Informletero de Vinilkosmo n-ro 22

Marto 2008

Enhavo : http://www.vinilkosmo.com/?newsletter=22&lge=e

· - - - Jacques Yvart : Nova albumo "Invito por vojaĝo"

· D - Duoble oble unu : reeldono de disko "Sen lim' ĝis..."
-Carlos Devizia : preparoj por "Bizara lando"
- baRok' : baroka metalo el Brazilo
- Hiphopa kompilo: relanĉo de la projekto

· - - - Aliaj diversaj projektoj : Krio de morto, La Perdita Generacio, Alejandro Cossavella, Kaj Tiel Plu....

· - - - Esperanto en myspace, Ipernity ... : Ale, Stefo, Rafael, VVPĈ, Doktoro Oakroot, Tupelopone, Esperanto (Italio, Litovio, Japanio, britio, Usono, Aŭstrio....)

· - - - La Ondo podkaste : la nova podkasto de la Ondo de esperanto

· - - - Esperantomuzikblogo : ĉio pri espomuziko kompilita en ĉi tiu blogo

Kiel promesite, sed kun iom da prokrasto, Vinilkosmo inaŭguras la jaron per nova albumo de Jacques Yvart, kiu nun resaniĝas post grava koroperacio. Pro la malsaniĝo de Jacques kaj pro teknikaj kaj administradaj problemoj tiu albumo fariĝis mem longa vojaĝo; kaj tiel ankaŭ unu el la plej simbolaj albumoj kiam ajn produktitaj de Vinilkosmo.

Estas surprizo, ke necesis represi la kodiskon de Duoble Unu jam du monatojn post ties apero, la hiphopa kompil-projekto renaskiĝas post endormiĝo, Carlos Devizia maturigas bizaran albumon, krome aliaj kurantaj projektoj, kiuj plenumiĝos en 2008, kun novaj malkovrindaj artistoj kaj verkoj, ili anoncas riĉan esperantomuzikan jaron kun inspirigaj suprizoj.


Ni do invitas al vi veni por bona legado kaj plezuriga promenado tra la multnombraj novaj ligoj, kiuj konfirmas pli kaj pli la ĉeeston de Esperanto kaj de sia muzika scenejo en la interreto, ni dankas vin, ke vi dediĉas al ni tiom de via tempo, ĝis baldaŭ!

Por legi detale la kompletan informleteron iru ĉe :
http://www.vinilkosmo.com/?newsletter=22&lge=e

Informletero de Vinilkosmo n-ro 22