ĝuis krei siajn proprajn komponaĵojn. Registri esperantan kanzonon estas por Ivan vojo por kreskigi la kvanton de esperantaj muzik-kulturaĵoj, tiel li esperas ke pli kaj pli da komencantoj estos allogataj. Ivan…

  • La albumo "Emocioj" disponebla elŝute ĉe VK-mp3.com

    - 2 favorites
    La albumo " Emocioj ", omaĝo de Joëlle Rabu al Veselin Damjanov ekde nun disponeblas elŝute ĉe Vinilkosmo-mp3.com ĉu en du malsamaj partoj A kaj B , ĉu en unu sola kompleta albumo PARTO A Veselin Damjanvov Sep titoloj kantitaj de Veselin Damjanov en la Parto A de la albumo Emocioj elŝutebla ĉi tie : Aŭskultu Veselin Damjanov PARTO B Joëlle Rabu…

  • EUROKKA-Prezento / Présentation d'EUROKKA

    - 2 favorites
    Français: Présentation d'EUROKKA lors des "Zamenhofaj tagoj" en décembre 2014, manifestation culturelle liée au 5ème séminaire de formation organisé par nos partenaires de l'association d'espéranto de Bialystok-Pologne. Diaporama en espéranto (la langue de travail commune à tous les partenaires du projet) Esperanto: EUROKKA-prezento plénumita okaze de la "Zamenhofaj tagoj" en decembro 2014, kultura aranĝo ligita al la 5a trejnseminario organizita de niaj partneroj de la Bjalistoka Espe…

  • Turneo de Alejandro Cossavella en Eŭropo

    - 1 favorite
    La fama argentina muzikisto/kantisto Alejandro Cossavella (La Porkoj   kaj Strika Tango) venos en Eŭropo dank’al la invito de ARKONES en Pollando (19 – 22 sept), li partoprenos la Malferman tago en UEA-Centra Oficejo, la Kataluna Kongreso en Sabadell (6-7-8 decembr.) kaj IS en Germanio. Ni profitas lian restadon en Eŭropo por organizi preleg/koncert-turneon en Benelukso en novembro kaj en Francio en decembro 2008.   Ĉu vi pretus akcepti Alejandro-n   en via urbo por prelego/koncerto (…

  • (Dua parto) Esperanto-ARTISTOJ en IPERNITIO / Artistes sur Ipernity / Artists in Ipernity / Artistas en Ipernity

    - 1 favorite
    (Dua parto) Esperanto-ARTISTOJ en IPERNITIO / Artistes sur Ipernity / Artists in Ipernity / Artistas en Ipernity Esperanto-artistoj solaj aŭ en muzikbandoj : Anna Burenius   el Lund , Svedio, gitarludas kaj kantas en La Perdita Generacio Azaŭak   gotika bando el Normandio, Francio Fundu Mikatukidi (Preso Neno)   de la muzikbando Vigla Muziko el Kinŝaso, Kongo. Inicialoj DC   ( Eric Languillat ) el Frankfurto, Germanio / Initials DC) ĴomArt…

  • Rêverie, eldonis du esperantlingvajn kantojn

    - 1 favorite
    Rêverie la itala muzikbando eldonis du esperantlingvajn kantojn Antaŭ ne longe itala muzikbando el Milano (Italujo), kiu nomiĝas Rêverie (en esperanto signifas revado), eldonis diskon kies titolo estas “ Shakespeare, la donna, il sogno ” ( Ŝekspiro, la virino, la revo ). Tiu disko, kiu estas ĉefe anglalingva (la pecoj plejparte estas muzikigoj de poeziaĵoj de Ŝekspiro), entenas ankaŭ, kiel “kromajn trakojn” (“bonus tracks”), du esperantlingvaj…

  • Bonaj memoraĵoj.... FESTO 2007

    - 1 favorite
    Artistoj videblaj : Inicialoj DC, La Pafklik, JoMo kaj Kim, Esperanto de Lu xe, Tifaine kaj Zhou-Mack kaj la Fabo, Martin.... Fona muziko : "Pli libera" de Strika Tango (Alejandro Cossavella) disko disponebla ĉe vinilkosmo.com

  • Hej ! Alejandro Cossavella en "Parolu mondo" !!!

    - 1 favorite
    Tiuj kiuj ankoraŭ ne konas Ale, aŭ se vi volas malkovri lian artan karieron, aŭ aŭdi pri lia eŭropa turneo aŭ ankaŭ malkovri lian multfacetan talenton, aŭskultu la programon "Parolu Mondo" kiu invitis Ale por tre kompleta intervjuo.. ĉe la paĝo de Mirna www.ipernity.com/blog/mirnamarino/88239 Nepre ne maltrafu ĝin !

  • Intervjuo pri esperanto-muziko ĉe Pola Radio

    - 1 favorite
    Karaj Radioamikoj, Vendrede, la 14-an de novembro ni referencas al la belaj kaj interesaj tagoj de la aŭtuna ARKONES en Poznano, kie ni renkontiĝis kun multaj kulturkreantoj, i.a. muzikistoj. Inter ili troviĝis, denove prelegante pri la muzika kulturo, Floreal Martorell (Flo) de EUROKKA kaj Vinilkosmo. Tiu temo ankaŭ i.a. speguliĝas en nia interparolo,ĉe 14.11.2008 Elsendo el la 14.11.2008 fine de la elsendo. La ĉiutagajn E-elsendojn vi povas aŭskulti rekte pere de nia…

109 articles in total