Reto's most read articles

  • Observu la ruĝajn liniojn!

    - 2 090 visits
    Bonvolu observi la ruĝajn liniojn! La verko estas de Vahid Nikgu

  • ili dancas! ili ekzistas!

    - 2 086 visits
    Civila kontraŭstaro de irananoj trovas pli kaj pliajn iniciatojn. Jen unu el la lastaj: Je la 8-a de marto kelkaj iranaj virinoj proteste al subpremado de virinoj kaj homaj rajtoj kaj okazantaj katastrofoj en irano kunvenis kaj anstataŭ la irana ambasadejo en Ottavo (Kanado) dancadis! Menciindas ke "danco" en ĉiaj specoj en irano estas "MALPERMESITA" kaj tiuj virinoj protestintence dancadis. Bv vidu pli longan kaj altkvalitan tiu rilatan filmon ĉe: http://www.youtube.com/watch?…

  • jam pasis 30 jaroj ...

    - 2 082 visits
    Antaŭ 30 jaroj mi konatiĝis kun Esperanto. Tri dek jaroj estas sufiĉe longa tempo. Tiam mi estis scivolema 14 jara knabo kiu deziris konatiĝi kun la mondo. Mi sentas feliĉon pro mia konatiĝo kun Esperanto. Dank al E-o mi trovis multajn geamikojn tra la mondo kaj mi spertis tre valorajn aferojn kiujn sen E-o mi ne kredas kapablus atingi. 20 jarojn senĉese mi aktivadis en mia landa movado.Mi fondis la junularan kaj landan E-Asocion. Pli ol 15 jarojn mi jam instruis la lingvon al kelkce…

  • Bondeziroj

    - 2 069 visits
    Mi elkore bondeziras al ĉiuj kiuj festas la kristnaskon kaj koncernajn festotagojn kurantajn. Ĝojon, plezuron, pacon kaj feliĉon mi deziras al vi.

  • la patrino kaj la infano

    - 2 066 visits
    Mi admiras verkojn de Mana Neyestani , kiu konscie kaj prudente verkas kaj vekigas ... Ĉe Radio Zamaneh ofte aperas liaj verkoj.

  • Urĝe: islamo en granda danĝero!

    - 2 063 visits
    Kelkaj gejunuloj Tehranaj tra retejo www.facebook.com organizas amuzan renkontiĝon je la 29-a de julio en iu urba parko por "Akvpafado". Proksimume 800 gejunuloj ariĝas kaj la ludo komenciĝas. Oni akvo pafas unu la alian kaj kreiĝas gaja etoso dum pli ol 36 grada temperaturo. Aperas la fotoj de la renkontiĝo tra la interreto kaj la registaro frontas "tertremo"n: Islamo en danĝero! Kia skandalo: knaboj kaj knabinoj dum hela(!) tago en publika parko akvumas unu la alian kaj la polico ne baras…

  • saluton al Novruzo, al printempo

    - 2 057 visits
    Novruz as jen printempo kiun ni bonvenigas multaj mankas mi ne forgesas, ni ne forgesas ... ... iun tagon ni plenĝoje festos novruzon kun ĉiuj civitanoj, mi scias, mi scias ...

  • hontindaj scenoj el Norda Koreio

    - 2 046 visits
    Kiom hontindajn scenojn oni montras el Norda Koreio. Malsatega popolo ploras pro la forpaso de frenezulo kiu enprizonigis sian popolon kaj povreco ĝisosta estas lia agrezulto. Mana Neyestani kiom bone priskribas la aferon:

  • seksismo en iranaj universitatoj

    - 2 045 visits
    La regantoj en irano pli kaj pli limigas rilatojn inter inoj kaj malinoj. la plej nova ago tiu rilate estas seksismo en la universitatoj + . Oni forte planadas unuseksigi la universitatojn kaj tiel limigi kontakton inter la civitanoj. Ŝajnas ke nova talibanismo en Irano kreskas sed irana socio jam pruvis ke neniam plu toleros mezepokismon. Menciindas ke dum la 80 jardeko kelkaj respondeculoj intencis fari seksismon en la universitatoj sed Ajatolaho Ĥomeini…

  • Amasa arestado en Irano

    - 2 044 visits
    Oni arestas ĉiujn sociajn aktivulojn: la estroj de diversaj partioj, ĵurnalistoj, aktivuloj de studenta movado, aktivuloj de la virina movado, aktivuloj de la laborista movado, sendependaj sociaj aktivistoj, memstaraj profesoroj de la universitatoj kaj ... La registaro supozas ke arestante tiajn homojn kapablos kontroli "la agitantojn". La registaro supozas ke "la malamikoj" tra tiuj personoj efektivigas siajn planojn en la lando kaj ke estas plano de la malamikoj ke la balotado estas riproĉa(!…

  • 12 jara infano mortigita dum la manifestacio

    - 2 041 visits
    Ĵaŭde la 30a de julio omaĝe al Neda Aga Soltan , estis popola ceremonio en la Tehrana tombejo ĉe ŝia tombo kiun partoprenis miloj da civitanoj. La registaro eĉ ne toleris popolan cerenomion kaj la policanoj sovaĝe atakis la partoprenantojn kaj centoj da ili estis batitaj kaj kaptitaj. Alireza Tavassoli -12 jara knabo- kune kun sia patro ankaŭ estis partoprenita en la ceremonio. la polico intervenas kaj klopodas malebligi la ceremonion, dum la tumulto la malgranda Alireza perdas la pa…

  • Averto por najbaroj

    - 2 039 visits
    Ĉi tiun averton oni algluis en iu loĝdoma aŭto-parkejo: Najbaro Ĉi tie (laŭ la oficiala dokumento n-ro ....) apartenas al la 11-a apartamento. Haltigante vian aŭton ĉi tie: ĉiuj kvar radoj estos punĉitaj per elektra bormaŝino. La ambaŭ glaciviŝiloj estos detranĉitaj. La tuta aŭto estos smirgita. Sufiĉas unu fojo pruvi. fonto: http://tabnak.ir/pages/?cid=15699 Kion vi penas? Ĉu similajn problemojn ankaŭ vi havis/spertis?

  • Noktaj krioj sur la tegmentoj ...

    - 2 036 visits
    Kiom rankore estis pasintnokta kriado de la civitanoj kontraŭ la registaro sur la tegmentoj. Pasintnokte je la 21a oni anoncis ke laŭ la opinio de " La Gardanta Konsilio" -kiu estas aprobanto de ĉiuj balotoj en Irano- la prezidenta balotado jam okazis en la normoj de islama respubliko kaj la rezultoj estas aprobitaj. Ĉu "La Gardanta Konsilio" aprobinte la hontindan balotadon sukcesis meti finan punkton al la okazintaĵoj? Mi forte dubas pri tio ĉar la faktoj montras ion alian. Gis kiam oni nok…

  • Ĥajam, mia amata ...

    - 2 032 visits
    Okaze la naskiĝtago de mia ĉiam amata poeto - Omar Ĥajam -, mi elektis unu lian robaion: Sekretojn de l’ eterno nek vi nek mi elŝovos deĉifri la enigmon nek vi nek mi scipovos Ja estas parolate pri ni post la kurteno sed nin ĉe l ’ kurtenfalo oni ne plu retrovos اسرار ازل را نه تو دانی و نه من وین حرف معما نه تو خوانی و نه من هست از پس پرده گفتگوی من و تو چون پرده بر افتد نه تو مانی و نه من…

  • mensogo

    - 2 023 visits
    Mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, menso…

  • Omar Ĥajam ...

    - 2 018 visits
    Antaŭ kelkaj tagoj iu E-lernanto fonis min kaj petis unu de mi elektitan robaion de Omar Ĥajjam en Esperanto por iu internacia ekzpozicio multlingva. Mi foliumis la poemaron kaj al mi plaĉis jena poemo. Eble ĝi plaĉus al vi ankaŭ :) یک چند به کودکی به استاد شدیم یک چند به استادی خود شاد شدیم پایان سخن شنو که ما را چه رسید از خاک برآمدیم و بر باد شدیم Ĉe majstr` iam ni lernis pri ĉia sci-havendo Poste ni mem ple…

  • Antaŭ ol ...

    - 2 013 visits
    Antaŭ ol droniĝi en larmo Priparolu al mi, pri la amo! ... Ahmad Ŝamlu - Irana poeto

  • google reader (google legilo) ne plu atingebla!

    - 2 012 visits
    La novaĵo estas simpla: google reader (google legilo) ne plu estas atingebla ekde antaŭ horoj! Mi ne scias kiam oficiale interreto estos ĉesita en Irano :( Menciindas ke "google reader" estis la plej ĉefa servo tra kiu oni kapablis legi la filtritajn ttt-ejojn el irano .

  • Post 20 horoj ...

    - 2 001 visits
    Morgaŭ je la 9a la verda movado tra la lando komencos mannifestacion. Mana Neystani dum la lastaj monatoj multe kontribus al la movado, jen lia lasta verko:

  • ŝtonumado denove en irano?

    - 1 996 visits
    Ofte mi ĝuas la verkojn de Mana Neyestani . Liaj verkoj plenplenas da filozofio kaj pensigas la spektanton. Jen lia verko pri ŝtonumado . En Tabrizo virino atendas + + tian kruelan ekzekutmanieron (ŝtonumadon). La antaŭaj miaj notoj rilate la afero: 1 , 2

359 articles in total