Revidu ĉi tiun videon omaĝe al Irina Lebedeva.

Ni esksciis kun peno la forpaso de ukraina kantistino Irina Lebedeva la 1-an de novembro de 2015.
Ŝi estis 51jara. Naskita en Siberio, ŝi poste loĝis en Kievo, el kie ŝi translokiĝis al Tuluzo sekve de renkonto kun franco dum koncerto de koruso "Libid" tra ĝemeliĝa asocio inter la du urboj.
Ŝi partoprenis la surbendigadon de la albumo "jOmO slavumas" kiel kantistino, kaj koncertis en diversaj esperantaj aranĝoj kune kun JoMo, kiel ekzemple KEF en Helsinko kaj SAT-Amikara kongreso en Bordozo.
Ĉiuj memoros ŝian nekutime belan voĉon kaj kaj personecon sur la scenejo.
La tuta teamo de EUROKKA kaj Vinilkosmo omaĝas al Irina.