Vinilkosmo lanĉas novan koncepton: temas pri klubo por aboni
esperanto-muzikon laŭ diversaj abonformuloj.


Jarabonoj, ekde 10€, donos dum unu jaro aliron al senlima elsendflua
muzik-katalogo de Vinilkomo ĉe 1D tuŝ (Justa elsendflua retejo, kiel
Spotify aŭ Deezer, sed kiu etike traktas artistojn), kaj aliron al
aliaj sendependaj muzikeldonejoj (milionoj da kantoj tie disponeblas).
Aldone, ekzistas pluraj pli kostaj abonformuloj kiuj ebligas vin eĉ
plimulte ĝui esperantan muzikon!

Por startigi tiun projekton Vinilkosmo lanĉis amasfinancan kampanjon
pere de la retejo de "Ulule" kiu subtenas nian projekton.

Nia celo estas atingi minimume 100 abonantojn de nun ĝis la 15a de
februaro 2016.

Malkovru pli detalajn informojn pri ĉiuj avantaĝoj de tiu ĉi kampanjo ĉe:
www.vinilkosmo-mp3.com/eo/com-virtuemart-menu-mediafiles/vinilkosmo-abonklubo.html

Bonvenon kaj antaŭdankojn pro via subteno, abono kaj aktiva kontribuo
al la esperanto-muzik-produktado de Vinilkosmo.

Nome de la Vinilkosmo teamo
Flo


Por legi la subtitolojn en esperanto agordu la subtitolojn de la videon ĉe la radeto "Paramètres" malsupre dekstre.