Karaj muzikŝatantoj,

La unua albumo preparita kadre de la Promeskampanjo lanĉita de Vinilkosmo,
nun pretas.
Kompreneble la promeskampanjo daŭre validas kaj eĉ nova artisto (baRok'
- metalo el Brazilo) eniris ĝin kun nova albumprojekto.

Por pliaj informoj kaj partopreni la promeskampanjon bonvolu konsulti
la dokumenton ĉe:http://goo.gl/5pvMO


Ĵus alvenis la albumo "Okcitanio" de la okcitana kantisto PATRIC realigita
sub la arta reĝisorado de JoMo laŭ la adaptoj de Ludmila Novikova.



Legu artikolon pri la albumo Okcitanio aperinta en La Balta Ondo kaj en la Ondo de Esperanto ĉe:sezonoj.ru/2012/11/patric


La KD jam estas disponebla en la reta diskoservo ĉe:


Vi povas legi pri la artisto en la artista paĝo ĉe
http://www.vinilkosmo-mp3.com/patric-c-76_198.html
kaj por aŭskulti kaj akiri la bit-albumon elŝute laŭ mp3 aŭ ogg formatoj klaku ĉe:


La FLAC formato (senperda) disponeblas ĉe:

Cetere ni ankaŭ informas vin ke tiu albumo profitas jam pri la subteno
de la premio ricevita de FAME-Fondaĵo por Vinilkosmo (legu pli pri tio
ĉe https://www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/426080 )

La sekva albumo estos "Ĉiamen plu" de La Perdita Generacio kiu devus preti por fino de novembro

kaj nun ĝuu la novan albumon el varma "Okcitanio" !..


Plej muzikajn salutojn
Flo !