Ne estu pirato!

Ni volas atentigi vin pri tio ke, se vi aldonas en via paĝaro muzikojn kun kopirajtoj, ne sufiĉas indiki ĉe la muzikoj “ĉiuj rajtoj rezervitaj”, sed vi ankaŭ devas malebligi ilian elŝutadon.

Ankaŭ ni konsilas kiam eblas, peti la permeson al la eldonejoj kaj indiki la titolojn kaj la artistojn… kaj eĉ se eble ligon al la eldonejo...

Legu ĉi sube la indikojn de Paŭl Peeraerts por parametri la muzikojn kun rezervitaj rajtoj :

Eblas rimarki ke kelkaj Esperanto-parolantoj tie ĉi alŝutas al sia paĝaro plurajn muzikojn de diskoj, kaj krome permesas, ke aliaj denove elŝutu (=kopiu) ilin. Tio kompreneble estas kontraŭleĝa, sed povus esti, ke la koncernaj membroj eĉ ne konscias, ke ili tiel ebligas piratan kopiadon.
Se vi senrajte alŝutas muzikojn de diskoj, vi riskas nuligon de via konto.
Zorgu, ke tiujn kelkajn muzikaĵojn oni ja povu aŭdi, sed ne kopii kaj ĉefe ne meti la plenan titolon sed nur fragmenton..

Laŭleĝe estas permesite meti fragmenton de maksimumo 45 sekundoj por muzikoj kopirajtaj.

Kiel procedi por ke neniu povu kopii la muzikan fragmenton , kiun vi alŝutis?



Unue necesas diri ke por spertuloj ĉio kio troviĝas en interreto estas alŝutebla tamen estas maniero por la nespertuloj malfacili la kopiadon jene ...


Dekstre de ĉiu dokumento vi vidas la frazon "Kunhavigoj kaj dokumentoj (ŝanĝi?)". Alklaku la vorton ŝanĝi. Poste elektu la duan karton Permesilo. Tie vi elektu la supran eblon "Neniun". Tion vi faru por ĉiu muzikaĵo, kiu estas kopirajta.


Poste vi iru al la menuo Mia spaco, poste al la menuero Agordoj kaj fine al la ligilo Originaloj kaj EXIF-informoj kaj tie elektu ĉie la eblon Nenio speciala. Tio signifas, ke neniu vizitanto havas apartajn rajtojn pri tio, kion vi alŝutis.

Precizigo :

Tiu lasta ne nepre damaĝas la ceteron. La unua permesilo havas prioritaton super la dua. Do se al viaj propraj originaloj vi donas la permesilon "Libera" aŭ iun ajn atribuon, kaj al la kopirajtitaj muzikaĵoj, kiuj ne estas viaj, neniun permesilon, tiam ĉio perfekte funkcias.

Ĉiu ajn povos elŝuti la originalon de viaj propraj fotoj, filmetoj kaj sonaĵoj sed la muzikaĵoj kopirajtitaj ne estos elŝuteblaj.

Kaj se vi ne bone komprenis kun tiuj detalaj klarigoj, jen :

Kiel procedi paŝo post paŝo :


A - unua agordo :
1) Iru tute malsupre de via paĝo en la griza parto kaj tie alklaku ĉe "Mia konto"
2) En ĉapitro "Dokumentoj kaj arkivoj" dekstre vi alklaku ĉe "Originaloj kaj Exif-informoj"
3) Tie marku la cirkleton en ĉiuj lokoj "Nenion el tiuj tri"
4) Tute malsupre klaku la bluan butonon "Tuj apliki"


B- dua agordo :
1) Vi iru al la paĝo de via dokumento (ekzemple unu el viaj muzikoj)
2) Tie dekstre malsupre de la paĝo iru al "Kunhavigoj kaj komentoj" kaj alklaku ĉe "Ŝanĝi"
3) Tie alklaku supre ĉe "Permesilo"
4) Marku la unuan cirkleton "Neniun (ĉiuj rajtoj rezervitaj)"
5) Malsupre klaku la bluan butonon "Konservi"


Jen tiel via dosiero ne plu estas elŝutebla sed nur konsultebla (videbla se estas foto kaj aŭskultebla se estas muziko).

Por kontroli ĉu la apliko bone funkciis vi devas elsaluti kaj reveni al via paĝo sen ensaluti (kiel se vi estus alia vizitanto) kaj vidu ĉu la muziko estas elŝutebla, ankaŭ vi povas peti al unu el viaj amikoj en Ipernity tion kontroli por vi..

Sukceson ..