Reto's most read articles

  • Oni ne estas tiel, kiel ŝajnigas sin!

    - 2 461 visits
    Dr. Mehdi Ĥazali (la filo de tre ortodoksa ajatollaho Ĥazali) antaŭ ne longe en sia blogo unua foje menciis pri la juda radiko de nuna arda kontraŭ juda prezidento de islama reĝimo Mahmud Ahmadi Neĵad . /La dokumento pruvas ke de la patrina flanko Ahmadi Neĵad havas judan sangon en siaj vejnoj kaj estas juddevana!

  • Ekzekutado en irano, plua krimo kontraŭ la popolo

    - 2 460 visits
    Hod iaŭ matene du junuloj estis pendumitaj en Tehrano. La registaro deklaras ke ilin ekzekutis pro la batalo kontraŭ la registaro post la prezidentbalotado sed la dokumentoj pruvas ke ili ambaŭ estis arestitaj antaŭ monatojn ol la misfama balotado. La 10-a de februaro alproksimiĝas, la verda movado planas okazigi grandiozan demonstracion kontraŭ la fraŭdantoj. La registaro sciante pri la funda malkontento de la plejmulto kiel ĉiuj diktatorecaj reĝimoj imagas ke timigo de la popolo kaŭzos sil…

  • ideologia (aŭ probable seksologia!) leciono pri "ŝildologio"

    - 2 454 visits
    Antaŭ nelonge aperis recenzo pri la ŝildo de iu ĵurnalo en irano kiu povas esti bona ekzemplo kiel fluas la aferoj en tiu lando kaj kiuj kiel pensas kaj argumentas. La historio: Ĵurnalo " Tehran-e Emrooz " (Hodiaŭa Tehrano)estas tagĵuranlo fidela al la registaro kaj "subkonkurenca" kun la nuna prezidento. Tio signifas ke esence la ĵurnalo apartenas al la reganta konservativa medio. La rivala ĵurnalo - kiu apartenas al la plej radikala konservativa medio- " Parto-e Soĥan " (Radio de l Parolo) p…

  • Antaŭ 20 jaroj ...

    - 2 452 visits
    Antaŭ 20 jaroj mi estis soldato kaj 24 monatojn militservis en la milita fronto ... Mirakle mi travivis kaj sane finis la militservan periodon. 8 jara sen cela kaj freneza milito (ĉu ekzistas ne freneza milito?!) je la servo de potenculoj en kiu je la fino NUR perdis ĉion irana kaj iraka popolo ... En legio kie mi servadis de 240 personoj nur restis 16 personoj inter ili ankaŭ mi, la aliaj aŭ estis mortigitaj aŭ militkaptitaj aŭ pereitaj dum la lastaj tagoj de la milito. Finfine oni kapitula…

  • Ne timu, ni estas kune! / ! نترسید نترسید ما همه با هم هستیم

    - 2 447 visits
    Dum la popola demonstrado, tiam kiam la gardistoj/policistoj/ basiĝioj ( branĉo de la Armeo de la Gardistoj de la Islama Revolucio ) kruele batadas la homojn, inter la manifestantoj iuj (ofte pli spertaj kaj kuraĝaj) avertas al la timitoj ke "ne timu, ni estas kune" kaj tio kaŭzas ke oni iom estu trankviligitaj kaj ke la aliaj subtenas ilin kaj ke ili ne estas solaj ... ... la kant-himno ĝuste ripetas tiun frazon arte ...

  • io ne bone funkcias

    - 2 432 visits
    Dum iu internacia kunveno la geamikoj petis min se mi havas fotojn montri al ili pri la ordinara vivstilo en irano. En mia portebla komputilo mi havis kelkajn fotojn de mia propra familio, do mi montris ilin al la geamikoj. Iu amikino spektante la fotojn mallaŭte diris al mi "ho, eĉ vi sidas sur foteloj kaj seĝoj"(!)... Mi miris kial ŝi supozas pri m(n)ia stato en Irano. Mi poste malkovris ke ŝi atendis vidi iun dezertstilan vivaĵon de mi(!?) ĉar ŝia supozo pri mia lando estis io egala al mal…

  • argano blokita en la konstruaĵo!

    - 2 425 visits
    Verŝajne unika en la mondo! la konstruantoj de "la maŭzoleo de martiroj" en la norda parto de Tehrano, en kvartalo "Mahallati" post la fino de la projekto eksciis ke la argano estas ĉirkaŭita de la konstruaĵo! kaj oni ne scias kiel "liberigi" la arganon!? Jes, estas ĉefverko, tiu konstruaĵo! vidu la foto-raporton ĉi tie !

  • simpla studenta protesto!

    - 2 418 visits
    tri fotoj por esti konvinkita ke la atako je la 29-a de novembro en Tehrano estis ne organizita evento! La policanoj vigle defendas la Britan ambasadejon kontraŭ la atakantoj! Ĉiuj atakantoj estis "studentoj"! Tiu persono ne estas "Komandanto" (de iu armea grupo) sed simpla studento! Espereble jam oni estos konvinkitaj. Tiel estu!

  • Nur simpla murdinto kaj nek "teroristo" !

    - 2 417 visits
    Li estas murdinto kaj ne teroristo ĉar li havas bluajn okulojn, blondajn harojn kaj ne estas islamano sed kristano! Honto al amaskomunikiloj kiuj tiel diskrimnacias. * mi simpatias kaj kondolencas kun ĉiuj homoj kaj familioj kiuj suferas la teroristan tragedion okazintan en Norvegio.

  • La verda

    - 2 407 visits
    Pripensiga desegnaĵo de Mana Neyestani .

  • azenrajde protesti en irano!

    - 2 399 visits
    Irana studento proteste al manko de benzino azenrajdante iris al la universitato je la 27-a de oktobro en Noŝahr/ Ĉalus Azad universitato. kompreneble la universitata sekur-servo baris lin kaj ne permesis lin eniri kun la azeno al la aŭtparkejo de la universitato sed la protesto kontraŭ la kurantaj aferoj estis interesas kaj skandalplena! fonto: http://www.mediafire.com/?iwzqza1caojav2i#1

  • Mi estas ...

    - 2 393 visits
    Mi estas Ateisto Mi estas Bahaano Mi estas Budisto Mi estas Judo Mi estas Islamano Mi estas Komunisto Mi estas Kristano Mi estas Laiko Mi estas Zaratuŝtano Mi estas ... Mi estas Arabo, Baluĉo, Kurdo, Perso, Turko, ... Mi estas Iranano Mi estas Homo

  • Via neanto estas mi

    - 2 392 visits
    .. Viro stulta Malamiko via ne estas mi Via neanto estas mi ... ابلها مردا عدوی تو نیستم من انکار توام De Ahmad Ŝamlu

  • jen Novruzo, jen printempo, jen nova jaro ...

    - 2 389 visits
    1. UN rekonis Novruz-on (21-a de marto) kiel "la internacia festo". La novaĵo estas ĝojiga. Vere Novruzo estas unu el la plej logikaj "naturaj festoj". 2. La jaro finiĝas kaj post horoj (laŭ nia kalendaro) komenciĝos nova jaro. Jaro kiu pasis estas ne forgesebla kaj je la memoro de nia socio restos historia. Multaj (mal)bonaj aferoj okazis ... ploroj, sangoj, ĉagrenoj, solidarecoj, turmentoj, arestoj, krimoj, atencoj, manifestacioj, protestoj kaj ... 3. La jaro 1388 laŭ estis "jaro de junu…

  • 70 procento de Irananoj ne kapablas legi La sanktan Koranon!

    - 2 376 visits
    Laŭ la informo de pri Korana novaĵagentejo "IKNA" , pli ol 70 procento da Irananoj ne scipovas legi Koranon. Menciindas ke oni ekde bazlernejo devige kiel studobjekto lernas la Korano ĝis supera grado en la universitatoj. PS: E-lingva versio de La Nobla Korano estas surrete legebla: www.lernado.it/kurano/indekso.htm  

  • Irana feminisma movado estas la plej forta civila movado irana

    - 2 365 visits
    Irana feminisma movado estas la plej forta civila movado. Jen filmeto rilate la surstrata manifestacio en kiu la virinoj kuraĝe esprimas siajn protestojn kontraŭ diskriminacio de islama registaro.

  • politika tertremo en mezoriento

    - 2 356 visits
    politika tertremo en mezoriento: la granda ludo jam komenciĝis ... https://www.ipernity.com/doc/23187/album/222771

  • Plezuraj tempoj ...

    - 2 355 visits
    Plezuraj tempoj estis tiuj, kiujn mi pasigis kun geamikoj La aliaj estis vante pasigitaj ....

  • Aktualaj novaĵoj el Irano: Fino de islama respubliko

    - 2 352 visits
    1- Vendredo la 18a de junio Ajatollaho Ĥamenei prelegis al la publiko kaj denove aprobis la balotadon minacante la protestantojn. Do,la lastaj esperoj por ajna ŝanĝo je la rezultoj malaperis. Li diris ke oni devas obei la leĝaron kaj se iu kandidato protestas sin turnu al "Dieto de la konstitucio"(DdK)kiu juste(!?)la balotadon observis. menciindas ke "DdK" konsistas el 5 juristoj kiujn prezentas la estro de jurpotenco al la parlamento kaj post la aprobo de la parlamento ili aniĝas al "DdK" kaj 5…

  • Kondolenco al amikino

    - 2 340 visits
    Hazarde mi eksciis ke forpasis patro de nia amikino Farzane . Kondolencon kaj paciencon al ŝi.

359 articles in total